Friedrich von Schmidt

aŭstra arkitekto

Friedrich Wilhelm von SCHMIDT (naskiĝinta la 23-an de oktobro 1825 en Gschwend-Frickenhofen, mortinta la 23-an de januaro 1891 en Vieno) estis germana-aŭstra arĥitekto. Li konvertiĝis pro profesiaj kialoj je katolikismo en 1858.

Friedrich von Schmidt
Persona informo
Naskiĝo22-an de oktobro 1825 (1825-10-22)
en Gschwend
Morto23-an de januaro 1891 (1891-01-23) (65-jaraĝa)
en Vieno
TomboCentra Tombejo de Vieno
Lingvojgermana
ŜtatanecoVirtembergo • Aŭstrio-Hungario
Alma materUniversitato de Stutgarto
Okupo
Okupoarkitektoskulptisto • universitata instruisto • instruisto
VerkojUrbodomo de Vieno
vdr
Memoro en la naskiĝloko

Vivo

Post la vizito de Supera realisma lernejo en Stuttgart finis Schmidt inter 1810 kaj 1843 metian lernejon kie estis lernigantoj liaj Johann Matthäus Mauch (1792-1850) kaj Gustav Adolf Breymann (1807-1859). En 1843 Schmidt trejniĝis lernoknabe ĉe katedrallaborejo de Katedralo de Kolonjo, tiam elirpunko de eksplicite novgotika orientiĝo artista. Mastriĝo sekvis en 1848. Krom kunlaboro ĉe katedrallaboraĵoj (konkrete ĉe la suda transepto) li ekde 1851 ankaŭ privatulis. Liaj unuaj memstaraj projektoj koncernis antaŭ ĉio preĝejojn kaj restaŭradlaborojn sed baldaŭ mankis mendoj pro ke li estis de aŭgsburga konfesio.

Monumento por falintaj aŭstriaj soldatoj ĉe Bensberg (urbokvartalo de Bergisch Gladbach) atentigis la aŭstrajn komisiintojn pri liaj konoj. En 1856 Schmidt trapasis la ĉefkonstruistan ekzameniĝon ĉe la Berlina konstruadakademio kaj du jarojn pli poste li iĝis katoliko kio ebligis rapidan karieron. En 1857 oni vokis lin Milanon kie li ekdocentis en 1858/59 pri mezepoka arĥitekturo ĉe la Akademio de plastikaj artoj. Tiutempe li ankaŭ furoris restaŭrante plurajn kirkojn en Norda Italujo. En 1859 li iĝis profesoro pri arĥitekturo ĉe Akademio pri plastikaj artoj de Vieno kaj iĝis sekve unu el la plej gravaj preĝejarĥitektoj siatempe gvidante en tuta Meza Eŭropo restaŭradojn respektive novkonstruadojn de kirkoj. En 1863 okazis nomumiĝo lia je ĉefkonstruisteco de ĉe Katedralo Sankta Stefano (Vieno): tie du ne tute tri jardekoj li ĉefrespondecis pri multaj laboroj (ekz. la rekonstruo de la suda turo kaj de la uesta fasado). Krome li elfaris ankaŭ diversajn sekularajn aĵojn: lia plej grava tiukampa verko estis la Urbodomo de Vieno (1872–83) kio iĝis paradigmo de novgotikismo. Per tio li iĝis unu el la elstaregaj arĥitektoj ĉe Viena Ringstrato. Ekster tio Schmidt engaĝiĝis en la alikonstruo de multaj burgoj (i.a. Kastelo Runkelstein apud Bozen, 1883/88; Burgo Karlštejn, ekde 1887) kaj prezentis sin je multaj gravaj konkursoj; li dezajnis familiajn kriptojn, monumentojn kaj diversajn artmetiaĵojn.

Graveco

Kirko Maria Victoria/Mario Venkistino en Vieno Rudolfsheim-Fünfhaus; ĝin uzas hodiaŭ la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio

Schmidt taksitis la ĉefa reprezentanto de gotikstilaj akceptado kaj pluevoluigado tamen li flegis volonte nedogmatikan trakton de la formoj. De tempo al tempo li transprenis stil-erojn ankaŭ de aliaj epokoj. Li starigis ekz. la Preĝejon Mario Venkistino (1859-75; en la 15-a viena urbodistrikto Rudolfshei-Fünfhaus) kiel klasikan centrokupolkonstruaĵojn kun uzo de gotika formelementaro. Li ŝatitis kiel internacia artisto arĥitektura sed ankaŭ kiel juĝanto, monumentprotektadfakulo, recenzospecialisto. Pro sia malfermiteco, team-agemo kaj transfakaj interesoj li konsideritis unu el la plej gravaj personoj de la kultura vivo de Vieno. Enkadre de lia longa docentado li kontinue invitis studadi kaj restudadi la originalojn (liaj bildoj pri artaĵoj estas eĉ hodiaŭ gravaj fontoj). Tiumaniere li influegis la sekvintan generacion de arĥitektoj, anojn de la t.n. Schmidt-skolo de la malfrua historiismo, i.a. Franz von Neumann kaj Georg von Hauberrisser. Lia disĉiplo kaj asistanto Carl König iĝis mem gravega arĥitekto kaj instruisto.

Honoroj

  • aŭstria ŝtataneco (1864)
  • titolo Oberbaurat (1865)
  • honora civitaneco de Vieno (1883)
  • membreco ĉe la Komisio pri la protekto de konstruaĵoj (1860–91), de la Urba konsilantaro de Vieno (1866–70), de la Unua ĉambro de la viena parlamento (1886)
  • membreco ĉe artakademioj en Münĉen, Milano, Stokholmo kaj Venecio
  • membreco ĉe Prusia akademio de la artoj (1874)
  • portantoj de multaj ordenoj, i.a. de Komtur des Kaiser Franz Josef-Ordens mit Stern (1867)

Aliaj verkoj

  • loĝdomoj Erben (1847) kaj Haus Schaeben (1848) je Kolonjo (ne konserviĝis)
  • Stefanokirko je Krefeld, 1852/59
  • Matildokirko je Quedlinburg, 1855/58
  • Lazarista kirko je Wien 7, 1860/62
  • Akademia gimnazio je Wien 1, Beethovenplatz 1, 1862/66
  • Paroĥa kirko Schwarzau im Steinfeld, 1865
  • Paroĥa kirko Bad Gastein, 1865
  • katolika kirko je Tuttlingen, 1859/65
  • loĝa kaj komerca domo je Trier, 1865
  • Paroĥa St. Brigitta, Wien 20, 1867/74
  • Otmarokirko, Wien 3, 1866/73;
  • loĝdomo je Budapest, Vörömarty utca 9, 1872
  • bankejo Österreischisch-Ungarische Bank, Wien 1, Bankgasse 3, 1873
  • ludomgrupo je Wien 1, Rathausplatz 2-4 kaj 7-9, 1873/82 (kun Franz von Neumann)
  • Paroĥa kirko de Bled, 1877 ss.
  • Lazarista kirko j e Wien 18, Kreuzgasse, 1875/78
  • Naturhistoria muzeo de Zagrebo, 1875/84
  • Nikolaokirko je Innsbruck, 1874/84
  • Poŝtejo je Bazelo, 1878/80
  • domo Sühnhaus je Wien 1, Schottenring 7, 1882/85 (nicht erhalten)
  • Kastelo Barono Wrangel je Kievo, 1879/87
  • Jozefokirko je Wien 18, Gentzgasse 140, 1883/89
  • Kirko Koro de Jesuo je Köln, 1890

restaŭradoj

  • Kastelo Fischhorn, 1862/66
  • Stefanokatedralo je Vieno, 1863/91
  • Konventa kirko je Klosterneuburg , 1874/91
  • Katedralo je Pecs, 1882/91

Fonto

  • Prokop, Ursula, "Schmidt, Friedrich Freiherr von", ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 186-187 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj