Mary May Simon

kanada politikisto kaj diplomato

Mary Jeannie May SIMON, pli konata kiel Mary May Simon (inuktitute: Ningiukudluk; naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1947) estas kanada ŝtatoficisto, diplomato kaj la 30-a ĝenerala guberniestro de Kanado (ekde 2021).

Mary May Simon
Persona informo
Naskiĝo21-an de aŭgusto 1947 (1947-08-21) (76-jaraĝa)
en Kangiqsualujjuaq
EtnoInuitoj vd
Lingvojanglainuktituta vd
LoĝlokoKuujjuaq • Rideau Hall vd
ŜtatanecoKanado vd
Alma materFountain-Fort Carson High School vd
Subskribo Mary May Simon
Familio
Edz(in)oWhit Fraser vd
Profesio
Okupodiplomatopolitikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Simon naskiĝis en Kangiqsualujjuaq, Nunaviko, Kebekio. Simon laboris dum mallonga tempo kiel produktisto kaj anoncisto por la Norda Servo de CBC en la 1970aj jaroj antaŭ ol poste eniri la registaron kiel estrarano de la Inuita Asocio de Norda Kebekio, kaj grave partoprenante en la intertraktado de la Interkonsento de Charlottetown. Simon estis unua ambasadoro de Kanado por ĉirkaŭpolusaj aferoj de 1994 ĝis 2004, kaj ankaŭ ĉefa intertraktanto pri la kreo de la Arkta Konsilio.[1] Simon ankaŭ estis la kanada ambasadoro al Danio de 1999 ĝis 2002.

Je la 6-a de julio 2021, Ĉefministro Justin Trudeau anoncis, ke Reĝino Elizabeto la 2-a aprobis la nomumon de Mary Simon kiel la sekvanta ĝenerala guberniestro de Kanado.[2]

Biografio

Frua vivo

May Simon naskiĝis kun la nomo Mary Jeannie May[3] je la 21-a de aŭgusto 1947[4], en Kangiqsualujjuaq, Kebekio[5]. Ties gepatroj estis Bob May, kiu estis de Manitobo kaj de angla deveno,[6] kaj Nancy, kiu estis inuito.[7][8] Bob May translokiĝis al la nordo dum sia juneco[9] kaj fariĝis manaĝero de loka vendejo Hudson's Bay Company dum la komenco de la 1950-aj jaroj.[8][10] Bob estis la unua blankula dungito kiu geedziĝis kun inuito, kio tiutempe estis kontraŭ la reguloj de la firmao.[11]

May Simon havis tradician inuitan vivstilon dum siaj junaj jaroj, inkluzive ĉasadon, fiŝkaptadon, kudradon de inuitaj vestaĵoj, kaj veturadon per hunda sledo.[3][12] Ties patrino kaj patrina avino Jeannie Angnatuk donis al Simon inuitan parolan historion.[3][7]

Majo Simon ĉeestis la lernejon Kuujjuaq Federal Day School en Kuujjuaq (antaŭe Fort Chimo).[13]

Kariero

Komenco

Simon instruis la inuktitutan lingvon ĉe Universitato McGill.[14] De 1969 ĝis 1973, Simon laboris kiel produktisto kaj anoncisto por la Norda Servo de CBC.[15]

May Simon komencis sian karieron en la registaro voĉdonite al la posteno de sekretario de la estraro de la Inuita Asocio de Norda Kebekio. En 1978, Simon voĉdoniĝis al vicprezidento kaj poste prezidento, de la Firmao Makivik. Simon tenis la postenon ĝis 1985.

Dum ĉi tiu tempo Simon ankaŭ okupiĝis kun Inuit Tapiriit Kanatami, la landa inuita organizaĵo de Kanado.[16] May Simon estis unu el la altrangaj inuitaj intertraktantoj dum la repatrujigo de la Konstitucio de Kanado, la konferencoj de la Unuaj Ministroj kiuj okazis de 1982 ĝis 1992, kaj la diskutoj pri la Interkonsento de Charlottetown de 1992.

Simon estis membro de la Efektiviga Komisiono de Nunavut kaj Kun-Direktoro (Politiko) kaj Sekretario al la Reĝa Komisiono pri Indiĝenaj Popoloj.[16]

Ĝenerala Guberniestro de Kanado

En 2010, May Simon estis sur la mallonga listo de kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Guberniestro de Kanado. David Johnston estis fine nomumita.[17]

La federala registaro komencis serĉi konstantan anstataŭulon por la Ĝenerala Guberniestro Julie Payette post ties eksiĝo en 2021. Oni raportis, ke May Simon frue estis bonŝanca kandidato por la posteno, pro la indiĝena heredaĵo kaj tiama politika konscio pri indiĝena repacigo. Je la 6-a de julio 2021, la ĉefministro Justin Trudeau anoncis, ke la Reĝino Elizabeto la 2-a aprobis la nomumon de Simon kiel la 30-a Ĝenerala Guberniestro de Kanado.[18] Simon ricevis kutiman kunvenon kun la reĝino je la 22-a de julio, kvankam surrete pro la kronvirusa pandemio. Simon ricevis specialajn nomumojn kiel Kanceliero de la Ordo de Kanado, la Ordo de Militista Merito, la Ordo de Merito de la Policaj Fortoj, kaj la Ordo de Sankta Johano (ene de Kanado). Simon ankaŭ ricevis Ornamadon de la Kanadaj Fortoj. Simon formale enoficiĝis ĉe la Konstruaĵo de la Senato de Kanado je la 26-a de julio.[19]

La nomumo de Simon estis iom nekutima pro tio, ke kvankam Simon parolas anglan kaj la inuktitutan, ŝi ne bone parolas la francan, kaj pri tio plendis kanadanoj franclingvaj.[20][20]

Persona vivo

La 27-an de marto 1967 en Kuujjuaq, Simon edziniĝis kun Robert Otis.[21] Ŝia dua edzo estis George Simon.[22] En 1994 ŝi iĝis la edzino de ĵurnalisto kaj aŭtoro Whit Fraser.[23] Ŝi havas tri gefilojn - du filojn kaj unu filinon.[22]

Referencoj