Esperanto kaj Libera Scio

Grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle: Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, agnoskis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (angle: Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion[2]. Krome la projekto celas subtenon de Daŭripovaj evoluigaj celoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Esperanto kaj Libera Scio
emblemo
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Vikimedia Uzanto-Grupo • esperanto-organizaĵo • civitana asocio
Komenco4-a de aprilo 2013 vd
Lando(j)Slovakio vd
SidejoZvolen, Slovakio
Ĉefestro(j)Michal Matúšov vd
Estr(ar)oMichal Matúšov
vicprezidantoJavier Ramos Nistal
RetejoOficiala retejo
Jura formocivitana asocio
vdr
Reprezentantoj de ELiSo (Marek Blahuš kaj Michal Matúšov) dum la Vikimedia konferenco 2014 en Berlino

Diferenco inter Vikimedio kaj Vikipedio

Kontraste al vikipediistoj, kiuj precipe kontribuas al Vikipedio, la vikimedianoj organizas movadon iom similan al la Esperanto-movado, kies celo estas disvastigi la uzadon de la vikimediaj projektoj kaj de libersciaj principoj kaj projektoj ĝenerale. Malgraŭ tio, multaj membroj de ELiSo estas samtempe aktivaj vikipediistoj.

Listo de estraroj de ELiSo

Estraranoj oficas dum 3 jara oficperiodo, jen la nuna estraro ĝis 2025.[3]

EstraroEkdeKomitatoRevizia komisiono
PrezidantoVicprezidantoMembroPrezidantoMembroMembro
1-a2023-01-07Michal MatúšovJavier Ramos NistalArno Lagrange   

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj