Haute-Savoie

franca departemento

Haute-Savoie [ot savwa] aŭ Alta Savojo estas franca departemento en la nordo de Alpoj, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Ĝi apudas Svision norde kun la lago Lemano, oriente Italion kun la masivo de la Blanka Monto, sude Savoie kaj okcidente Ain.

Haute-Savoie
Situo de Haute-Savoie
departemento de Francio
Administrado
Lando Francio
RegionoAŭvernjo-Rodano-Alpoj
Numero74
PrefektejoAnnecy
SubprefektejojBonneville
Saint-Julien-en-Genevois
Thonon-les-Bains
Prezidanto de la
departementa konsilio
Christian Monteil
PrefektoGeorges-François Leclerc
Statistikaĵoj
Loĝantaro841 482 (2021)
Areo4 388 km²
Loĝdenso192 /km²
Subdividoj
Arondismentoj4
Kantonoj17
Komunumaroj29
Komunumoj290
vdr

La departemento enhavas 290 komunumojn, en kiuj loĝas 769 677 homoj (en 2013)[1]. Ĝia ĉefurbo estas Annecy.

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Geografio kaj geologio

La departemento enhavas tri naturajn regionojn:

  • okcidente la savoja antaŭlando kie kuŝas montaretaj ĉenetoj el kalko, molaso kaj moreno el la malnova rodana glaĉero: Albanais kaj Genevois;
  • oriente la grandaj alpoj kun la kristala masivo Blanka Monto, kie staras la plej alta punkto el okcidenta Eŭropo (4 807 m) kaj la Ĉeno Aravis, plejalta prealpa kalka masivo, kiu konsistigas la montaran centron de la departemento;
  • inter ili la prealpaj kalkaj mezaltaj masivoj: Bauges, Bornes kaj Chablais.

La ĉefaj riveroj estas:

  • Rodano, kiu fluas tra la lago Lemano kaj konsistigas la okcidentan limon;
  • Arves kiu desegnas la valon Faucigny, kie situas Chamonix;
  • Chéran kiu fluas el la suda masivo Bauges en Savojo, kie ĝi fontas;
  • Fier kiu fluas el Masivo Bornes kaj trafluas famajn samnomajn gorĝojn.

La Alpa Sulko, granda valo en la Nordalpoj, kiu etendiĝas de Grenoble ĝis Ĝenevo, oriente trairas la departementon. En Haute-Savoie estas multaj glaĉeraj lagoj, inter kiuj la plej grandaj post la lago Lemano (nur parte savoja) estas lago de Annecy.

Historio

Vidu la historion de Savojo, kiu estas la historio de la du departementoj: ili konsistigis laŭ ĝenerala senco Savojon antaŭ 1860; oni tamen povas aldoni aparte por Haute-Savoie la jenon.

En la mezepoko la teritorio dividiĝis en pluraj grafejoj:

En la 15-a jarcento Amadeo la 8-a, la unua duko de Savojo, unuigis ilin kun sia tuta dukejo de Savojo kaj ĝin regis.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj