Arles situas sur la akso inter Nîmes (27 kilometroj okcidente) kaj Marsejlo (80 kilometroj oriente). Arles troviĝas sur la riverego Rodano, kie ekas la delto. La urbo do konsistigas iasence la enirejon de la natura regiono Camargue.
Arles estas la plej vasta komunumo de Francio, ĉar sia areo atingas ĉirkaŭ 759 km². Ĝi estas ekzemple pli granda ol Parizo aŭ ol la tuta departemento Territoire-de-Belfort (102 komunumoj).
La teritorio de Arles entenas tri atentindajn naturajn areojn :
La forumo de Arles aperis ĉirkaŭ la jaro -30, post la fondo de la romia kolonio en -46.
La antikva teatrejo estis konstruita je la fino de la 1-a jarcento a.K.. Ĝi situas sur la akso de la Decumanus. Okaze de la unua serĉfosado en 1651, oni malkovris la faman statuon "Venuso de Arles" (hodiaŭ videbla en la Luvro)
La arenoj estas romia amfiteatro konstruita ĉirkaŭ la jaroj 80/90.
La cirkuso de Arles estas la plej vasta romia konstruaĵo de la urbo. Oni starigis ĝin ekde 149.
La termobanejo de Konstantino estis konstruitaj je la 4-a jarcento, sur la bordo de la Rodano.