Kreismo

Kreismo estas la opinio, ke la universo kaj la planedo Tero, sed ankaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj inkluzive de la homo dankas sian ekziston al speciala ago de kreado. Ĉi tiu kreado povas esti rigardata kiel sufiĉe subita okazaĵo aŭ kiel iompostioma kaj daŭra procezo.

La Kreo de Adamo, fresko de 1511 de Mikelanĝelo en la Siksta Kapelo.

Oni povas distingi inter 'speciala kreado' kaj ĝenerala kreado. Pri kreistoj oni povas diri, ke ili estas adeptoj de 'speciala kreado'. Aliaj kredantoj sin apogas sur kreanta Dio, sed tamen kredas, ke tiu ne aktive rompis la naturleĝojn de sia propra kreado, por interveni en ĝi.

Sub la influo de la kristana kreismo ankaŭ en la islamo ekestis kreisma movado, de kiu multaj argumentoj estas inspiritaj de la kristana, kvankam ili pli estas adeptoj de la maljuntera kreismo [esperante/angle: juntera kreismo = young-earth creationism; maljuntera kreismo = old-earth creationism]. Tamen estas pli da religioj, kiuj havas kreisman doktrinon konforman al iliaj sanktaj skribaĵoj. Tiel kelkaj tendencoj de la hinduismo, surbaze de certaj tekstoj en la Vedoj, supozas, ke la tero havas aĝon de 15 miliardoj da jaroj kaj ke la homo ekzistis dum ĉiuj tiuj jaroj.

Post komencaj hezitoj, jam la Katolika Eklezio, plej bone katolikaj fakuloj pri la koncernaj sciencoj, ne havas dubojn pri la okazinta kaj okazanta evoluismo, precipe pro la fakto ke la Kreinto kreis ankaŭ la evoluciajn potencojn en la kreaĵaro.

Kristanoj konfesas, certe, kreismon, eĉ filozofoj inter ili celas racie montri ke la mondo estas kreita kune kun la tempo en kiu disvolviĝas la evolucio. Sed ĝuste rilate la evoluismajn teorion, iuj kristanaj fakuloj, precipe usonaj protestantoj, inklinas akcepti historie veraj la mitajn vestaĵon de la biblia rakonto(Gn 1), aŭ ili opinias troveblaj, en la evoluciaj spuroj, signoj de la sinsekvaj pluaj kreigaj intervenoj de Dio: en la gangliaj malfacilaĵoj de la evoluicio, Dio denove helpas... Tiuj teorimuloj protektiĝas sub la ombrelo de "inteligenta dezajno". Do, rilate sciencon kaj evoluismajn teoriojn, la kreistoj, kaj do kreismoj, estas almenaŭ du kvankam ambaŭ referencas al la sama Kreinto. Foje sciencvulgarigantoj, kaj eĉ sciencistoj, konfuzas la du teoriojn, aŭ kredojn, atribuante al la unua la kontraŭsciencaĵojn, aŭ infanaĵojn, de la dua. Ekzemplon de tiu konfuzo oni vidu en la ĉi-suba citaĵo:

"Profesoro Odifreddi, In principio era Darwin. La vita, il pensiero, il dibattito sull'evoluzionismo, Longanesi. (En la komenco estis Darwin. La vivo, penso, debato pri evoluismo).

Ekzemplo de bona distingo: "Profesoro Morandini, Darwin e Dio. Fede, evoluzione, etica, Morcelliana. (Darwin kaj Dio. Kredo, evolucio, etiko)

Fakuloj pri bibliaj sciencoj hipotezas ke la "polvo", uzita de Dio por krei la homon (Gn 2,7),povu indiki primatojn al kiuj Dio aldonis tion kio necesas por la ekhomigo. "Tiel konserviĝus la kontinueco inter la grandaj primatoj kaj la homo, kaj respektiĝus la hipotezaj teorioj de la totala ligo inter la specioj. Estus la dia blovo kiu determinis la netransireblan sulkon inter ni kaj la ceteraj vivantoj, kiujn tamen ĝuste pro morfologiaj ksj biokemiaj similecoj ni devas respekte trakti en kadro de kristana ekologio kiel kutime estas instruate de la kristanaj eklezioj" (Alessandro Finazzi Agrò, intertempa rektoro de la Roma Universitato de Tor Vergata).

Vidu ankaŭ