Antoine Henri Becquerel

franca fizikisto

Antoine Henri BECQUEREL en esperanto ankaŭ Antonio Henriko BEKERELO (naskiĝis je la 15-a de decembro 1852 en Parizo, mortis je la 25-a de aŭgusto 1908 en Le Croisic) estis franca fizikisto.

Antoine Henri Becquerel
Nobel-premiito
Persona informo
Antoine Henri Becquerel
NaskonomoAntoine Henri Becquerel
Naskiĝo15-an de decembro 1852 (1852-12-15)
en Parizo
Morto25-an de aŭgusto 1908 (1908-08-25) (55-jaraĝa)
en manoir de Pen Castel, Le Croisic
Tombomanoir de Pen Castel vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materGimnazio Louis-le-GrandFranca Politeknika LernejoAltlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj vd
Subskribo Antoine Henri Becquerel
Familio
DinastioQ3064938 vd
PatroAlexandre Edmond Becquerel vd
Edz(in)oLouise Lorieux • Lucie Jamin vd
InfanojJean Becquerel vd
ParencojPaul Becquerel vd
Profesio
Okupofizikistoinĝeniero • universitata instruisto • nuklea fizikisto • kemiisto vd
Laborkampofizikokemio vd
Verkado
Verkojnatural radioactivity vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En la jaro 1896 li hazarde malkovris radioaktivecon, dum li esploris la fluorecon en uraniaj saloj. Kune kun la geedzoj Marie kaj Pierre Curie li daŭrigis la esploradon de tiu ĉi fenomeno. En 1903 la tri sciencistoj estis honorataj per la Nobel-premio pri fiziko.

Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj