Kvankam albigensismo, mezepoka herezo (aŭ katarismo) ŝuldas sian nomon al la ĉirkaŭaĵoj de tiu urbo, fakte ĉi lasta ne havis pli multajn anojn de tiu herezo ol la cetero de Langvedoko.
Albi estas unu el la "rozkoloraj" urboj de sudokcidenta Francio, samkiel Tuluzo aŭ Montauban, pro la koloro de la brikoj per kiuj la tuta urbo estis konstruita.
La fortikigita katedralo Sainte Cécile, el videblaj rozkoloraj brikoj, konstruita inter 1282 kaj 1480, kun siaj mirindaj pentraĵoj kaj la episkopa palaco, kie nun hejmas la muzeo pri la pentristo Toulouse-Lautrec estas la ĉefaj vidindaĵoj de la urbo. Sed menciindaj estas ankaŭ la mezepokaj mallarĝaj stratoj, kaj la multnombraj preĝejoj kaj kapeletoj de la urbocentro.
La 31-an de julio 2010, en Brasilia, la « Episkopa Urbo Albi », kiu entenas la katedralon Sainte-Cécile, la episkopan Palacon de la Berbie, la preĝejo Saint-Salvi kaj ties klostro, la bordoj de la rivero Tarn kaj la malnova Ponto kaj pluraj konstruaĵoj klasigitaj kiel historiaj monumentoj estis aldonitaj al al listo de Monda heredaĵo de Unesko.