Decembro de 2021

decembro
lumameĵavesadi
1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en decembro 2021:

1-a de decembro 2021
  • Popola Respubliko Ĉinio Subtenate de tenisistaj famuloj, la VTA suspendas ĉiujn tenisajn turnirojn en Ĉinio kadre de la afero Peng Ŝuai, ĉina tenisistino kiu malaperis denuncinte seksperfortajn agojn de la eksa vica ĉefministro Ĝang Gaŭli.
  • Germanio En Munkeno eksplodis dum borado bombo restinta en la grundo de la dua mondmilito. Kvar personoj estas vunditaj.
2-a de decembro 2021
4-a de decembro 2021
  • UsonoRusio Usona skoltaviadilo super la Nigra Maro tro alproksimiĝis al rusia pasaĝera aviadilo Airbus, kiu devis ŝanĝi itineron por eviti kolizion.
  • Kenjo En centra Kenjo ne malpli ol 21 homoj mortis en aŭtobuso falinta de ponto en riveron Enziu. La mortintoj estis kantistoj de katolika ĥoro, 17 pasaĝeroj estis savitaj.
5-a de decembro 2021
  • Indonezio Almenaŭ 34 mortoj pro erupcio de vulkano Semeru en insulo Javo, Indonezio.
6-a de decembro 2021
7-a de decembro 2021
8-a de decembro 2021
Olaf Scholz
  • Norvegio Norvegaj arkeologoj trovis kelkajn domojn de vikinga epoko, unu el kiuj estas 60 metrojn longa. Temas pri artefaktoj de ĉ. la 10-a jarcento.
  • Usono Usona profesoro Saule Omarova, 55-jaraĝa naskiĝinto de soveta Kazaĥio, rifuzis plu kandidatiĝi al grava posteno en trezorejo de Usono post akra kritiko de ŝia rilato al bankoj kaj post personaj atakoj kontraŭ ŝi (unu el la senatanoj demandis, ĉu li eble alparolu ŝin „kamarado“).
  • Germanio Olaf Scholz iĝas nova germana kanceliero post hezitema voĉdonado en Bundestago (309 voĉoj kontraŭ).
9-a de decembro 2021
11-a de decembro 2021
12-a de decembro 2021
  • Francio Nov-Kaledonio rifuzas sendependecon per tria referendumo bojkotita de la sendependistoj, kun 96,5% da kontraŭ-sendependaj voĉdonoj.
  • Ĉednestrio Prezidentaj elektoj, jam la sepaj en historio de la lando, okazis en memproklamita Ĉednestrio. Kiel eksterlandaj observantoj, partoprenis reprezentantoj de Abĥazio kaj Sud-Osetio.
13-a de decembro 2021
  • Sud-Koreio Suda Koreio anoncis, ke ĝi pretas kun la KPDR kaj ĈPR subskribi packontrakton pri la fino de la Korea milito (1950-53).
  • Svedio Brita kaj dana kargoŝipoj koliziis en la Balta maro apud la bordo de Svedio, pereis du maristoj. Laŭ la enketo, la akcidenton eble kaŭzis, ke du britaj maristoj estis ebriaj.
  • ArmenioTurkio Estas anoncite, ke pasaĝera aviado baldaŭ komenciĝos inter Armenio kaj Turkio. Dum jardekoj la limo inter la du estis tute fermita.
14-a de decembro 2021
  • Finnlando Finnlando alfrontas mankon de gardistoj en malliberejoj, rezulto de ŝparema rilato al la branĉo en antaŭaj jaroj, informis YLE.
  • Usono Kompanio Google avertis siajn dungitojn, ke ili devas baldaŭ esti vakcinitaj kontraŭ KOVIM-19. Nevakcinitaj laborantoj ricevos duonjaran nepagatan libertempon, post kio estos eksigitaj.
15-a de decembro 2021
  • Esperanto 15-a de decembro estas celebrata tutmonde en Esperantujo kiel Zamenhofa Tago.
17-a de decembro 2021
  • Filipinoj Tajfuno Rai trafas la Filipinojn, kaŭzante severan damaĝon kaj la mortojn de almenaŭ 200 homoj.
  • Japanio Intencita incendio en mensmalsanulejo en Kita-ku (Osako), Japanio, mortigis 24 personojn.
18-a de decembro 2021
19-a de decembro 2021
22-a de decembro 2021
  • Madagaskaro Almenaŭ 85 homoj mortis dum ŝiprompiĝo proksime al la orienta marbordo de Madagaskaro.
25-a de decembro 2021
26-a de decembro 2021
31-a de decembro 2021
  • La jaro finiĝas per tajdo de kontaĝoj de la omikrona variaĵo de KOVIM-19 en Eŭropo.
  • Usono Enormaj incendioj en Koloradio, Usono, detruis kvincent domojn kaj elhejmigis milojn da loĝantoj.

Referencoj