Jemeno

lando en la suda fino de la duoninsulo Arabio

Jemeno (arabe اليمن, al-Jaman) estas lando en la sudokcidento de la Araba duoninsulo [1].

Jemena Respubliko
يمن
comhori Jemen

Flago de Jemeno

Blazono de Jemeno

DetalojDetaloj
Nacia himno: Unuiĝinta Respubliko
Lokigo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
ĈefurboSanao (427 mln)
Oficiala(j) lingvo(j)araba lingvo
Uzata(j) lingvo(j)araba
Plej ofta(j) religio(j)islamanoj
Areo555 000 km²
Loĝantaro19 685 000 (2004)
Loĝdenso35 loĝ./km²
HorzonoUTC+03:00
Interreta domajnoye
LandokodoYE
Telefona kodo+967
Plej alta punktoJabal an Nabi Shu'ayb
Plej malalta punktoAraba Maro
Politiko
Politika sistemoRespubliko
ŜtatestroRashad al-Alimi
ĈefministroMaeen Abdulmalik Saeed
Ekonomio
ValutoJemena rialo
vdr

Historio

Kataban (arabe مملكة قتبان, latinliterigata foje ankaŭ Qataban) estis antikva regno en la teritorio de la nuna ŝtato Jemeno. Ĝia centro estis en la valo Bajhan. Kiel iuj aliaj regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĝi gajnis grandan riĉecon de la komerco de olibano kaj mirho, incensoj kiuj estas bruligataj ĉe altaroj. La ĉefurbo de Kataban estis nomita Timna kaj situis sur la komerca vojo kiu trapasis la aliajn reĝlandojn Hadramaut, Ŝeba kaj Ma'in [2].

La Jemena Respubliko kreiĝis dum la jaro 1990 rezulte de unuiĝo de la du ŝtatoj Jemena Araba Respubliko en Norda Jemeno kaj Demokratia Popola Respubliko Jemeno en Suda Jemeno. Unuigo de la ŝtataj strukturoj okazis en 1993 [3].

Biogeografio

Biogeografie la lando troviĝas plejparte en la sudaraba ekoprovinco el la afrotropiso laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi i.a. enhavas ekoregionon kiu estas nomata : sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj. La insularo de Sokotro apartenas al la sahela-sudana ekoprovinco de la sama ekozono kaj konsistas el la sokotraj kserofitaroj. La nordoriento de Jemeno situas en la sahar-arab-dezerta ekoprovinco de la palearktiso, nome en la ekoregiono arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj.

Sanao (Jemeno)
DEC
Sanao
Sanao
Jemeno kun ĉefurbo Sanao 44° 12′ 23″ O / 15.348333333333 °N, 44.206388888889 °O / 15.348333333333; 44.206388888889 (mapo)

Religio

Preskaŭ senescepte ĉiuj jemenaj enlandanoj estas moslemoj. La plejmulto de la loĝantaro estas sunaistaj ŝafiitoj.

Interna milito ekde 2013

Sekve de la politikaj perturboj en Tunizio kaj Egiptio komence de la jaro 2011, ankaŭ en Jemeno ekestis tumultoj: Ekzemple la 3-an de februaro 2011, pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en la nacia ĉefurbo Sanao, postulante tujan eksiĝon de la prezidanto Ali Abdula Saleh, kiu seninterrompe prezidis la ŝtaton ekde la jaro 1990 [4]. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝis ĉe la randoj de la ĉefurbo. La antaŭan tagon, do la 2-an de februaro, li estis anoncinta ke li ne rekandidatos kiel ŝtata prezidanto fine de la nuna oficperiodo en 2013, kaj ke li ankaŭ ne transdonus la potencon al sia filo. En prezidanta baloto de 2012 elektiĝis nova prezidanto Mansur Hadi. Ekde 2013 ribeluloj de la grupiĝo Huthi (ŝijaismaj membroj de zajdisma islamo), subtenantoj de la nuna eksprezidanto Ali Abdula Saleh, subtenantoj de separatisma suda Jemeno, kaj landa branĉo de la terorisma movado Al-Kaida batalas kontraŭ la armeo de la centra registaro pri al potenco en la ŝtato. La Huthi-ribeluloj sukcesis okupi la ĉefurbon Sanao kaj grandajn partojn de la ŝtato, kaj ili jam proksimis al konkero de la provizora ĉefurbo Adeno, kiam la armeo de la sunaisma Sauda Arabio kun partopreno de la armeoj de ok pliaj ŝtatoj la 25-an de marto 2015 komencis armeon intervenon favore al la elektita ŝtata prezidanto Mansur Hadi kaj ties ĉefministro Ĥalid Bahah [5][6][7][8][9] [10].

Provincoj

Galerio

La Nacia Muzeo en Sana'
Tipa Jemena domo tradicia
Popola danco en Sa'dah, nordokcidenta Yemen

Referencoj

Ekstera ligilo