Kronvirusa malsano de 2019

kronvirusa malsano de 2019
(Alidirektita el KOVIM-19)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la malsano. Por informoj pri la kronvirusa specio, kiu kaŭzas la malsanon, vidu la artikolon SARS-CoV-2.

Kovimokronvirusa malsano de 2019 (internacie COVID-19 aŭ esperante KOVIM-19[1]) estas infekta malsano kaŭzata de kronviruso de severa akuta spira sindromo (sarso) 2-a (SARS-CoV-2). La unua konata kazo estis identigita en Vuhano, Ĉinio, en decembro 2019.[2] La malsano poste disvastiĝis tutmonde, rezultigante daŭrantan pandemion.[3]

Kronvirusa malsano de 2019
emerging communicable disease • netipa pneŭmonito • malsano
vdr
La viruso SARS-CoV-2, kiu kaŭzas la malsanon

Simptomoj de la malsano varias, sed ofte inkluzivas febron,[4] tuson, kapdoloron,[5] lacon, spiran malfacilecon, kaj perdon de flarosento kaj gustosento.[6][7][7] Simptomoj povas komenci unu ĝis dekkvar tagojn post kontakto kun la viruso. Almenaŭ triono de infektitoj ne havas rimarkeblajn simptomojn.[8] El tiuj homoj kiu havas simptomojn sufiĉe rimarkeblajn por klasifikiĝi kiel pacientoj, la plejparto (81%) spertas mildajn aŭ moderajn simptomojn (ĝis milda pulminflamo), tamen 14% spertas severajn simptomojn (dispneo, hipoksio, aŭ pli ol 50% pulma okupiĝo en imagoj) kaj 5% suferas mortigemajn simptomojn (spira nefunkcio, ŝoko, aŭ multorgana misfunkcio).[9] Pli maljunaj homoj havas pli altan riskon de sperto de severaj simptomoj. Iuj daŭras sperti gamon de efikoj (longa COVID) dum monatoj post resaniĝo kaj damaĝo al organoj estis okazinta.[10] Multjaraj studoj okazas por pluesplori la longatempajn efikojn de la malsano.[10]

La malsano pasas al homo kiam homo enspiras aeron, kiu enhavas gutetojn kaj partiklojn kun la viruso. La risko enspiri ĉi tiujn estas plej alta kiam homoj estas proksimaj, sed oni ankaŭ povas enspiri ilin de pli longaj distancoj, precipe endome. Infektiĝo ankaŭ povas okazi kiam fluaĵo kun la viruso ŝprucas en la okulojn, nazon aŭ buŝon kaj, malofte, kiam oni tuŝas surfacon kiu surhavas la viruson. Homoj kontaĝas ĝis 20 tagojn kaj povas pasigi la viruson eĉ se ili ne spertas simptomojn.[11][12]

Kelkaj provmetodoj ekzistas por diagnozi la malsanon. La norma diagnoza metodo estas la malkaŝo de nukleata acido de la viruso acido per inverstransskriba polimeraza ĉena reago (rRT-PCR), pertransskriba plifortigo (TMA) aŭ inverstransskriba permaŝa izoterma plifortigo (RT-LAMP) de nazfaringa viŝo.

Evitigaj rimedoj inkluzivas fizikan aŭ socian distancigadon, kvarantenon, ventoladon de endomaj spacoj, kovradon de tusoj kaj ternoj, manlavado kaj tenado de nelavitaj manoj for de la vizaĝo. Oni rekomendas la uzon de vizaĝaj maskoj aŭ kovraĵoj en publikaj medioj por minimumigi la riskon de transpasigo.

Kvankam oni klopodas krei kuracojn por malhelpi la viruson (kaj pluraj vakcinoj jam estis aprobitaj kaj disdonitaj en variaj landoj), la ĉefa traktado estas simptoma, inkluzivante la traktadon de simptomoj, subtenan prizorgon, izolecon kaj eksperimentajn rimedojn.

Nomo

La Monda Organizaĵo pri Sano donis la oficialajn nomojn COVID-19 kaj SARS-CoV-2 je la 11-a de februaro 2020.[13] La nomo COVID-19 estas mallongigo de la anglaj vortoj "coronavirus disease 2019"[14] (kronvirusa malsano 2019) kaj de tio venis la paralela Esperanta mallongigo KOVIM-19.

Simptomoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Simptomoj de la kronvirusa malsano de 2019.

Simptomoj de la kronvirusa malsano de 2019 varias, de mildaj simptomoj ĝis severa malsano.[15][16] Oftaj simptomoj inkluzivas kapdoloron, perdon de flarsento kaj gustumsento, naza obstrukco kaj flua nazo, tusado, muskola doloro, gorĝa doloro, febro, lakso kaj malfacila spirado.[17] Homoj kun la sama malsano povas havi malsamajn simptomojn kaj la simptomoj povas ŝanĝiĝi post tempo. Tri oftaj simptomaroj estas rekonataj: spira simptomaro kun tusado, sputaĵo, malfacila spirado kaj febro; mukolskeleta simptomaro kun muskola kaj artika doloro, kapdoloro kaj laceco; kaj digesta simptomaro kun ventra doloro, vomado kaj lakso.[17] Homoj sen antaŭaj problemoj pri la oreloj, nazo, aŭ gorĝo spertas perdon de flarsento kaj perdon de gustumsento en ĝis 88% de kazoj.[18][19][20]

El homoj kiuj havas simptomojn, 81% spertas nur mildajn aŭ moderajn simptomojn (ĝis milda pulminflamo), sed 14% spertas severajn simptomojn (dispneo, hipoksio, aŭ pli ol 50% da pulma okupiĝo en bildoj) kaj 5% de malsanuloj suferas krizajn simptomojn (spira nefunkcio, ŝoko, aŭ multorgana misfunkcio).[9] Almenaŭ triono de infektitoj ne spertas rimarkeblajn simptomojn iam ajn.[21][22] Ĉi tiuj sensimptomaj infektitoj ofte ne scias ke ili havas la viruson kaj povas disvastigi ĝin.[22][23][24][25] Aliaj infektitoj spertos simptomojn pli poste (nomataj "antaŭsimptomaj"), aŭ havas tre mildajn simptomojn kaj ankaŭ povas disvastigi la viruson.[25]

Kiel ofte pri infektoj, estas tempo inter la momento kiam homo ekinfektiĝas kaj la apero de la unuaj simptomoj. La mediana tempo por la kronvirusa malsano estas kvar aŭ kvin tagoj.[26] La plimulto da simptomhavaj homoj spertas simptomojn ene de du ĝis sep tagoj post infektiĝo, kaj preskaŭ ĉiuj spertos almenaŭ unu simptomon ene de 12 tagoj.[27][28]

La plimulto da homoj saniĝas de la grava fazo de la malsano. Tamen, iuj homoj – pli ol duono de unu grupo de hejme izolitaj junaj plenkreskuloj[29][30] – daŭre spertas gamon de efikoj, kiel laceco, dum monatoj post saniĝo. Oni nomas tiun situacion longa kronvirusa malsano. Iuj estas spertintaj longtempan difekton de organoj. Multjaraj studoj estas farataj por plu esplori la longatempajn efikojn de la malsano.[31]

Kaŭzo

La kronvirusan malsanon de 2019 kaŭzas infekto de la viruso SARS-CoV-2.[32]

Transdono

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transdono de la kronvirusa malsano de 2019.

La transdono de la kronvirusa malsano de 2019 estas la transiro de la kronvirusa malsano de 2019 de homo al homo. La malsano ĉefe transdoniĝas per spirado kiam homoj enspiras gutetojn kaj etajn aerportatajn erojn (kiuj formas aerosolon), kiujn infektitoj eligas kiam ili spiras, parolas, tusas, ternas, aŭ kantas.[33][34][34][35] Infektito pli probable transdonas la kronvirusan malsanon kiam tiu estas fizike proksima. Tamen, infekto povas okazi trans pli longaj distancoj, precipe endome.[33][36]

Infekteco povas okazi 1-3 tagojn antaŭ la komenco de simptomoj.[37] Infektito povas disvastigi la malsanon eĉ se tiu estas antaŭsimptoma aŭ sensimptoma.[37] Plej ofte, la plej granda virusa ŝarĝo en provoj de la supraj spiraj organoj okazas proksime al la tempo de komenco de simptomoj kaj malpliiĝas post la unua semajno post kiam simptomoj komencas.[37] Nuna indiko sugestas tempodaŭron de virusa disdono kaj la periodo de infekteco de ĝis 10 tagoj post la komenco de simptomoj je homoj kun milda ĝis meza la kronvirusa malsano kaj ĝis 20 tagoj por homoj kun severa kronvirusa malsano, inkluzive inume kompromititaj homoj.[37][38]

Infektpovaj partikloj varias je grandeco de aerosoloj, kiuj restas en la aero dum longa tempo, ĝis pli grandaj gutetoj, kiuj restas aerportataj aŭ falas al la tero.[39][40][40][40] Cetere, esplorado pri la kronvirusa malsano estas redifininta la tradician komprenon pri la maniero de transdono de spiraj virusoj.[40][41] La plej grandaj gutetoj de spira likvaĵo ne vojaĝas malproksimen, kaj povas enspiriĝi aŭ fali sur mukajn membranojn ĉe la okuloj, nazo aŭ buŝo, kaj tiel infekti.[40] Aerosoloj havas plej altan koncentriĝon kiam homoj estas proksimaj, kio kaŭzas pli facilan virusan transdonon kiam homoj estas proksimaj, sed aeran transdonon povas okazi je pli longaj distancoj, plejparte en lokoj ne bone ventolitaj;[40] en tiuj kondiĉoj partikletoj povas resti en la aero dum minutoj aŭ horoj.[40]

La nombro de homoj ĝenerale infektitaj de unu infektito varias;[42] ĉar nur 10 ĝis 20% de homoj prirespondecas la disvastiĝon de la malsano.[43] Ĝi ofte disvastiĝas en grupoj, kie infektoj povas esti tiritaj al indica kazo aŭ geografia loko.[44] Ofte ĉi tiuj okazoj estas transdonegaj okazaĵoj, kie multaj homoj infektiĝas de unu homo.[42]

Homo povas akiri la kronvirusan malsanon ankaŭ per tuŝi surfacon aŭ objekton kiu surhavas la viruson kaj poste tuŝi la propran buŝon, nazon, aŭ okulojn,[45][46] kvankam forta indiko montras, ke tio ĉi ne kontribuas multe al novaj infektoj.[40] Kvankam eblas, ne ekzistas rekta indiko de transdono de la viruso per haŭto-al-haŭta kontakto.[42] Oni ne estas rimarkinta, ke viruso transdoniĝas per feĉoj, urino, mama lakto, manĝaĵo, rubakvo, trinkakvo, aŭ bestoj (kvankam iuj bestoj povas infektiĝi pro la viruso de homoj).[46][46] Ĝi tre malofte transdoniĝas de patrino al bebo dum gravedeco.[42]

Viruso

Proteinoj de SARS-CoV-2

SARS-CoV-2 estas nova kronviruso de severa akuta spira sindromo. Ĝi estis unue izolita de tri homoj kun pulminflamo konektitaj al la grupo de kazoj de akuta spira malsano en Vuhano.[47] Ĉiuj strukturaj ecoj de la nova viruso troviĝas en rilataj kronvirusoj en naturo.[48]

Ekster la homa korpo, ordinara sapo detruas la viruson, eksplodante ĝian protektan vezikon.[49]

SARS-CoV-2 rilatas proksime al la originala SARS-CoV.[50] Oni kredas, ke ĝi havas bestan (zoonozan) devenon. Genetika analizo montris, ke la kronviruso genetike proksimas al la genro Betacoronavirus, en subgenro Sarbecovirus (idaro B) kune kun du vespert-devenaj tipoj. Ĝi estas 96% sama je la nivelo de la tuta genaro al aliaj vespertaj kronvirusoj (BatCov RaTG13).[51][52] La strukturaj proteinoj de SARS-CoV-2 inkluzivas membranan glikoproteinon (M), kovertan proteinon (E), nukleokapsidan proteinon (N) kaj la pintan proteinon (S). La proteino M de SARS-CoV-2 estas proksimume 98% simila kun la proteino M de vesperta SARS-CoV, proksimume 98% simila kun manisa SARS-CoV kaj 90% simila kun la proteino M de SARS-CoV; dum, la simileco estas nur proksimume 38% kun la proteino M de MERS-CoV. La strukturo de la proteino M similas kun la transportilon SemiSWEET de sukero.[53]

Preventado

Ofta lavado de la manojn estas unu el la metodoj por eviti la malsanon

Preventaj metodoj por malpliigi la ŝancojn de infekto inkluzivas ricevi vakcinon, resti hejme, uzi maskon publike, eviti homplenajn lokojn, teni distancon disde aliaj homoj, ventoli endomajn spacojn, direkti tempodaŭrojn de infekteco,[54] lavi la manojn per sapo kaj akvo ofte kaj dum almenaŭ dudek sekundoj, praktiki bonan spiran higienon kaj eviti tuŝi la okulojn, nazon, aŭ buŝon per nelavitaj manoj.[55][56]

Infektitoj aŭ tiuj kiuj kredas sin infektitaj devus resti hejme escepte por akiri kuracan prizorgon, kontroli pertelefone antaŭ ol viziti kuracejon, uzi vizaĝan maskon antaŭ ol eniri kuracejon kaj kiam ajn en ĉambro aŭ veturilo kun alia homo, kovri tusojn kaj ternojn per papero, ofte lavi la manojn per sapo kaj akvo kaj eviti kunuzon de personaj aĵoj.[57][58]

Vakcinoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019.

Vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 estas vakcino celita provizi akiritan imunecon kontraŭ severa akuta spira sindromo kronviruso 2 (SARS‑CoV‑2), la viruso kiu kaŭzas la kronvirusan malsanon de 2019 (COVID-19 aŭ KOVIM-19). Antaŭ la kronvirusa pandemio de 2019, solida korpo de scio ekzistis pri la strukturo kaj funkcio de kronvirusoj kaŭzantaj malsanojn kiel severa akuta spira sindromo (SARS) kaj mezorienta spira sindromo (MERS). Ĉi tiu scio akcelis la kreadon de diversaj vakcinoj dum frua 2020.[59] La vakcinoj kontraŭ SARS-CoV-2 komence pricelis malhelpi simptomhavan, ofte severan malsanon.[60] Je la 10-a de januaro 2020, la datumo de la genetika kodo de SARS-CoV-2 estis disdonita per GISAID kaj je la 19-a de marto, la tutmonda farmacia industrio anoncis gravan sindevontigon trakti la malsanon.[61] La vakcinoj kontraŭ la malsano ricevis ĝeneraln plaŭdon pro la malpliigado de la severo kaj mortado kaŭzita de la kronvirusa malsano.[62]

Multaj landoj efektivigis fazan disdonan planon kiu donas prioritaton al plejriskigitoj, ekzemple maljunuloj kaj tiuj kun alta risko de kontakto kaj transdono, ekzemple kuraraj laboristoj.[63]

Je la 8-a de decembro 2021, 8,32 miliardo da vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano estis donita la homoj tutmonde laŭ oficialaj raportoj de naciaj agentejoj pri publika sano.[64] Je decembro 2020, landoj estis antaŭmendintaj pli ol 10 miliardoj da vakcinoj,[65] proksimume duono por altenspezaj landoj kun 14% de la monda loĝantaro.[66]

Vizaĝaj maskoj kaj spira higieno

Maskoj kun elspirada valvo. La valvo estas malforta punkto kiu povas elsendi la virusojn eksteren.

La Monda Organizaĵo pri Sano, kaj multaj landaj burooj pri malsano (ekzemple la usona CDC) rekomendas, ke homoj uzu vizaĝ-kovrilojn en publikaj lokoj, kie estas plia risko de transdono kaj kie estas malfacile teni sufiĉan distancon disde aliaj homoj.[67][68] Ĉi tiu rekomendo celas malpliigi la disvastiĝon de la malsano per sensimptomaj kaj antaŭsimptomaj homoj, kaj estas kuna kun establitaj preventaj metodoj kiel teni distancon de aliaj homoj.[68][69] Vizaĝ-kovriloj limigas la volumon kaj distancon de elspiraj gutetoj disvastigita dum parolado, spirado kaj tusado.[68][69] Vizaĝ-kovrilo sen aerumiloj aŭ truoj ankaŭ filtras erojn kiuj enhavas la viruson el enspirita kaj elspirita aero, malpliigante la probablon de infekto.[70] Sed, se la masko inkluzivas elspiran valvon, infektita uzanto (eble sensimptoma kaj ne scianta) elsendas la viruson eksteren tra ĝi. Do la maskoj kun elspira valvo ne estas por la infektitoj kaj ne estas fidindaj por halti la pandemion grandskale. Multaj landoj kaj lokaj jurisdikcioj instigas aŭ postulas la uzon de vizaĝaj maskoj aŭ tukaj vizaĝ-kovriloj por limigi la disvastiĝon de la viruso.[71]

Maskoj estas ankaŭ forte rekomenditaj por tiuj kiuj eble infektiĝis kaj tiuj kiuj prizorgas iun kiu povas havi la malsanon.[72] Kiam sen masko, la CDC rekomendas kovri la buŝon kaj nazon per viŝpapero dum tuso aŭ terno, kaj rekomendas uzi la enan flakton de la kubuto se neniu viŝpapero estas havebla. Mana higieno post tuso aŭ terno estas rekomendita. Oni rekomedas, ke kuracaj laborantoj, kiuj interrilatas rekte kun homoj kiuj havas la malsanon, uzu spirilojn almenaŭ tiel protektajn kiel NIOSH-atestitaj N95 aŭ ekvivalentajn, aldone al alia persona protekta ekipaĵo.[73]

Eviti homplenajn endomajn spacojn kaj ventolado

La CDC rekomendas ke oni evitu homplenajn endomajn spacojn.[74] Kiam endome, oni povas malpliigi transdonon per pliigi la rapidon de aerŝanĝo, malpliigi recirculado de aero, kaj pliigi la uzon de eksterdoma aero.[74][75] La Monda Organizaĵo pri Sano rekomendas ventoladon kaj aerfiltradon en publikaj spacoj por helpi forigi infektajn erojn.[76][77][78]

Elspiritaj spiraj erojn povas pliiĝi ene de ĉirkaŭfermitaj spacoj kun nesufiĉa ventolado. La risko de infekto pliiĝas precipe en spacoj kie homoj agas fizike aŭ levas la voĉon (ekz., ekzerci sin, kriegi, kanti) ĉar tio pliigas elspiradon de spiraj gutetoj. Longedaŭra ĉeesto en ĉi tiu situacioj, ĝenerale pli ol 15 minutoj, rezultas je pli alta risko de infekto.[74]

Purigi la manojn

Studentoj en Ruando lavas la manojn kaj uzas vizaĝajn maskojn dum la pandemio de la kronvirusa malsano de 2019

Plena mana pureco post iu ajn tuso aŭ terno estas necesa.[79] La Monda Organizaĵo pri Sano ankaŭ rekomendas, ke oni lavas la manojn ofte kun sapo kaj akvo dum almenaŭ dudek sekundoj, precipe post iri al la necesejo aŭ kiam manoj estas videble malpuraj, antaŭ manĝi, kaj post blovi la nazon.[80] Kiam sapo kaj akvo ne estas haveblaj, la CDC rekomendas uzi alkoholbazan mansanigilon kun almenaŭ 60% alkoholo.[81] Por lokoj kie komerca mansanigiloj ne estas haveblaj, la Monda Organizaĵo pri Sano provizas du metodojn por loka produktado. En ĉi tiuj metodoj, la kontraŭmikroba agado devenas de etanoloizopropanolo. Hidrogena peroksido estas uzita por helpi elimini bakteriajn sporojn en la alkoholo; ĝi "ne estas aktiva substanco por mana seninfektigo." Oni aldonas glicerolon kiel malsekigilon.[82]

Teni distancon disde aliaj homoj

Teni distancon de aliaj homoj celas malrapidigi la disvastiĝon de la malsano per minimumigi proksiman kontakton inter homoj. Metodoj inkluzivas kvarantenojn; restriktojn de vojaĝado; kaj la fermadon de lernejoj, laborejoj, stadionoj, teatroj, aŭ butikejoj. Homoj povas efektivigi ĉi tiajn metodojn per resti hejme, limigi vojaĝadon, eviti homplenajn lokojn, uzi senkontaktajn salutojn, kaj fizike malproksimiĝi disde aliaj homoj. Multaj registaroj nun postulas aŭ rekomendas ĉi tiujn metodojn en regionoj efikataj de la malsano.[83]

Purigi surfacojn

Post eliro de la korpo, kronvirusoj povas vivi sur surfacoj dum horoj ĝis tagoj. Se iu tuŝas la malpuran surfacon, tiu povas meti la viruson ĉe la okulojn, nazon, aŭ buŝon, kie ĝi povas eniri la korpon kaj kaŭzi infekton.[84] Indiko montras, ke kontakto kun infektitaj surfacoj ne estas la ĉefa transdonmaniero de la kronvirusa malsano de 2019.[85][86][86]

La daŭro de vivado de la viruso dependas grave je la tipo de surfaco, la temperaturo, kaj la humideco.[87] Kronvirusoj mortas tre rapide sub ultraviola radiado en sunlumo.[87] Kiel aliaj envolvitaj virusoj, SARS-CoV-2 vivas plej longtempe kiam la temperaturo estas je ĉambra temperaturo aŭ pli malalta, kaj kiam la relativa humideco estas malalta (<50%).[87]

Sur multaj surfacoj, inkluzive vitro, iuj tipoj de plasto, neoksidebla ŝtalo, kaj haŭto, la viruso povas resti infektema dum pluraj tagoj endome ĉe ĉambra temperaturo aŭ eĉ prsokimume semajno je idealaj kondiĉoj.[87] Sur multaj surfacoj, inkluzive vitro, iuj tipoj de plasto, neoksidebla ŝtalo, kaj haŭto, la viruso povas resti infektema dum pluraj tagoj endome ĉe ĉambra temperaturo aŭ eĉ prsokimume semajno je idealaj kondiĉoj.[87][88] Sur kelkaj surfacoj, inkluzive katunan ŝtofon kaj kupron, la viruso kutime mortas post kelkaj horoj.[87] La viruso mortas pli rapide sur poraj surfacoj ol sur neporaj surfacoj pro kapilara ago ene de poroj kaj pli rapida forvaporiĝo de gutetoj.[86][87][89] Tamen, el la multaj elprovitaj surfacoj, du kun la plej longaj vivdaŭroj estas maskoj N95 kaj kirurgiaj maskoj, ambaŭ konsiderataj kiel poraj surfacoj.vojaĝis al lando aŭ regiono kun vasta dissendo, ke ili kvaranteni sin dum 14 tagoj de la tempo de lasta ebla infektiĝo.[90]

Laŭ la CDC, purigi surfacojn per sapo, ne seninfektigi, sufiĉas por malpliigi transdonon.[91][92] La CDC rekomendas, ke se oni suspektas aŭ konfirmas kazon de la malsano en loko kiel oficejo aŭ lernejo, ĉiuj partoj kiel oficĉambroj, banĉambroj, komunaj areoj, kune uzataj elektronikaj ekipaĵoj kiel tuŝekranoj, klavaroj, kaj monmaŝinoj uzitaj de la malsanuloj devus esti seninfektigitaj.[93] Surfacoj povas esti elpurigitaj per 62–71% etanolo, 50–100% izopropanolo, 0,1% natria hipoklorito, 0,5% hidrogena peroksido, kaj 0,2–7,5% povidono-jodo. Aliaj seninfektigiloj, kiel benzalkoniuma klorido kaj klorheksidina glukonato, estas malpli efikaj. Oni ankaŭ povas uzi ultraviolan mikrobmortigan radiadon.[76]

Sana dieto

La Lernejo de Publika Sano T.H. Chan de Universitato Harvard (Harvard T.H. Chan School of Public Health) rekomendas sanan dieton, ekzercadon, direktadon de psikologia streĉo, kaj sufiĉan dormon.[94]

Konstante fari la sciencajn gvidliniojn de po 150+ minutoj semajne da ekzercado aŭ simila fizika agado havas rilaton kun pli malgranda risko de enmalsanulejiĝo kaj morto pro la malsano, eĉ kiam probablajn riskajn ecojn kiel granda korpomasa indico estas konsiderita.[95][96]

Efiko

La viruso SARS-CoV-2 povas infekti gamon de ĉeloj kaj sistemoj de la korpo.

Spira sistemo

La kronvirusa malsano de 2019 efikas la supran spiran sistemon (sinusoj, nazo, kaj gorĝo) kaj la malsupran spiran sistemon (trakeo kaj pulmoj).[97] La pulmoj estas la organoj plej efikitaj de la malsano ĉar la viruso aliras gastigajn ĉelojn per la ricevanto por la enzimo angiotensin-transformanta enzimo 2 (ACE2), kiu plej abundas sur la surfaco de alveolaj ĉeloj tipo II de la pulmoj.[98] La viruso uzas specialan pintan surfacan glikoproteinon por konekti kun la ricevanto ACE2 kaj eniri la gastigan ĉelon.[99]

Digesta sistemo

La viruso ankaŭ efikas la organojn de la digesta sistemo ĉar ACE2 abundas en la glandaj ĉeloj de stomaka, duodena, kaj rektuma epitelio[100], kaj ankaŭ la endoteliaj ĉeloj kaj enterocitoj de la maldika intesto.[101]

Korvaskula sistemo

La viruso povas kaŭzi akutan korinfarkan damaĝon kaj kronikan difekton al la korvaskula sistemo.[102] Akuta kora damaĝo troviĝis en 12% de infektitoj en la malsanulejo en Vuhano, Ĉinio,[103] kaj estas pli ofta en severa malsano.[104] Indicoj de korvaskulaj simptomoj estas altaj, pro la sistema inflama respondo kaj imunaj sistemaj malordoj dum la antaŭeniro de la malsano, sed akuta korinfarka damaĝo ankaŭ povas rilati al ricevantoj ACE2 en la koro.[102] Ricevantoj ACE2 estas multaj en la koro kaj estas parto de kora funkcio.[102][105] Multa ofteco de trombozo kaj vejna tromboembolo estis trovita en homoj senditaj al departementoj de kriza prizorgo kun infektoj de la kronvirusa malsano de 2019, kaj eble rilatas al malbona prognozo.[106] Oni kredas, ke angia misfunkcio kaj kreiĝo de emboloj (kiel indikas alta nivelo de D-dimer kaŭzita de emboloj) havas gravan rolon en mortado. Oni estas rimarkinta okazojn de emboloj rezultantaj al pulmaj embolioj kaj apopleksio en la cerbo kiel komplikaĵojn rezultantajn je morto en infektitoj de SARS-CoV-2. Infekto ŝajne instigas ĉenon de vaskulmalgrandigaj respondoj en la korpo, kaj malgrandiĝo de angioj en pulma cirkulado estas ebla maniero por oksigena malpliiĝo dum virusa pulminflamo.[107] Cetere, damaĝo al angietoj (arterietoj kaj kapilaroj) estis raportita en malmultaj ekzemploj de histo de la cerboj – sen eltrovita SARS-CoV-2 – kaj la flaraj ampoloj de mortintoj pro la kronvirusa mansano.[108][109][109] La malsano ankaŭ kaŭzis sufiĉajn – inkluzive formajn kaj mekanikajn – ŝanĝojn al sangoĉeloj – kiel pligrandiĝon – foje daŭrantajn dum monatoj post elmalsanulejiĝo.[110][111]

Nerva sistemo

Oni ankoraŭ ne scias ĉu SARS-CoV-2 kapablas invadi la nervan sistemon. Tamen, estas klare, ke multaj homoj kun la kronvirusa malsano spertas nervajn kaj mensajn problemojn. Oni ne trovas la viruson en la centra nerva sistemo de la plimulto da malsanuloj kun nervajn problemojn.[112] Perdo de flaripovo rezultas pro infekto de la subtenaj ĉeloj de la flara epiteliumo, kun posta damaĝo al la flaraj neŭroj.[113] SARS-CoV-2 povas kaŭzi spiran nefunkcion per efiki la cerban radikon kiel alia kronvirusoj foje faras.

Aliaj organoj

Alia ofta kaŭzo de morto estas komplikaĵoj rilataj al la renoj.[107] Fruaj raportoj indikas, ke ĝis 30% de homoj en malsanulejoj kaj en Ĉinio kaj en Nov-Jorko spertis iom damaĝon al la renoj, inkluzive iuj sen antaŭaj renaj problemoj.[114]

Nekropsioj de homoj kiuj mortis pro la malsano trovis alveolan damaĝon kaj limfocit-havajn inflamajn envenaĵojn en la pulmoj.

Gravedeca respondo

Multaj nesciataĵoj ekzistas pri gravedaj virinoj dum la pandemio. Pro tio, ke ili emas sperti malfacilaĵojn kaj severan infekton de aliaj tipoj de kronvirusoj, ili estis minacata grupo kaj estas konsilataj fari suplementajn preventajn rimedojn.[115]

Korpaj respondoj al gravedeco povas inkluzivi:

  • Imune: La imuna respondo al la kronvirusa malsano de 2019, kiel aliaj virusoj, dependas je funkcianta imuna sistemo. Ĝi adaptas dum gravedeco por permesi la evoluadon de la feto, kies genetika ŝarĝo estas nur parte kunhavata kun la patrino, tial la imuna reago al infektoj estas malsama dum la daŭro de gravedeco.[115]
  • Spire: Multaj faktoroj povas igi gravedajn virinojn esti pli minacata de malfacilaj spiraj infektoj. Unu el tiuj estas la malpliiĝo de la kapacito de la pulmoj kaj malkapablo forigi sekreciojn.[115]
  • Koagule: Dum gravedeco, niveloj de cirkulantaj koagulaĵoj estas pli altaj, kaj tio povas efiki la malsanigecon de SARS-CoV-2. La tromboembolaj okazaĵoj kun rilata mortado estas risko por gravedaj virinoj.[115]

Tamen, laŭ pruvaĵoj, estas malfacile konkludi, ĉu gravedaj virinoj havas plian riskon de gravaj efikoj pro ĉi tiu viruso.[115]

Diagnozo

Oni povas provizore diagnozi la kronvirusan malsanon per simptomoj kaj konfirmi ĝin per inverstransskriba polimeraza ĉena reago aŭ alia testo de nukleaj acidoj de infektita sekrecioj.[116][117] Kune kun laboratoria testado, komputila tomografio de la brusto povas helpi diagnozi la kronvirusan malsanon en tiuj kiuj havas altan klinikan suspekton de infekto.[118] Malkaŝo de pasinta infekto eblas per serologiaj testoj, kiuj trovas antikorpojn produktitajn de la korpo responde al la infekto.[116]

Testado pri la viruso

La norma testa metodo pri la ĉeesto de SARS-CoV-2 estas nukleacida testo,[119][120] kiuj eltrovas la ĉeeston de virusaj RNA-eroj.[121] Ĉi tiuj testoj ne eltrovas la infektan viruson mem, do ĝi ne kapablas sciigi pri la daŭro de infekto.[122] Oni ĝenerale faras la teston je ekzemplero prenita de la malantaŭo de la nazo/gorĝo; tamen, oni ankaŭ povas uzi ekzempleron de la nazo aŭ kraĉaĵo.[123][124] Rezultoj ĝenerale haveblas post iuj horoj.[119]

Kelkaj laboratorioj kaj firmaoj estas kreintaj serajn testoj, kiuj eltrovas antikorpojn produktitajn de la korpo responde al infekto.[125]

Kuraco kaj traktado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuracado kaj traktado de la kronvirusa malsano de 2019.

Ne ekzistas specifa, efika kuraco por la kronvirusa malsano de 2019, la malsano kaŭzita de la viruso SARS-CoV-2.[126][127] Unu jaron post la komenco de la pandemio, tre efikaj vakcinoj estas komencintaj malrapidigi la disvastiĝon de SARS-CoV-2; tamen, por tiuj kiuj atendas vakcinon, kaj por la taksataj milionoj da imune kompormititaj homoj kiuj verŝajne ne respondos bone al vakcino, kuracado restas grava.[128] Tial, la manko de progreso pri la kreado de efikaj kuracoj signifas, ke la fundamento de la traktado de la kronvirusa malsano de 2019 estas helpema prizorgo, kiu inkluzivas traktadon por malpliigi simptomojn, likvaĵan terapion, oksigenan subtenon kaj surstomakan kuŝigon laŭbezone, kaj medikamentojn aŭ aparatojn por subteni influitajn gravajn organojn.[129][129][130]

La plimulto da kazoj de la kronvirusa malsano estas mildaj. En ĉi tiuj kazoj, helpema prizorgo inkluzivas medikamenton kiel paracetamolon aŭ nesteroidajn kontraŭinflamajn drogojn por malpliigi simptomojn (febron, korpdoloron, tuson), konvenan konsumadon de likvaĵoj, ripozo, kaj naza spirado.[127][131][132][133] Bona persona higieno kaj sana dieto estas ankaŭ rekomendataj.[134] La usonaj Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj rekomendas, ke tiu kiu suspektas, ke li havas la viruson, izolu sin hejme kaj uzu vizaĝan maskon.[57]

Homoj kun pli severaj kazoj povas necesi traktadon en hospitalo. Por tiuj kun malalta nivelo de oksigeno, oni forte rekomendas la uzon de glukokortikoida deksametazono, ĉar ĝi povas malpliigi la riskon de morto.[135][135][136] Eksterkorpa ventolado kaj, fine, iro al ejo por kriza prizorgo por mekanika ventolado eble estos bezonata por subteni spiradon.[137] Eksterkorpa membrana oksigenigado estis uzita por trakti spiradan ĉeson, sed ĝia utileco estas ankoraŭ konsiderataj.[137][138] Iuj kazoj de severa malsano estas kaŭzitaj de sistema inflamego, la tiel konata citokina ŝtormo.[139]

Pluraj eksperimentaj kuracoj estas studataj en klinikaj elprovoj.[126] Ĉi tiuj inkluzivas fluvoksaminon, malmultekostan kaj ĝenerale haveblan kontraŭdeprimilon;[140] kaj la kontraŭvirusaĵojn molnupiravir (kreita de Merck)[141] kaj PF-07321332 (kreita de Pfizer).[142] Aliaj, kiujn oni taksis eble bonaj frue dum la pandemio, kiel hidroksiklorokino kaj lopinavir/ritonavir, posta esplorado malkovris, ke ili estas senefikaj aŭ malhelpaj.[126][143][144] Malgraŭ daŭranta esplorado, ankoraŭ ne ekzistas sufiĉa altkvalita indiko por rekomendi laŭdirajn fruajn kuracojn.[143][144] Tamen, en Usono, du terapioj bazitaj je monoklonaj antikorpoj estas haveblaj por frua uzo en kazoj taksataj altriskaj pri daŭro al severa malsano.[144] La kontraŭvirusa remdesivir estas havebla en Usono, Kanado, Aŭstralio, kaj pluraj aliaj landoj, kun nekonstantaj restriktoj; tamen, ĝi ne estas rekomendata por homoj devantaj mekanikan ventoladon kaj estas malkuraĝigata entute de la Monda Organizâjo pri Sano,[145] pro malmulta indiko de efikeco.[126] En novembro 2021, Britio aprobis la uzon de Molnupiravir por kuraci la kronvirusan malsanon por minacataj pacientoj ĵus diagnozitaj kun la malsano.[146]

Iuj povas sperti daŭrantajn simptomojn aŭ malkapablojn post resaniĝo de la infekto; oni nomas tion ĉi longa kronvirusa malsano. Ankoraŭ akzistas nur malmulta informo pri la plej bona traktado kaj resaniĝo por ĉi tiu situacio.[137]

La Monda Organizaĵo pri Sano, la Ĉina Nacia Sana Komisiono, la Britia Nacia Instituto por Sano kaj Prizorga Plejboneco, kaj Nacia Instituto pri Sano de Usono, inter aliaj organizaĵoj kaj agentejoj tutmonde, ĉiuj estas eldonintaj rekomendojn kaj gvidliniojn pri prizorgi homojn kun la kronvirusa malsano.[137][147][148][149] Krizaj kuracistoj kaj pneŭmonologoj en Usono kunmetis rekomendojn pri kuracado el diversaj agentejoj en senkostan rimedon, la IBCC.[150][151]

Prognozo

La severeco de la kronvirusa malsano varias. La malsano povas esti milda kun malmultaj aŭ neniuj simptomoj, simile al aliaj kutimaj supraj spiraj malsanoj kiel m alvarmumo. En 3–4% de kazoj (7.4% de tiuj pli ol 65-jarhavaj) simptomoj estas sufiĉe severaj por necesigi enmalsanulejigon.[152] Mildaj kazoj plej ofte resaniĝas antaŭ du semajnoj, kaj severaj aŭ krizaj malsanoj povas daŭri tri al ses semajnojn. Inter tiuj kiuj mortis, la tempo de la komenco de simptomoj ĝis morto variis de du al ok semajnoj.[153] La itala Istituto Superiore di Sanità (Supera Instituto de Sano) raportis, ke la mediana tempo inter la komenco de simptomoj kaj morto estis dek du tagoj, kun sep en malsanuleja prizorgo. Tamen, homoj translokigitaj al departemento de intensa prizorgo havis medianan tempon de dek tagoj inter enmalsanulejigo kaj morto.[154] Longedaŭra tempo de protrombino kaj altaj niveloj de C-reagaj proteinoj je enmalsanulejigo rilatas al severa progreso de la malsano kaj translokigo al departemento de intensa prizorgo.[155][156]

Iuj fruaj studoj indikas, ke 10% ĝis 20% de homoj kun la kronvirusa malsano spertos simptomojn daŭrantajn pli ol monato.[157][158] La plimulto de enmalsanulejigitoj kun severa malsano raportas longdaŭrajn problemojn inkluzive lacecon kaj malfacilan spiradon.[159] Je la 30-a de oktobro 2020, estro de la Monda Organizaĵo pri Sano Tedros Adhanom avertis, ke "al grava nombro de homoj, la kronviruso donas gamon de gravaj longadaŭraj efikoj." Li priskribis la vastan spektron de simptomoj de la malsano, kiuj varias laŭ tempo, "vere zorgiga". Ili varias de laceco, tuso, kaj malfacila spirado, al inflamo kaj vundo de gravaj organoj, inkluzive la pulmoj kaj koro, kaj ankaŭ nervaj kaj mensaj efikoj. Simptomoj povas influi iun ajn sistemon en la korpo. Infektitoj estas raportintaj ciklajn vicojn de laceco, kapdoloron, monatojn de plena laceco, emociajn ŝanĝiĝegojn, kaj aliajn simptomojn. Tedros sekve konkludis, ke strategio atingi grupan imunecon per infektado, anstataŭ vakcinado, estas "morale senkonscia kaj nefarebla".[160]

Pri reveno al malsanulejoj proksimume 9% el 106000 homoj devis reveni por kuraceja traktado antaŭ du monatoj post eliro. Meznombre reveno al malsanulejo estis ok tagoj post la unua vizito. Oni estas identiginta kelkajn riskajn faktorojn kiel kaŭzon de multobla reveno al malsanulejo. Inter ĉi tiuj estas maljuneco (pli ol 65 jaroj) kaj ĉeesto de kronika malsano kiel diabeto, kora malsukceso, aŭ kronika rena malsano.[161][162]

Laŭ sciencaj studoj fumantoj havas pli altan probablon bezoni krizan prizorgon aŭ morti kompare kun ne-fumantoj.[163][164] Efikante la samaj pulmajn receptorojn ACE2 kiujn fumado efikas, aera polucio havas kunrilaton kun la malsano.[164] Mallongatempa kaj kronika spirado de aera polucio ŝajne pliigas malsanecon kaj mortadon pro la kronvirusa malsano.[165][166][166] Jam ekzistantaj koraj kaj pulmaj malsanoj,[167] kaj trodikeco, precipe kune kun grasa hepata malsano, kontribuas al pliigita risko de la kronvirusa malsano.[164][166][168][168]

Oni ankaŭ supozas, ke imune kompromitaj homoj havas pli altan riskon de severa malsano pro SARS-CoV-2.[169] Unu esploro, kiu prienketis la infektojn de la kronvirusa malsano en ricevintoj de renoj, trovis mortindicon de 11%.[170]

Genetiko ankaŭ multe efikas la kapablon batali la malsanon.[171] Ekzemple, tiuj kiuj ne produktas rimarkeblajn interferonojn tipo I aŭ produktas memantikorpojn kontraŭ ĉi tiuj povas multe pli malsaniĝi pro la kronvirusa malsano.[172][173] Genetika filtrado kapablas eltrovi genojn, kiuj efikas interferonon.[174]

Gravedaj virinoj povas havi pli altan riskon de severa infekto laŭ datumo de aliaj similaj virusoj, kiel SARS kaj MERS, sed datumo por la kronvirusa malsano de 2019 mankas.

Infanoj

Kvankam tre junaj infanoj spertas malaltajn indicojn de infekto, pli maljunaj infanoj havas indicon de infekto kiu similas al la loĝantaro ĝenerale.[175][176] Infanoj probable havos pli mildajn simptomojn kaj pli malaltan riskon de severa malsano ol plenkreskuloj.[177] La usona Centro de Kontrolo de Malsano raportas, ke en Usono proksimume triono de enmalsanulejigitaj infanoj devis iri al departemento de kriza prizorgo,[178] dum eŭropa multlanda studo de enmalsanulejigitaj infanoj de junio 2020 malkaŝis, ke proksimume 8% de infanoj, kiuj venis al malsanulejo, bezonis krizan prizorgon.[179] Kvar el la 582 infanoj (0,7%) en la eŭropa studo mortis, sed la vera mortindico povas esti "multe pli malalta" pro tio, ke pli mildaj kazoj kiuj ne serĉis kuracan helpon ne estis inkluzivitaj en la esploro.[180][181]

Komplikaĵoj

Komplikaĵoj povas inkluzivi pulminflamon, akutan spirafliktan sindroman (ARDS), multorganan nefunkcion, sepsan ŝokon, kaj morton.[182][183][183][184] Korangiaj komplikaĵoj povas inkluzivi koran nefunkcion, koran misritmon (inkluzive atria fibrilacio), kora inflamo, kaj trombozo, precipe vejna trombembolio.[185][186][187][188][189][190] Proksimume 20–30% de infektitoj havas altiĝintan nivelon de hepataj enzimoj, signifante hepatan difekton.[190][191]

Nervaj efikoj inkluzivas paroksismon, apopleksion, encefaliton, kaj sindromon Guillain–Barré (kiu inkluzivas perdon de movipovoj).[192][192] Post la infekto, infanoj povas sperti infanan multisisteman inflaman sindromon, kiu havas simptomojn similajn al malsano Kawasaki, kiu povas esti mortiga.[193][194] En tre maloftaj kazoj, akuta encefalopatio povas okazi, kaj oni povas konsider ĝin en infektitoj kiuj havas ŝanĝitan mensan statuson.[195]

En la kazo de gravedaj virinoj, gravas rimarki, ke laŭ la Usona CDC, gravedaj virinoj havas plian riskon fariĝi grave malsanaj pro la kronvirusa malsano de 2019,[196] ĉar ili ŝajne pli ofte spertas spirajn kaj gravedecajn komplikaĵoj kiuj povas rezulti je aborto, trofrua akuŝo kaj enutera kresklimigo.[196]

Oni estas vidinta fungajn infektojn kiel aspergilozon, kandidozon, kriptokokozon kaj mukormikozon en paciencoj resaniĝantaj de la kronvirusa malsano.[197][198]

Longedaŭraj efikoj

Iuj fruaj studoj indikis, ke 10-20% de infektitoj spertos simptomojn daŭrantajn pli ol monato.[158][199] Plimulto de enmalsanulejigitoj kun severa malsano raportas longedaŭrajn problemojn, inkluzive lacecon kaj spiran malfacilecon.[200] Proksimume 5–10% de enmalsanulejigitoj progresas al severa aŭ kritika malsano, inkluzive pulminflamo kaj akuta spira nefunkcio.[201]

Per variaj mekanismoj, la pulmoj estas la organoj plej influitaj de la malsano.[202] En homoj kiuj bezonas malsanulejon, ĝis 98% de komputilaj tomografiaj bildoj montras pulmajn nenormalaĵojn post 28 tagoj de malsano eĉ se ili malsane pliboniĝis.[203]

Homoj maljunulaj, kun severa malsano, kun longedaŭraj restadoj en departemento de kriza prizorgo, kaj kiuj fumas pli probable havos longedaŭrantajn efikojn, inkluzive pulman fibrozon.[204] Entute, proksimume triono de prienketitoj post kvar semajnoj havos pulman fibrozon aŭ malpliiĝintan pulman funkcion mezuritan de disvastiĝa kapablo de karbona monoksido, eĉ en sensimptomuloj, sed kun indiko de daŭranta pliboniĝo post pli da tempo.[202]

En diversaj landoj

Mortintoj

Esperantistoj:

Aliaj homoj:

Elektitaj sciencistoj esplorantaj pri la pandemio

[alfabete ordigitaj]

Vakcinoj

Referencoj

Beletro

  • (en, eo) Baxter parolas! / Baxter Speaks! Sandra Haber, eld. Mondial, 2023. Novelo verkita dum la pinto de la kronvirusa epidemio, kiu temas pri parolanta hundo kiu estas gvidanto de monda paco kiun ĝi volas akceli per Esperanto[1][2].

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Poskasta.net Kronvirusaj intervjuoj, fare de Katalin Kovats. Dum la unuaj tagoj de la kronvirusa pandemio en Marto 2020 Katalin Kovats el Edukado.net faris serion de intervjuoj per la nova videokomunikilo Zoom. La influo de la pandemio ankoraŭ ne estis klara, kaj en la tuta mondo homoj restis devige hejme en kvaranteno. Tiuj intervjuoj kunligis kaj kuraĝigis la esperantan komunumon ĉie. Jen sonversio de tiuj intervjuoj. La originalaj filmetoj aperis en Edukado.net