Januaro de 2022

monato de la jaro 2022
januaro
lumameĵavesadi
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en januaro 2022:

5-a de januaro 2022
  • Kazaĥio Prezoprotestoj rezultas en la elpostenigo de la registaro de Kazaĥio fare de la prezidento.
6-a de januaro 2022
  • Usono Mortis estante 94-jaraĝa usona aktoro Sidney Poitier, unua nigrulo kiu ricevis Oskar-premion.
  • Kazaĥio Amasaj protestoj en Kazaĥio transformiĝis je tumultoj kun dekoj da murditoj, centoj da vunditoj, amasa rabado kaj detruado. La aŭtoritatoj enkondukis armeajn trupojn kaj petis helpon de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco, kies membroj sendis siajn trupojn por gardi plej gravajn objektojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
8-a de januaro 2022
  • Brazilo Mortis 10 personoj kiam falis rokego sur boatoj en Lago Furnas, Minas Gerais, Brazilo.
  • Niĝerio Mortis pli ol 200 personoj pro atakoj al nordorienta Niĝerio.
  • Pakistano Mortis 20 personoj kaptitaj en siaj aŭtoj dum neĝoŝtormo en Pakistano.
  • Kazaĥio Daŭras tumultoj en Kazaĥio, laŭgrade estingiĝantaj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
9-a de januaro 2022
  • Usono Almenaŭ 17 mortoj (inter kiuj 8 infanoj) pro incendio en konstruaĵo de Novjorko.
10-a de januaro 2022
  • Usono Kirurga teamo de la Universitato de Marilando en Usono faris por la unua fojo sukcesan operacion de enplanto de porko-koro al 57-jaraĝa paciento.
11-a de januaro 2022
  • Kazaĥio Prezidanto de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev en sia parolado al la parlamento proponis kandidaton je la ĉefministra posteno Aliĥan Smailov kaj anoncis gravajn reformojn. Li ankaŭ diris ke la misio de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco en Kazaĥio plenumis siajn taskojn kaj post du tagoj komenciĝos foriro de la eksterlandaj trupoj, kiu finiĝos post 10 tagoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
13-a de januaro 2022
14-a de januaro 2022
  • Kazaĥio La aŭtoritatoj de Kazaĥio konfirmis, ke 225 homoj pereis dum la ĵusaj tumultoj.
16-a de januaro 2022
19-a de januaro 2022
  • Tongo Post kelkaj tagoj de la erupcio de submara vulkano Hunga Tonga, Tongo, oni konfirmis la preskaŭ malaperon de la insulo kaj damaĝojn kaj rezultojn en diversaj landoj de la Pacifiko kaj ĉefe en la propra lando.
  • Kazaĥio Kazaĥion forlasis la lastaj trupoj de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
21-a de januaro 2022
  • Jemeno Bombardado fare de la koalicio estrita de Saudarabio en la urbo Sada, Jemeno, okazigis 82 mortojn, ĉefe de afrikaj enmigrintoj en arestejo.
23-a de januaro 2022
  • Burkino Militista puĉo en Burkino elpostenigis la prezidenton Roch Kaboré kaj la demokratian politikan sistemon.
25-a de januaro 2022
  • Turkio Pasaĝeroj spontanee protestis en la flughaveno de Istanbulo post kiam dekoj da flugoj estis prokrastitaj pro neatendita granda neĝofalo en la plej granda urbo de Turkio.
  • Ukrainio En Kievo centoj da malgrandskalaj entreprenistoj protestis ĉe la konstruaĵo de ukraina parlamento kaj provis sturmi la domon. Okazis interbatiĝoj kun policanoj. Deputitoj kaŝe fuĝis el la parlamento por ne renkonti la furiozan popolamason.
27-a de januaro 2022
28-a de januaro 2022
  • Madagaskaro Mozambiko Tropika ŝtormo okazigis almenaŭ 88 mortojn en Sudorienta Afriko: Madagaskaro, Mozambiko kaj aliaj landoj.
30-a de januaro 2022