Listen to Wikipedia
Listen to Wikipedia (esperante Aŭskultu Vikipedion), ankaŭ konata kiel L2W aŭ Hatnote: Listen To Wikipedia, estas plurmedia vidilo disvolvita de Mahmoud Hashemi kaj Stephen LaPorte, kiu tradukas lastatempajn Vikipediajn redaktojn en montron de bildoj kaj sonoj. La malfermitkoda programaro kreas realtempan statistikan grafikon kun sono de kontribuoj al Vikipedio el la tuta mondo. Por plenumi tion, L2W uzas grafikan bibliotekon "D3.js".[1]
Listen to Wikipedia | |
---|---|
Permesilo | Permesiloj de BSD |
Retejo | listen |
La koncepto de "Listen to Wikipedia" baziĝas sur "BitListen", originale konata kiel "Listen to Bitcoin", aplikaĵo de Maximillian Laumeister.[2][3]
Prezento
Sonoj
Ĉiu redakto produktas orkestran sonon en la kvintona gamo.[4] La sonorilaj sonoj de celesto respondas al aldonoj de enhavo al Vikipedio, kaj la kordoj de klavikordo montras malfarojn. La tonalto estas inverse proporcia al la grandeco de la redakto (ju pli malgrandaj la redaktoj des pli altaj la tonaltoj).[5] Nove registritaj vikipediistoj estas bonvenigataj de violona akordo.[6]
Bildoj
Ĉiu redakto kreas cirklon de unu el la tri koloroj: blanka por registritaj uzantoj, verda por neregistritaj uzantoj, kaj viola por robotoj. La grandeco de cirklo estas proporcia al la grandeco de redakto (ju pli grandaj la redaktoj des pli grandaj la cirkloj).[3] Alklaki la montritan tekston malfermos novan paĝon en la retumilo de la uzanto, kiu montros la revizion.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (defaŭlte: angla vikipedio)
- Oficiala retejo (esperanta vikipedio)
- Oficiala retejo (vikidatumoj)
- Stephen LaPorte, Mahmoud Hashemi, Listen to Wikipedia, Fondaĵo Vikimedio blogo, 30 Julio 2013
- Deponejo de fontokodo: GitHub
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Listen to Wikipedia en la angla Vikipedio.