Aŭstralio

lando, konsistanta el la kontinento Aŭstralio kaj ĉirkaŭaj insuloj (Tasmanio ktp.) en Pacifiko kaj Hinda Oceano
Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por kontinento rigardu la paĝon Aŭstralia kontinento.
149° 07′ 28″ O / 35.30806 °S, 149.12444 °O / -35.30806; 149.12444 (mapo)

Aŭstralio (angle Australia), aŭ la Komunejo de Aŭstralio[1] (angle: Commonwealth of Australia), estas lando en la suda hemisfero kiu konsistas plej grandan parton el la plej malgranda kontinento de la mondo, nome Oceanio, kaj estas formata de la tiel nomata aŭstralia kontinento, la grandega insulo Tasmanio kaj kelkaj aliaj insuloj en la suda, la hinda kaj la pacifika oceanoj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Vanuatuo, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando.

Aŭstralio
angle Australia
lando
Situo de Aŭstralio
Oficiala nomo: Komunejo de Aŭstralio
Himno: Advance Australia Fair
Membreco
Parto deOceanio
Najbaras kun
Grandaj urboj
ĈefurboKanbero
 - mezoKanbero
 - koordinatoj35° 18′ 29″ S 149° 07′ 28″ O / 35.30806 °S, 149.12444 °O / -35.30806; 149.12444 (mapo)
Areo7 617 930 km² (761 793 000 ha)
Loĝantaro26 473 055 (2023)
Denseco3,48 loĝ./km²
Estiĝo1901
ĈefministroAnthony Albanese
 - ŝtatestroreĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)
Horzono(UTC+8 al +10.5)
 - somera tempo(UTC+8 al +11.5)
Telefona antaŭkodo+61
ISO 3166-1AU
Interreta domajno.au
MonunuoAŭstralia dolaro (AUD)
Oficiala lingvoneniu
Situo de la ĉefurbo enkadre de Aŭstralio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Aŭstralio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Ausralia
Retpaĝo: www.australia.gov.au
Portalo pri Aŭstralio
Esperanto-movado en Aŭstralio

La kontinento kaj insuloj de Aŭstralio ekhavis loĝantojn ekde antaŭ 42.000 jaroj - la indiĝenaj aŭstralianoj (aborigenoj kaj torresmarkolaj insulidoj). Dum ĉirkaŭ 50,000 jaroj[2] antaŭ la unua brita setlado en la fino de la 18a jarcento,[3][4] Aŭstralio estis loĝata de indiĝenaj aŭstralianoj,[5] kiuj parolis lingvojn grupigeblajn en ĉirkaŭ 250 lingvaroj.[6][7]

Post sporadaj vizitoj de fiŝkaptistoj de la nordo kaj de eŭropaj esploristoj kaj komercistoj komence de la 17-a jarcento, la orienta parto de la kontinento estis postulita de la britoj en 1770 kaj oficiale finaranĝita per perforta transportado (ang. penal transportation) same kiel la kolonio Novsudkimrio la 26-an de januaro 1788. Sekve de tio, ke la popolo multobliĝis kaj novaj areoj estis malkovritaj oni sukcese starigis krome kvin memgvidajn (ang. self-governing) transmarajn teritoriojn de Britio dum la 19-a jarcento, tiam nomitaj kronkolonioj. La 1an de Januaro 1901 la ses kolonioj federaciiĝis, formante la Commonwealth of Australia. Ekde la federaciĝo, Aŭstralia havis stabilan liberalan demokratian politikan sistemon kiu funkcias kiel federacia parlamenta konstitucia monarkio enhavanta ses subŝtatojn kaj kelkajn teritoriojn. la moderna populacio de 24 milionoj[8] estas tre urbigita kaj tre koncentrita en la orientaj subŝtatoj kaj en la marbordo.[9]

La granda insulo de Aŭstralio estas samtempe sendependa lando kaj kontinento. Aŭstralio situas en la Suda Pacifiko, kaj havas 7.682.300 km2 en areo (el kio 40 % de la teritorio estas tropika, dum unu triono estas dezerto), proksimume la grando de la kontinenta Usono. Ĝi estas la sesa plej granda lando en la mondo laŭ la totala areo.

La ĉefurbo de la lando estas Kanbero (331 mil), kiu estas en la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio en Novsudkimrujo. La politika sistemo estas konstitucia monarĥio kaj federacia parlamenta ŝtato. La nomo "Aŭstralio" venas de la latina vorto australis, kaj signifas "suda". La aŭstralianoj ofte diras, ke ilia lando troviĝas "sube" (ang. "down under"). Willem Jansz (1606) kaj Abel Tasman (1642), nederlandanoj, kaj ŝipestro James Cook (1770), brito, estis unuaj eŭropanoj kiuj vizitis Aŭstralion. La unua brita kolonio estis apud Sidnejo (1788). Fine de la 20a jarcento Aŭstralio havis 18 783 551 loĝantojn (2000).

Aŭstralio havas multajn marsupiulojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valabio, la vombato, la koalo; aliaj interesaj bestoj estas la monotremoj, kiel la ornitorinko kaj la ekidno, kaj granda birdo, la emuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, ŝafoj, kaj kunikloj. Kvinslando havas tre longan koralan rifon.

La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la angla, sed la aborigenoj parolis 250 malsamajn lingvojn antaŭ la jaro 1800. Hodiaŭ restas nur proksimume 40.000 aborigenoj de pura raso. Ili nun parolas eble nur 50 aborigenajn lingvojn. Restas aliaj 40.000 homoj de raso miksita.

Aŭstralio estas disvolvigita lando kaj unu el la plej riĉaj en la mondo, kun la 12a plej granda ekonomio en la mondo. En 2014 Aŭstralia havis la kvinan plej altan enspezon per capita.[10] La militista elspezo de Aŭstralio estas la 13a plej granda en la mondo. Kun la dua plej alta indico en homa disvolviĝo tutmonde, Aŭstralio estas alte rangita en multaj internaciaj komparoj de nacia plenumado, kiaj vivkvalito, sansistemo, edukado, ekonomia libero, kaj la protekto de civilaj liberecoj kaj politikaj rajtoj.[11] Aŭstralio estas membro de Unuiĝintaj Nacioj, G20, Komunumo de Nacioj, ANZUS, Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), Monda Organizaĵo pri Komerco, Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado, kaj la Pacifikinsula Forumo.

Etimologio kaj nomo

La nomo en Esperanto Aŭstralio derivas el la angla nomo Australia [osTREJlja] aŭ [əˈstɹæɪljə, -liə] en aŭstralia angla[12] derivas el la latina Terra Australis ("suda lando") nomo uzata por supozataj landoj en la suda hemisfero ekde antikvaj epokoj.[13] La plej frua registrita uzo de la vorto Australia en angla estis en 1625 en "A note of Australia del Espíritu Santo, written by Sir Richard Hakluyt", publikigita de Samuel Purchas en Hakluytus Posthumus, kiel fuŝaĵo de la origina hispana nomo "Australia del Espíritu Santo" (Suda Lando de la Sankta Spirito)[14][15][16] por insulo en Vanuatuo.[17] La nederlanda adjekta formo Australische estis uzata en nederlanda libro en Batavio (Ĝakarto) en 1638, por referenci al la ĵus malkovritaj landoj sude.[18]La unua fojo ke la nomo Australia ŝajne estis oficiale uzata estis en dokumento de Lord Bathurst de 4a de Aprilo 1817 en kiu la Guberniestro Lachlan Macquarie agnoskas la ricevon de mapo fare de Matthew Flinders de Aŭstralio.[19] La 12a de Decembro 1817, Macquarie rekomendis al la Kolonia Oficejo ke ĝi estu formale adoptita.[20] En 1824, la Almiraleco akceptis ke la kontinento estu konata oficiale kiel Australia.[21]

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Aŭstralio.
Setlejo de orserĉantoj dum la epoko de la febro de la aŭstralia oro.

La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42.000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento. Tamen, ili supozis ke la aŭstralia tero estis neloĝebla kaj sekve ĝin ne koloniigis, lasante tiel malferman vojon por la postaj britaj ekspedicioj. La taksado de la aŭstralia historio estas temo de diskuto ankoraŭ nuntempe, aparte koncerne al la traktado de la aŭstraliaj praloĝantoj fare de la eŭropaj koloniantoj.

Aŭstralia Unio kreiĝis en 1901, fariĝis aŭtonomio de Britio en 1942. En 1967 aborigenoj ricevis ĉiujn civilajn rajtojn. En 1999 okazis referendumo, kiu devis klarigi la demandon de landa politika aranĝo. Plimulto de la loĝantoj rifuzis modelon de respublika aranĝo kaj subtenis la ekzistantan sistemon.

Prahistorio

Indiĝenaj aŭstralianoj el insuloj Bathurst (Norda Teritorio), 1939.

La ĝusta dato de la unuaj homaj setlejoj en Aŭstralio estas ankoraŭ temo de debato. Tamen, oni kredas ke la aŭstralia tero estis loĝita de homoj antaŭ inter 42.000 kaj 48.000 jaroj; en tiu epoko estis periodo de amasa ekologia ŝanĝo kiu estis kaŭzita de homaj agadoj. La unuaj aŭstralianoj estis la praavoj de la aŭstraliaj aborigenoj de la aktualeco; ili alvenis tra pontoj de tero kaj maraj trapasejoj de malmulta longeco el Sudorienta Azio. La plej granda parto de ĉi tiuj personoj estis ĉasistoj-kolektistoj kun kompleksa parola tradicio kaj spiritaj valoroj bazitaj en la adorado de la tero kaj en la kredo de la tempo de sonĝo.

Alveno de eŭropanoj

La Endeavour ĉe la marbordo de Nova Holando, de Samuel Atkins ĉ. 1794.

En 1770, la ekspedicio de la Endeavour sub la komando de la leŭtenanto James Cook navigis kaj mapigis la orientan marbordon de Aŭstralio, elŝipiĝante en la kontinento por la unua fojo en Botany Bay la 29an de aprilo de tiu jaro. Cook direktis sin poste al la nordo kaj, antaŭ ol marŝi, elŝipiĝis en la insulo Possession, en la toresa Markolo, la 22an de aŭgusto de 1770. Tie li postulis formale la orientan marbordon de Aŭstralio por la Reĝlando Britio kaj nomis ĝin Novsudkimrio. Pro tio ke la malkovroj de Cook ebligis la unuan eŭropan setlejon en la kontinento, li estas ofte populare konsiderata kiel la malkovrinto de la aŭstralia tero, kvankam la vera malkovro okazis pli ol 160 jarojn antaŭ la vojaĝo de Cook.

Je sia reveno al Anglio, li informis favore al tiuj teroj malkovritaj dum la ekspedicio kio generis intereson pri Aŭstralio konsiderita kiel la potenciala solvo por halti la problemon de troloĝateco de krimuloj en Britio, kiu estis pligravigita pro la perdo de la dektri amerikaj kolonioj,[22] kiu estis estintaj la destino por la transportado de kondamnitoj. Sekve, la 13an de marto de 1787, la dek unu ŝipoj de la Unua Floto eliris de Portsmouth, Anglio, al Botany Bay.

Unuaj setlejoj kaj koloniado

Mova mapo kiu montras la kreon de la malsamaj aŭstraliaj kolonioj.

Ene de la kolonioj de la brita krono de Novsudkimrio, establiĝis setlejo kaj punkolonio en Port Jackson (kiu nuntempe formas parton de Sidnejo) fonditaj de la kapitano Arthur Phillip la 26an de junio de 1788. Tiu dato fariĝis nacia festo nomita Tago de Aŭstralio. La Tero de Van Diemen, hodiaŭ konita kiel Tasmanio, estis fondita en 1803 kaj ĝi iĝis aparta kolonio en 1825. Britio postulis kiel propra la okcidentan parton de Aŭstralio en 1829. Apartaj kolonioj estis formataj de porcioj de Nova Sudkimrio: Suda Aŭstralio (1836), Viktorio (1851) kaj Kvinslando (1859). La Teritorio de la Nordo estis fondita en 1863 el parto de la provinco de Suda Aŭstralio. Viktorio kaj Suda Aŭstralio estis fonditaj kiel “liberaj”, ĉi tio signifas ke neniam estis punkolonioj, kvankam antaŭe al ilia fondo ili estis ricevintaj iujn prizonulojn devenantaj el Tasmanio sed neniam el Britio. Okcidenta Aŭstralio ankaŭ estis fondita “libera”, sed akceptis poste la krimulajn transportadojn pro la granda malabundeco de fontoj de laboro kiun ĝi suferis. Nov-Zelando estis parto de Novsudkimrio ĝis 1840, kiam ĝi iĝis kolonio por si mem. La transporto de prizonuloj estis iom post iom abolita en la tuta Aŭstralio inter 1840 kaj 1864.

Mapo de Sidnejo farita en 1789, la unua jaro post ĝia fondo.

La loĝantaro indiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350.000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj. La disiĝo de infanaj praloĝantinoj kaj iliaj familioj, pri kiu iuj historiistoj kaj indiĝenoj argumentas ke ĝi devus esti konsiderita genocido laŭ la juraj normoj de la aktualeco, eble faris pli malgrandan kontribuon en la popola katastrofo de la praloĝantoj.

«Ŝtelita generacio»

Dum longa tempo infanoj de indiĝenaj aŭstralianoj estis prenitaj el siaj gepatroj kaj senditaj al ŝtataj institucioj kaj blankaj familioj por esti edukitaj kiel «normalaj» (laŭ eŭropkultura vidpunkto) homoj. Rezulte de tio multaj el ili perdis siajn kulturajn radikojn, sed ĉe tio ne iĝis la parto de la «blanka socio» kaj ricevis la nomon "Ŝtelita generacio". Ĉi tiu politiko finiĝis en la 1960-aj jaroj. En 2008 la aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis pri tio al la indiĝenaj aŭstralianoj.[23]

«Forgesitaj aŭstralianoj»

Aŭstralia aborigena virino.

De 1930 ĝis 1970 funkciis la Programo de Infanaj Migrintoj, kadre de kiu Britio sendis malriĉajn infanojn al "pli bona vivo" en Aŭstralio, Kanado kaj aliloken. La plimulto de la infanoj estis jam prenitaj el sia familio de la ŝtataj aŭtoritatoj aŭ forlasitaj de siaj gepatroj. Kiam ili estis ekspeditaj el Britio, al multe da ili oni rakontis, malĝuste, ke la gepatroj estis mortintaj. Multaj gepatroj ne sciis, ke siaj infanoj, foje ne pli ol trijaraĝaj, estis senditaj al Aŭstralio. Prizorg-agentejoj kunlaboris kun la registaro por sendi malfavoratajn infanojn al pli "rozkolora estonteco" kiu tiam estis juĝita kiel "bonaj blankuloj" al siatempa kolonio. En multaj kazoj ili estis edukitaj sole por laboro en bienoj, kaj suferis kruelecon kaj aflikton interalie fizika, psikologia kaj seksa molestado. Ili do ricevis la nomon "Forgesitaj Aŭstralianoj". Entute kalkuliĝis ĉ. 500 000 tiaj infanoj.

La 17-an de novembro 2009 la aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis al la "Forgesitaj aŭstralianoj". Li esprimis la esperon, ke la nacia pardonpeto helpos "kuraci la doloron" kaj estos turnopunkto en aŭstralia historio. La ceremonion en la Kanbero ĉeestis centoj da tiaj homoj, proksimume 7 000 el kiuj ankoraŭ loĝas en Aŭstralio. "Verdire, ĉi tio estas malbela rakonto. Verdire granda malbono estas farita. Estas mia espero, ke de hodiaŭ, vi estos nomitaj la Memoritajn aŭstralianojn," li diris.

Dum renkontiĝo de 1 000 homoj ĉe la Parlamentejo Kevin Rudd ankaŭ proponis sian pardonpeton al infanaj migrintoj prenitaj el Britio al Aŭstralio post la milito, ofte sen konsento de la gepatroj.[23]

Propra kolonia regado

Flago de la Eureka Ribelo.

Inter 1855 kaj 1890, la ses kolonioj akiris individue respondecan registaron, administrante la plimulton de iliaj internaj aferoj kvankam ili formis parton de la Brita Imperio. La Kolonia Oficejo de Londono plu tenis la kontrolon sur iuj demandoj, ĉefe internaciaj rilatoj, defendo kaj internacia mara trafiko.

Orimpetego ekis en Aŭstralio komence de la 1850-aj jaroj[24] kaj la Eureka Ribelo kontraŭ minpermesilaj impostoj en 1854 estis frua esprimo de civila malobeo.[25] Inter 1855 kaj 1890, la ses kolonioj unuope akiris respondecan memgadon, ekadministrante plej el siaj propraj aferoj restante parto de la Brita Imperio.[26] La Kolonia Oficejo en Londono retenis kontrolon de kelkaj aferoj, ĉefe de eksterlandaj aferoj,[27] defendo,[28] kaj internacia navigado.

Ŝtatigo kaj mondmilitoj

Malfermo de la Parlamento de Aŭstralio en 1901.

La 1a de Januaro 1901, la federaciigo de la kolonioj estis plenumita post jardeko de planado, konsultado kaj voĉdonado.[29] Tio establis la Komunumo de Aŭstralio kiel dominio de la Brita Imperio.[30] La Federacia Ĉefurba Teritorio (poste renomita kiel Aŭstralia Ĉefurba Teritorio) estis formita en 1911 kiel la loko por la futura federacia ĉefurbo de Kanbero. Melburno estis provizora sidejo de registaro el 1901 al 1927 dum Kanbero estis konstruita.[31] La Norda Teritorio estis transferita el la kontrolo de la sudaŭstralia registaro al la federacia parlamento en 1911.[32] En 1914, Aŭstralio aliĝis al Britio por lukti en la Unua Mondmilito, kun la elteno kaj de la velkanta Komunuma Liberala Partio kaj la kreskanta Aŭstralia Laborista Partio.[33][34] Aŭstralianoj partoprenis en multaj el la ĉefaj bataloj de la Okcidenta Fronto.[35] El ĉirkaŭ 416,000 partoprenantoj, ĉirkaŭ 60,000 mortiĝis kaj aliaj 152,000 estis vunditaj.[36] Multaj aŭstralianoj konsideras la malvenkon de la ANZAC ĉe la Batalo de Kalipolis kiel la nasko de nacio — fakte ties ĉefa milita agado.[37][38] La Kampanjo de la Kokoda Vojo estas konsiderata de multaj kiel analoga nacio-difina evento dum la Dua Mondmilito.[39]

Papuaj portistoj evakuas aŭstraliajn vunditojn la 30an de Aŭgusto 1942 dum la Kampanjo de la Kokoda Vojo.

La Statuto de Westminster 1931 de Britio formale finigis plej el la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj la UR. Aŭstralio adoptis ĝin en 1942,[40] sed ĝi estis retroenigita al 1939 por konfirmi la validecon de la leĝaro aprobita de la Aŭstralia Parlamento dum la Dua Mondmilito.[41][42] La bato pro la malvenko de Unuiĝinta Reĝlando en Azio en 1942 kaj la minaco pro ebla japana invado okazigis la turnon de Aŭstralio al Usono kiel nova aliancano kaj protektanto.[43] Ekde 1951, Aŭstralio estis formala milita aliancano de Usono, laŭ la traktato ANZUS.[44] Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio.[45] Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio.[46] La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de la Australia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Priata Konsilantaro en Londono.[47] En referendumo de 1999, 55% el la voĉdonintoj kaj majoritato en ĉiu ŝtato malakceptis proponon iĝi respubliko kun prezidento nomumita de du trionoj de voĉdonoj en ambaŭ ĉambroj de la Aŭstralia Parlamento. Ekde la elekto de la registaro Whitlam en 1972,[48] estis plibonigo en la eksterlanda politiko de Aŭstralio pri la ligiloj kun aliaj landoj de la Pacifika Bordo, dum retenado de ligiloj kun la tradiciaj aliancanoj kaj komercaj partneroj.[49]

Geografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Geografio de Aŭstralio, Klimato de Aŭstralio kaj Geologio de Aŭstralio.
Reliefa mapo.

La geografio de Aŭstralio enhavas ampleksan varion de biogeografiaj regionoj estante la plej malgranda kontinento en la mondo sed ankaŭ la sesa plej granda lando en la mondo. La loĝantaro de Aŭstralio estas koncentrata laŭlonge de la orienta kaj sudorientaj marbordoj. La geografio de la lando estas tre diversa, game el neĝo-kovritaj montoj de la Aŭstraliaj Alpoj kaj Tasmanio al grandaj dezertoj, tropikaj kaj moderklimataj arbaroj. Najbaraj landoj estas Indonezio, Orienta Timoro kaj Papuo-Novgvineo norde, la Salomonoj, Vanuatuo kaj la franca dependaĵo de Novkaledonio oriente, kaj Novzelando sudoriente.

Mapo priskribanta la ŝtatojn kaj teritoriojn de Aŭstralio, kaj la sistemon de naciaj aŭtoŝoseoj.

La teramaso de Aŭstralio de 7,617,930 kvadrataj kilometroj (2,941,300 sq mi)[50] estas sur la Hind-Aŭstralia Plato. Ĝi estas ĉirkaŭata de la Hinda kaj Pacifika oceanoj,kvankam Aŭstralio priskribas la akvejojn sude de ties kontinentea tero kiel Suda Oceano, pli ol kiel Hinda Oceano kiel difinita de la Internacia Hidrografia Organizo (IHO). En 2000, voĉdono de la ŝtatoj membroj de IHO difinis la terminon "Suda Oceano" aplikate nur al la akvoj inter Antarkto kaj la 60 gradoj sude latitude.[51] Ĝi estas separata el Azio pere de la Arafura kaj la Timora maroj, kun la Korala Maro kuŝe ĉe la marbordo de Kvinslando, kaj la Tasmana Maro kuŝe inter Aŭstralio kaj Novzelando. La plej malgranda kontinento de la mondo[52] kaj la sesa plej granda lando laŭ totala areo,[53] Aŭstralio — pro sia grando kaj izoleco — estas ofte kromnomita kiel la "insula kontinento",[54] kaj estas foje konsiderata la plej granda insulo en la mondo.[55] Aŭstralio havas 34,218 kilometrojn (21,262 mi) de marbordo (eksklude ĉiujn ĉebordajn insulojn),[56] kaj postulas etendan ekonomian ekskludan zonon de 8,148,250 kvadrataj kilometroj (3,146,060 sq mi). Tiu ekonomia ekskluda zono ne inkludas la areon de la Aŭstralia Antarkta Teritorio.[57] Krom la Makvora Insulo, Aŭstralio kuŝas inter latitudoj 9° kaj 44°S, kaj longitudoj 112° kaj 154°E.

Koralo de la Granda Barilrifo, la plej granda koralrifo.

La Granda Barilrifo, nome la plej granda koralrifo de la mondo,[58] kuŝas je mallonga distanco el la nordorienta marbordo kaj etendas laŭ ĉirkaŭ 2,000 kilometroj (1,240 mi). La Monto Augustus, postulita kiel la plej granda monolito el la mondo,[59] situas en Okcidenta Aŭstralio. Kun 2,228 metroj (7,310 ft), la Monto Kosciuszko en la Granda Disiganta Montaro estas la plej alta monto en la aŭstralia kontinenta tero. Eĉ pli altaj estas la Mawson Montopinto (kun 2,745 metroi aŭ 9,006 futoj), en la malproksima aŭstralia teritorio de Insulo Herdo, kaj, en la Aŭstralia Antarkta Teritorio, la Monto McClintock kaj la Monto Menzies, kun 3,492 metroj (11,457 ft) kaj 3,355 metroj (11,007 ft) respektive.[60]

La grando de Aŭstralio havigas ampleksan varion de pejzaĝoj, kun tropikaj pluvarbaroj en la nordoriento, montaroj en la sudoriento, sudokcidento kaj oriento, kaj sekaj dezertoj centre (ekzemple Granda Sabla Dezerto).[61] Ĝi estas la plej ebena kontinento,[62] kun la plej malnovaj kaj malplej fekundaj grundoj;[63][64] dezertoj aŭ duon-arida tero ofte konata kiel outback formas la plej grandan parton de tero.[65] En la plej seka loĝata kontinento, ties jara pluvo averaĝe sur kontinenta areo estas malpli ol 500 mm.[66] La loĝdenseco, 2.8 loĝantoj por km², estas inter la plej malaltaj en la mondo,[67] kvankam granda proporcio de la loĝantaro loĝas laŭlonge de la moderklimata sudorienta marbordo.[68]

Topografia mapo de Aŭstralio. Malhelverda reprezentas la plej malalta altaĵo kaj malhelbruna la plej alta.

Orienta Aŭstralio estas markata de la Granda Disiganta Montaro, kiu estas paralela al la marbordo de Kvinslando, Nova Sudkimrio kaj multo de Viktorio. La nomo estas ne strikte akurata, ĉar partoj de la montaro konsistas el malaltaj montetoj, kaj la altaj teroj estas tipe ne pli ol 1,600 metroj (5,249 ft) altaj.[69] La marbordaj altaj teroj kaj la zono de herbejoj Brigalow kuŝas inter la marnbordo kaj la montoj, dum interno de la divida montaro estas grandaj areoj de herbejoj.[69][70] Tio inkludas la teritoriojn de la okcidentaj ebenaĵoj de Nova Sudkimrio, kaj de la Altaĵa savano de Einasleigh, de la herbejo Barkly kaj de Mulga en interna Kvinslando. La plej norda punkto de la orienta marbordo estas la tropika pluvarbara Kabjorka Duoninsulo.

Klimato de Aŭstralio laŭ Klimata klasifiko de Köppen

La pejzaĝoj de la Supra Pinto kaj de la regiono ĉe la Karpentaria Golfo - kun iliaj tropikaj klimato - inkludas arbarojn, duonarbarojn, humidejojn, herbejojn, pluvarbarojn kaj dezertojn.[71] Je la nordokcidenta angulo de la kontinento estas la sabloŝtonoj klifoj kaj gorĝoj de Kimberley, kaj sub tio Pilbara. Sude de tiuj kaj interne, kuŝas pliaj areoj de herbejoj: nome la Ordviktoria Ebenaĵo kaj la mulg-arbustejoj de Okcidenta Aŭstralio.[72] Kerne de la kamparo estas la supraj teroj de centra Aŭstralio. Elstaraj karakteroj de la centro kaj sudo estas Uluru (konata ankaŭ kiel Ayers Rock), nome fama sabloŝtona monolito, kaj la internaj dezertoj Simpson, Tirari-Sturt, Gibson, Sandy-Tanami kaj la Granda Viktoria, kun la fama Nularba Ebenaĵo ĉe la suda marbordo.[73]

La klimato de Aŭstralio estas grave influita de oceanaj marfluoj, kiaj la Hindoceana Dupoluso kaj la El Niño Suda Oscilado, kiu estas koresponda kun perioda trosekeco, kaj la sezontropika malalta premsistemo kiu produktas ciklonojn en norda Aŭstralio.[74][75] Tiuj faktoroj kaŭzas ke pluvego varias markite el jaro al jaro. Multo de la norda parto de la lando havas tropikan, hegemonian somer-pluvan (musono) klimaton.[76] La sudokcidenta angulo de la lando havas Mediteranean klimaton.[77] Multo de sudoriento (kiaj Tasmanio) estas moderklimata.[76]

Naturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Faŭno de Aŭstralio.
La koalo kaj la arbospecioj de la genroj Eucalyptus formas tipan aŭstralian paron.

Kvankam plej el Aŭstralio estas duon-arida aŭ dezerta, ĝi inkludas diversan gamon de habitatoj el alpaj arbustaroj al tropikaj pluvarbaroj, kaj estas agnoskita kiel megadiversa lando. Fungoj tipigas tiun diversecon; ĉirkaŭ 250,000 specioj — el kiuj nur 5% estis priskribitaj — ekzistas en Aŭstralio.[78] Pro la granda antikveco de la kontinento, la tre varieblaj vetermodeloj, kaj la longdaŭra geografia izoleco, multo el la biotoj de Aŭstralio estas unika. Ĉirkaŭ 85% el la florplantoj, 84% el mamuloj, pli ol 45% el la birdoj, kaj 89% el la ĉebordaj fiŝoj de moderklimata zono estas endemiaj.[79] Aŭstralio havas la plej granda nombro de reptilioj de ajna lando, kun 755 specioj.[80]

La arbaroj de Aŭstralio estas ĉefe el ĉiamverdaj specioj, partikulare eucalyptus en la malplej aridaj regionoj; akacioj anstataŭas ilin kiel hegemonia specio en pli sekaj regionoj kaj dezertoj.[81] Inter bone konataj aŭstraliaj animaloj estas la Monotremoj (nome la ornitorinko kaj la ekidno); kaj krome Aŭstralio estas hejmo de marsupiuloj, kiaj la kanguruo, la koalo, kaj la vombato, kaj de birdoj kiaj la emuo kaj la kukabaraoj.[81] Aŭstralio estas hejmo ankaŭ de multaj danĝeraj bestoj kiaj kelkaj el la plej venenaj serpentoj en la mondo.[82] La dingo estis enmetita de aŭstroneziaj popoloj kiuj komercis kun indiĝenaj aŭstralianoj ĉirkaŭ la jaroj 3000 a.K.[83] Multaj animalaj kaj plantaj specioj formortiĝis tuj post la unua homa setlado,[84] kiaj la Aŭstralia megafaŭno; aliaj malaperis post la eŭropana setlado, inter ili la tilacino.[85][86]

Multaj el la ekoregionoj de Aŭstralio, kaj de la specioj ene de tiuj regionoj, estas minacataj pro homa agado kaj pro enmetitaj animalaj, ĥromistaj, fungaj kaj plantaj specioj.[87] Ĉiuj tiuj faktoroj kondukis al rezulto ke Aŭstralio havas la plej altan indicon de formorto el mamulaj specioj inter ĉiuj landoj de la mondo.[88] La federacia leĝo Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999 estas la jura kadro por la protektado de minacataj specioj.[89] Oni kreis nombrajn protektitajn areojn laŭ la Nacia Strategio por la Konservado de la Aŭstralia Biologia Diverseco por protekti kaj konservi unikajn ekosistemojn;[90][91] 65 malsekejoj estas listitaj laŭ la Ramsar-Interkonsento,[92] kaj oni establis 16 naturajn lokojn de Monda heredaĵo de Unesko.[93] Aŭstralio estis rangita la 3a el 178 landoj en la mondo por la Indico de Media Plenumado de 2014.[94]

La aŭstralia naturo kaj ties pejzaĝo estas parto de la kultura heredaĵo, el kiu menciindas la Nacia Parko Kakaduo, la Granda Bariera Rifo, la Tasmana Nacia Parko, la Vilandra lag-regiono ktp.

Artikolo de Gary Nunn en Unesko Kuriero analizas la arbarincendiojn en Aŭstralio en 2019-2020. Konstatinte, ke tio ĉiam okazis en la kontinentinsulo, tamen oni notis, ke tiu okazo estis multe pli drasta kaj damaĝa por ekosistemoj necesaj por minacataj specioj, la sekeco estis pli akra ol iam, same kiel la malfrueco kaj la sufero en praarbaroj. Ekdamaĝo povas postuli jarcentojn por esti riparitaj.[95]

Administraj subdividoj

Subŝtatoj kaj teritorioj, kun la numeroj donitaj en la listo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj kaj Komunumoj de Aŭstralio.

La lando estas subdividata je:

Ekonomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Aŭstralio.

Aŭstralio laŭ ĉefaj ekonomikaj parametroj okupas la 13-an lokon en la mondo. Gravegan rolon havas mina industrio kaj agrikulturo. La lando havas grandan provizon da energiaj kaj mineralaj krudaĵoj. La monunuo estas la aŭstralia dolaro; la MEP se totala estas de 384 mil milionoj $ kaj pokapa de 18.720 $.

La orminejo Super Pit en Kalgoorlie, Okcidenta Aŭstralio, estas la plej granda subĉiela minejo de la lando.[96]

Aŭstralio estas riĉa lando; ĝi generas sian enspezon el variaj fontoj kiaj min-rilataj eksportoj, telekomunikado, bankado kaj fabrikoj.[97][98][99] Ĝi havas merkatan ekonomion, relative altan MEP porpersona, kaj relative malalta indico de malriĉo. En terminoj de averaĝa riĉo, Aŭstralio rangis la dua en la mondo post Svisio en 2013, kvankam la indico de la landa malriĉo pliiĝis el 10.2% al 11.8%, el 2000/01 al 2013.[100][101] Ĝi estis identigita de la Credit Suisse Research Institute kiel la lando kun plej alta averaĝa riĉo en la mondo kaj kun la dua plej alta averaĝa riĉo por plenkreskulo en 2013.[100]

La Aŭstralia dolaro estas la valuto de la lando, inklude la teritoriojn de Kristnaskinsulo, Kokosinsulo (Keeling) kaj Norfolkinsulo, same kiel de la sendependaj pacifikinsulaj ŝtatoj Kiribato, Nauro, kaj Tuvalo. Je la kunigo en 2006 de la aŭstraliaj borso nome Australian Stock Exchange kaj Sydney Futures Exchange, la nova Australian Securities Exchange iĝis la naŭa plej granda en la mondo.[102]

Rangita la tria en la Indico de Ekonomia Libero (2010),[103] Aŭstralio estas la dekdua plej granda ekonomio de la mondo kaj havas la kvina plej granda ekonomio pokapa (nominale) je $66,984. La lando estis rangita la dua en la Indico de homa disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj en 2011 kaj unua en la Prosperindico de Legatum de 2008.[104] Ĉiuj ĉefaj urboj de Aŭstralio estas bone situaj en tutmondaj komparaj loĝindicoj;[105] Melburno atingis la pinton por la kvara jaro en vico de la listo de 2014 de The Economist' pri plej loĝeblaj urboj de la mondo, sekve de Adelajdo, Sidnejo, kaj Perth en la kvina, sepa kaj naŭa lokoj respektive.[106] La totala registara ŝuldo en Aŭstralio estas ĉirkaŭ $190 mil milionoj[107] – 20% el la MEP en 2010.[108] Aŭstralio havas inter la plej altajn domprezojn kaj kelkajn el la plej altajn loĝoŝuldajn nivelojn en la mondo.[109]

Destino kaj valoro de la aŭstraliaj eksportoj en 2006[110]

Emfazo al eksportado de varoj pli ol al fabrikitaj produktoj helpis gravan pliigon en la komerco de Aŭstralio ekde la komenco de la 21a jarcento, pro la plialtigo de varprezoj. Aŭstralio havas pagopesilon kiu estas pli ol 7% de la MEP negativa, kaj estis havinta konstante grandajn deficitojn de kontanta mono dum pli ol 50 jaroj.[111] Aŭstralio kreskis je averaĝa ĉiujara indico de 3.6% dum ĉirkaŭ 15 jaroj, kompare kun la ĉiujara averaĝo de la OECD de 2.5%.[111] Aŭstralio estis la nura progresinta ekonomio kiu ne suferis recesion pro la tutmonda financa krizo de 2008–2009.[112] Tamen, la ekonomioj de ses el la ĉefaj komercaj partneroj de Aŭstralio estis en recesio, kio siavice tuŝis Aŭstralion, grave malhelpante ties ekonomian kreskon en ĵusaj jaroj.[113][114] El 2012 al komenco de 2013, la landa ekonomio de Aŭstralio kreskis, sed kelkaj ne-minaj ŝtatoj kaj ĝenerale la nemina ekonomio de Aŭstralio suferis recesion.[115][116][117]

La Registaro Hawke reflosis la aŭstralian dolaron en 1983 kaj parte senreguligis la financan sistemon.[118] Sekvis la Registaro Howard kun parta senreguligo de la labormerkato kaj la sekva privatigo de ŝtat-posedataj negocoj, ĉefe ĉe telekomunikado.[119] La sistemo de nerekta impostado estis esence ŝanĝita en Julio 2000 pere de la enkonduko de imposto al havaĵoj kaj servoj de 10% nome Goods and Services Tax (GST).[120] En la aŭstralia impostosistemo, personaj kaj entreprenaj enspezimpostoj estas la ĉefaj fontoj de registara enspezado.[121]

En Majo 2012, estis 11,537,900 personoj dungitaj (ĉu tut- aŭ part-tempe), kun dungoproporcio de 5.1%.[122] La sendungo de junuloj (15–24) atingis 11.2%.[122] Informoj liveritaj en mezo de Novembro 2013 montris ke la nombro de bonfartaj indikiloj kreskis je 55%. En 2007 estis registritaj 228,621 nedungitoj, totalo kiu pliiĝis al 646,414 en Marto 2013.[123] Laŭ la Graduate Careers Survey, tuttempa dungado por nove kvalifikitaj profesiuloj el variaj okupoj malpliiĝis ekde 2011 sed ĝi pliiĝis por gradigitoj tri jarojn post gradiĝo.[124][125]

Ekde 2008, inflacio estis tipe de 2–3% kaj la baza interezindico de 5–6%. La serva sektoro de la ekonomio, inklude turismon, edukadon, kaj financajn servojn, kalkulas por ĉirkaŭ 70% el la MEP.[126] Riĉa en naturaj rimedoj, Aŭstralio estas ĉefa eksportanto de agrikulturaj produktoj, partikulare tritiko kaj lano, mineraloj kiaj fero kaj oro, kaj energio en la formoj de likvigita natura gaso kaj karbo. Kvankam agrikulturo kaj naturaj rimedoj enkalkulas por nur 3% kaj 5% de la MEP respektive, ili kontribuas substance al la eksportado. La plej grandaj eksportmerkatoj de Aŭstralio estas Japanio, Ĉinio, Usono, Suda Koreio, kaj Novzelando.[127] Aŭstralio estas la kvara plej granda eksportanto de vino, kaj la vina industrio kontribuas je $5.5 mil milionoj jare al la landa ekonomio.[128]

Demografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Aŭstralio.

La ĉefurbo estas Kanbero kaj aliaj gravaj urboj estas Sidnejo (3,9 mln), Melburno (3,0 mln), Brisbano (1,3 mln), Perto (1,2 mln), Adelajdo (1,0 mln). La loĝantaro estas 18,7 mln (2000), inter ili anglo-aŭstralianoj 73 %, angloj 6 %, italoj 4 %, aborigenoj – 228 mil. La ŝtata lingvo estas la angla. Pri religio oni povas kalkuli inter kredantoj estas 26 % de katolikoj, 24 % de anglikanoj ktp.

Religio

Aŭstralio ne havas ŝtatan religion, kaj estas konstitucie malpermesite enkonduki devigan religion aŭ malpermesi liberan praktikadon de iu religio. Tamen la kristanismaj festoj pasko kaj kristnasko estas ŝtataj festotagoj.

En la censo de 2011, 61,1 % de la aŭstraliano deklaris sin kristanoj, 22,3 % senreligiaj kaj 7,2 % kiel anoj de ne-kristanisma religio. 9,4 % ne respondis la demandon pri sia religio.

Ĝis la eŭropa setlado la indiĝenoj praktikis animismon.

Lingvoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvoj de Aŭstralio kaj Aŭstralia angla.

Kvankam Aŭstralio ne havas oficialan lingvon, la angla fariĝis la fakta nacia kaj oficiala lingvo.[129] La aŭstralia angla estas grava vario de la lingvo kun karakterizaj akĉento kaj leksiko. Ĝia literumo estas simila al tiu de brita angla, kun pluraj esceptoj.[130] En 81 % de la hejmoj oni parolas nur angle.

Kiam en la 18-a jarcento eŭropanoj eksetlis en Aŭstralio, la 40.000 praloĝantoj parolis ĉ. 250 lingvojn en eble 500 dialektoj. En 1996, 48.200 aŭstralianoj parolis indiĝenan lingvon[131]. Proksimume 70 indiĝenaj lingvoj ankoraŭ estas parolataj, kelkaj nur de altaĝuloj. Nu 18 el ili estas parolataj en ĉiuj aĝogrupoj.

Pro enmigrado multaj aŭstralianoj havas aliajn hejmajn lingvojn; la plej parolataj estas[132]:

Inter la unua- kaj dua-generaciaj enmigrintoj estas multaj dulingvuloj.

Ekzistas aŭstralia gestolingvo, nomata Auslan, kiu estas la precipa dialoga lingvo de ĉirkaŭ 5.500 surduloj.

Edukado

Lerneja edukado estas deviga en Aŭstralio kaj estas responso de la subŝtatoj kaj teritorioj. Pro tio ekzistas malsamaj reguloj, sed ĝenerale infanoj devas ĉeesti lecionojn de sia kvina al sia 16-a aĝojaro. En kelkaj subŝtatoj, ekzemple Okcidenta Aŭstralio, junuloj 16/17-jaraj devas aŭ viziti lernejon aŭ partopreni en profesia lernado, ekzemple metilernado.

La legoscia elcentaĵo en Aŭstralio estas supozata 99. En la OEKE-programo pri internacia prijuĝado de studentoj Aŭstralio regule atingas unu el la 5 supraj lokoj el 30. Ekster la ŝtataj lernejoj la katolikaj lernejoj plej gravas.

Aŭstralio havas 37 registare financatajn kaj du privatajn universitatojn, krome aliajn specialiĝintajn instituciojn, kiuj ofertas aprobitajn kursojn je altlerneja (triagrada) nivelo. La Universitato de Sidnejo, fondita en 1850, estas la plej aĝa de Aŭstralio; sekvas la universitato de Melburno, fondita tri jarojn poste. Rimarkindas krome la universitatoj de la "Grupo de Ok" (angle Group of Eight), inter ili la universitato de Adelajdo, la Australian National University en Kanbero, la Monash University kaj la universitato de Novsudkimrio. Laŭ OEKE Aŭstralio estas inter la landoj kun la plej altaj kostoj por universitata studo.

Ekzistas ŝtata sistemo de profesia edukado, nomata TAFE; krome multaj profesiulaj asocioj instruas lernantojn. Proksimume 58 % de la aŭstralianoj inter 25 kaj 64 jaroj havas profesian aŭ triagradan klerecon; la parto de 49 % kun triagrada klereco estas la plej alta inter la OEKE-landoj. Ankaŭ la parto de eksterlandanoj en la studentaro estas la plej alta en OEKE.

Politiko

la nova parlamentejo en Kanbero.

La ŝtatestro estas la brita reĝino Elizabeto la 2-a (ekde 1952), kiu en la lando estas reprezentata de Ĝeneral-guberniestro. La leĝdona organismo estas duĉambra parlamento (224 membroj). La ĉefurbo estas Kanbero (331 mil).

La nacia festo estas la 26-a de januaro kiel tago de Aŭstralio. Aŭstralio apartenas al diversaj politikaj organizoj ekzemple al la UNO (ekde 1945).

La Parlamento de Aŭstralio - angle Parliament of AustraliaCommonwealth Parliament - estas la legislativo de la registaro de Aŭstralio. La parlamento estas duĉambra, principe kreita laŭ la brita parlamenta modelo, sed kun iom da influo de la usona sistemo. Laŭ sekcio 1 de la konstitucio de Aŭstralio, la parlamento konsistas el tri eroj: la Reĝo aŭ Reĝino de Aŭstralio (kiu laŭdifine estas la sama kiel la Reĝo aŭ Reĝino de Britio, do momente reĝino Elizabeto la 2-a), la Aŭstralia Senato kaj la Aŭstralia Ĉambro de Reprezentantoj. La reĝino estas kutime reprezentata fare de la Ĝenerala Guberniisto de Aŭstralio.

La Ĉefministro de Aŭstralio aŭ en angla Prime Minister of the Commonwealth of Australia estas la ĉefministro de Aŭstralio. Tiu individua posteno estas la plej aĝa Minister of the Crown, la estro de la ministraro kaj de la priparolanto de la Nacia Sekurkomitato. La oficposteno ne estas menciata en la Konstitucio de Aŭstralio kaj ekzistas nur tra neverkitaj politikaj konvencio kaj tradicio. Spite tion, praktike ĝi estas la plej pova parlamenta posteno en Aŭstralio. La individuo kiu tenas la oficpostenon estas komisiita de la Ĝenerala Guberniestro de Aŭstralio.

La Konstitucio de Aŭstralio estas la suprema leĝo laŭ kiu funkcias la registaro de la Komunumo de Aŭstralio, inklude ties rilaton kun la ŝtatoj de Aŭstralio. Ĝi konsistas el kelkaj dokumentoj. La Registaro de Aŭstralio aŭ en angla Government of the Commonwealth of Australia, ankaŭ referencata kiel Australian Government, Commonwealth GovernmentFederal Government, estas la federacia demokratia administracia aŭtoritato de Aŭstralio.

Aŭstralio en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 9an ĉapitron "Fabeloj el Aŭstralio" al komentoj pri la lando kaj ties indiĝenoj; poste ŝi rakontas interesajn fabelojn, unua pri papago kaj dua pri sorĉisto, kiu volas superruzi sed iĝas superruzita.[133]

Esperanto en Aŭstralio

Esperanto ekzistas en Aŭstralio ekde 1905, laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross. La plej granda Esperanto-organizo en Aŭstralio estas la Aŭstralia Esperanto-Asocio. La Universala Kongreso okazis en Adelajdo en 1997.

  • Teresa Metherall (1923–2004), dumviva membro en Melburno, forpasis la 18-an de majo post apopleksio.

(rimarku – la sekvanta artikolo estas tre malnova kaj ne aktuala, el historia vidpunkto tamen interesa)

EdE-A > Aŭstralio


Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento, la progreso de Esperanto estis en Aŭstralio malrapida. Krome, la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.

Certe antaŭ 1900, lernolibroj en angla lingvo ekatingis Aŭstralion, eĉ kelkaj personoj provis lerni Esperanton. Ĉirkaŭ 1909, doktoro John Pollen vizitis antipodojn, kaj en Adelaide li ricevis bonan akcepton de universita profesoro Naylor (amiko de profesoro Murray). Naylor mem baldaŭ forvelkis rilate al Esperanto, tamen en 1904 lia eldiro helpis al la propagando.

Profesoro Urlaub, privata instruisto de la germana lingvo, prenis la aferon kaj ofte priparolis ĝin. En 1906 interesiĝis William Muirden, posedanto de Komerca kaj Prepara Gimnazio, kredinte, ke Esperanto "havas komercajn eblecojn" kaj aranĝis, ke Urlaub faru lekciono. La komercaj studentoj ricevis ordonon ĉeesti. La ĉambro pleniĝis - mi inter ili. Urtaub lekciis angle kun tre germana parol-maniero. La studentoj malatentis, os-cedis, ridis, intermetis malsaĝaĵojn. Subite inter la bruo venis Muirden. Silento. Urlaub faris simplan demandon, sed neniu respondis. Muirden tondravoĉe alvokis al iu respondi, la alvokita ne povis, poste mi sekvis kaj diris ian stultaĵon, kiu furiozigis la iom ekscitiĝeman Urlaub. Poste la aŭskultado estis pli atenta kaj oni tondre aplaŭdegis - pro la fino. Kelkaj promesis aĉeti lernolibron kaĵ almenaŭ mi aĉetis libreton de Bullen, por 8 pencoj. Post trafoliumeto la libro ripozis dum kvin jaroj en la ŝranko. Kunloĝado kun pastro S. Lenton, kiu ŝatis serĉadi en la libro-ŝrankoj: kaj paro de kunlernantoj fariĝis Esperantistoj. Plua kvino da jaroj kaj unu el ili (mi), translokiĝinte al Metbourne, staris antaŭ aŭdantaro, konsistanta el kvar profesoroj kaj tri-cent homoj en la universitata domo, por fari sian unuan seriozan proponan paroladon.

Dumtempe la vizito de Pollen fruktiĝis, li trovis Esperantistojn en Melburno (G. Gordon, J. G. Pyke k. a.), en Sydney (G. Collindridge, E. Pryke) kaj en Novzelando. Bonaj kluboj stariĝis. En 1911 okazis la unua E kongreso en A. en Adelaide. La organizantoj plenigis la liston de "subtenantoj" kun nomoj de 4 minis-troj kaj 24 gravuloj alispecaj, sed dubinde estas, ĉu iu el ili krom min-istro de edukado, Conybeer, rigardis la aferon serioza. La ministro celis diri kelkajn vortojn E-e ĉe iu festeno, kiuj sufiĉe ridigis la aŭdantaron kaj eble bone impresis la publikon pri la facileco de E. La kongreso sukcesis, sed la organizantoj lasis ŝuldojn nepag-itajn, kiuj fuŝis la reklamon por la E--istoj en Adelaide kaj lasis al ili ĝin pa-gi. Estis kelkaj jaroj antaŭ ol la perdo pagiĝis sub gvido de Waterman. La kongreso kuraĝigis la s-anojn en aliaj urboj. Plivigliĝo. Eĥoj de la idista afero trapasis sen tro multe da malu-tilo, sed ĉiam estis unu-du personoj, kiuj uzis la "preson" por malfunkci-igi la radojn.

Melbourne eble prenas la laŭrojn kiel la plej forta E centro en A. M. E Society estis forte starigita, sed ĝi ne daŭris sen interna disputo. W. L. Edmanstone eksiĝis kaj en alia strato starigis M. Komercan Klubon E-an, kiu laboris por E tra la militegaj jaroj. Edmanstone mem foriris al Velingtono (Novzelando) kaj tie star-igis alian klubon kaj daŭris fari multon ĝis la nuntempo. La komercan grupon gvidis Smart, poste L. E Thomson, kun helpo de multe el la malnovaj anoj de la pliaĝa M. Societo. Sed en 1920 okazis alia interna disputo inter la M-anoj kaj W. J. Drummond starigis la M. E Klubon: prez. estis Pyke kaj sekr. R. R. Rawson. La komerca klubo eksiĝis kaj ĝiaj anoj iris al la nova grupo. Ambaŭ kluboj funkcias ĝis hodiaŭ kaj krome grupoj en kelkaj antaŭurboj: Coburg, Surrey Hitls ktp. En Sydney L. E. Pfahl estis kaj estas la konstanta kolono de la movado. La floranta periodo de la S. Societo okazis, kiam d-ro F. Wil-liams translokiĝis el Melbourne kaj vigle organizis publikajn paroladojn antaŭ la homamasoj, kiuj kolektiĝas ĉiudimanĉe en la Sydney-Domain-Parko; ankaŭ Awayl kaj V. Rutland faris sian parton. Tiamaniere miloj da homoj aŭdis pri E kaj ricevis presaĵon pri ĝi. En Brisbane ne-granda, sed bone starigita grupo delonge funkcias, nun sub la gvido de M. Hyde. En Adelaide W. L. Wa-terman daŭras labori por la loka grupo kaj en Perth prezidas Byatt, kiu estas ankaŭ prez. de la landa organizo AEA.

Oficiala subteno? Kelkaj ministroj parolis favore, sed ne faris pluon. Ministro de edukado Davies en 1932 en Novsudkimrujo promesis starigi Eksperimenton laŭ la Eccles-plano en iu lernejo de Sidnejo, sed ĝis nun la direktoro de la edukado, Thomas, sukcesis flankenirigi la dez-iron. Inter la universitataj homoj post nedaŭra subteno de Naylor alportis fortan kaj longedaŭran helpon Mere-dith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe M. Univ., kiu poste eksiĝis el la Uni-versitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por E en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la E-aj kaj por E-aj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj.

Izola laboro okazis inter policistoj kaj inter skoltoj, sed mankas la frukto. Peacock, oficisto de la Sava Armeo, faras propagandon en sia fako. Eble la plej interesa laboro estis tiu de Edmanstone en Wellington inter malliberigitoj, konsentite de la direktoro de la malliberejoj.L. E. THOMSON


Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Libroj

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Australia en la angla Vikipedio.