Manuel de Pedrolo

Kataluna verkisto

Manuel de Pedrolo (n. en 1918, la 1an de aprilo - m. en 1990, la 26an de junio). Li estis verkisto nur katalunlingva.

Manuel de Pedrolo
Persona informo
Manuel de Pedrolo i Molina
NaskonomoManuel de Pedrolo Sanchez i Molina
Naskiĝo1-an de aprilo 1918 (1918-04-01)
en L'Aranyó
Morto26-an de junio 1990 (1990-06-26) (72-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perpulma kancero vd
TomboMontjuïc Cemetery vd
Lingvojkatalunahispana vd
ŜtatanecoHispanio vd
Memorigilo Manuel de Pedrolo
Familio
InfanojAdelais de Pedrolo i Fabregat vd
Profesio
Okupoĵurnalisto • poeto • verkistotradukistodramaturgo • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampobeletro vd
Verkado
VerkojSecond origin typescript vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Domo de Manuel de Pedrolo

Biografio

En 1918 li naskiĝis en Aranyó, kie lia familio loĝis de antikve. La infanĝon li pasigis en la urbeto Tàrrega kie li studis ĉe la Eskulapanoj kaj poste ĉe la Moderna Liceo. Li sin klinis por la studado de medicino, sed komencinte la Interna Milito de Hispanio en 1936, li batalis ĉe la respublika flanko, en artilerio. Pro la elnodiĝo de la milito, liaj projektoj malsukcesis.

Jam edziĝinte kaj kun filino , li instalis sin en Barcelono en 1950. Li sin okupis per diversaj metioj por pergajni la vivon en la malfacilaj kondiĉoj postmilitaj : en frukto-vendejo, en agentejoj pri asekuroj, pri informado. Sed la ĉefa pasio de lia vivo ĉiam estis la literatura kreado. Kaj ĉiam en la kataluna lingvo, spite al la malfacilaĵoj kiujn ĉi tio kaŭzis en la komencaj jaroj de la diktaturo de Francisco Franco. Dum kelke da tempo li okupiĝis pri informado kaj devis interparoli kun multaj homoj, kio provizis al li abundan materialon por liaj romanoj. El ideologia vidpunkto li estis maldekstrema kaj en pluraj okazoj li montris sian sintenon por la sendependiĝo de Katalunio. Ekde 1974 li povis dediĉi sin pli intense al verkado, laboro kiun li miksis kun aliaj okupoj kiaj tradukado (John Dos Passos, Jean Paul Sartre, aŭ William Faulkner) kaj eldonejaj responsoj: allogite de la krimromano, li direktoris la fakon pri tiu romana ĝenro de la eldonejo Edicions 62. Li mem donis bonan ekzemplon de krimromano per Mossegar-se la cua en 1968. Li ne emis partopreni la socian vivon, sed li ricevis kelkajn premiojn beletrajn (Víctor Català, Sant Jordi, Prudenci Bertrana), kaj ankaŭ estis distingita per la Premi d’Honor de les Lletres Catalanes en 1979. Li transpasis en junio de 1990 pro longa malsano.

Verkaro

La literatura produktado estas tre abunda, kun pli ol cent titoloj ampleksantaj ĉiujn grandajn ĝenrojn: poezion, eseon, teatron… sed elstaras pro kvanto kaj kvalito la romano. Li menciis pli ol unufoje sian intencon fari vastan verkaron por tuŝi multajn temojn, por elprovi ĉiujn teknikojn kaj ankaŭ por provizi dokumenton pri la realo.

Inter 1949 kaj 1985 li publikigis 72 romanojn. La precipa temo estas la manko de libereco en la tiama socio. La aŭtoro prezentas la realon miksante detalajn priskribojn kun situacioj malverŝajnaj, fojfoje absurdaj. Lia rigardo sur la mondo estas pesimisma kun iom da optimismo kiam la homoj estas solidaraj kaj kuniĝas laborante por idealo.

Lia verkista alvokiĝo lin kondukis al eksperimentado per teknikaj rimedoj tre malsimilaj por montri la realon per ĉiuj manieroj kiujn la beletro permesas. Ĉi tiel li ludas per la koordinatoj de tempo kaj spaco, modifante ilin. Ekzemplo de tio troveblas en la sciencfikcia novelaro Trajecte final (1975). En aliaj okazoj la ludon faras la kontrasto inter rolpersonoj, la absurda situacio en kiu ili sin trovas.

Etapoj de lia romana produktado

Komencoj

La unuajn jarojn de lia romana produktado karakterizas lia konvikiteco ke la verkisto devas esti engaĝiĝinta kun la socio en kiu li vivas kaj devas transformigi ĝin pere de sia verkaro. Pro tio kelkaj verkoj estis malpermesitaj de la cenzuro kaj ne publikiĝis ĝis kelkajn jarojn poste. Cendra per Martina (1952) kaj Domicili provisional (1953) estus karakterizaj verkoj de tiu periodo.

1960a jardeko

Ekde 1963 li komencis la serion Temps obert, kolekton da 11 romanoj kies protagonisto estas Daniel Bastida, knabo kiu loĝas en la barcelona kvartalo de Gràcia kun siaj gepatroj kaj gefratoj. Ĉiu el la romanoj de la serio reprezentas malsaman potencialon de la persona realiĝo kiun povas veki hazarda fakto: ĉiu romano esploras malsaman eblon de vivo. Ĉe tiu periodo la verkoj de la aŭtoro multe proksimiĝas al la ĉirkaŭa realo kaj kreskigas la denoncon pri maljustaj situacioj kiuj subpremas la socion. Krom la menciita serio, dum tiu jardeko ankaŭ elstaras la romanoj M’enterro en els fonaments (1962), Totes les bèsties de càrrega (1965), kaj Joc brut (1965) unu el la plej furoraj verkoj de la aŭtoro, kaj esperantigita sub la titolo Fia ludo.

1970a jardeko

La cenzuro kiu malhelpis la publikigon de liaj verkoj, mildiĝas kaj aliflanke plivastiĝas la merkato de kultura konsumo en la kataluna lingvo, tiel ke publikiĝas multaj verkoj jam skribitaj, kiel Tocats pel foc (1976, skribita en 1959) aŭ Hem posat les mans a la crònica (1977, skribita en 1969). Dum ĉi tiuj jaroj li verkis Sòlids en suspensió (1974), No hi fa res si el comte-duc va caure del cavall, a Tàrrega (1980), kaj la serion Apòcrifs. Al tiu ĉi periodo apartenas ankaŭ la sciencfikcia Mecanoscrit del segon origen (1974),tre fama romano por kelkaj generacioj de geknaboj de lia lando.