Milena Velba

ĉeĥa erotikmanekeno

Milena VELBA /'milɛna 'vɛlba/ (naskiĝis la 19-an de julio, 1970 en tiam ĉeĥoslovaka urbo Ústí nad Labem) estas ĉeĥa erotikmanekeno, kiu famas pro siaj grandegaj naturaj mamoj.

Milena Velba
Persona informo
Naskiĝo19-an de julio 1970 (1970-07-19) (53-jaraĝa)
en Ústí nad Labem,  Ĉeĥoslovakio
Lingvojĉeĥa
LoĝlokoĈeĥioGermanio
ŜtatanecoĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupomodelo de la erotika fotografio
TTT
Retejohttp://www.milena-velba.de
vdr

Milena Velba grandiĝis Ústí. Ŝi rakontas, ke ŝiaj mamoj jam tre frue evoluigis al notinda grandeco: Estinte entuziasma sportulo, ŝi jam en la aĝo de 12 jaroj komencis havi problemojn sporti pro sia ĉirkaŭbrusta mezuro. Kiel 16-jarulino ŝi portis la mamzonojn de sia ne malŝvelmama patrino, sed eĉ tiuj baldaŭ ne plu sufiĉis.

Post sia fina ekzameno, Milena Velba iĝis inĝeniero. Ŝi naskis du infanojn.

En oktobro 2003 amiko de Milena Velba montris al ŝi la retejon de Nadine Jansen, jam konata pezmama manekeno, kaj proponis ke ŝi sendu fotojn al ties paĝarestro. Ŝiaj fotoj entuziasmigis, kaj mallonge poste Milena Velba aperiĝis kiel gastmanekeno ĉe Bettie Ballhaus, kolego de Nadine Jansen. Ekde tiam Nadine Jansen kaj Milena Velba faris multajn fotarojn kune.

En kelkaj fotoj kaj fame en sia DVD Milk! (angl., «Lakto!»), Milena Velba videblas laktante, ekz. ŝprucante sian mamlakton super aliaj manekenoj, sin melkigante de ili aŭ trinkante sian propran lakton. Tio okazis post la nasko de ŝia dua infano, kiam ŝiaj mamoj ŝvelegis de H-korbeta mamzonamplekso al ilia nuna ekstrema grandeco. Ekde tiam ŝi ne plu havas lakton, kaj siaj mamoj ete remalgrandiĝis.

Aktuale ŝia ĉirkaŭbrusta mezuro estas 122 cm kaj ŝi portas J-korbetan mamzonon (intertempe ŝi bezonintis eĉ JJ-korbetojn).

Milena Velba entuziasmas pri malnovaj aŭtomobiloj kaj pri motorcikloj, precipe Harley-Davidson-oj. Nur post la falo de la komunistaj registaroj en orienta Eŭropo ŝi haviĝis sian unuan Harley-on, FXR Low Rider-on. Ŝi ankaŭ amas veturi per sia Intruder-motorciklo.

Filmografio

  • Milk! («Lakto!»)

Eksteraj ligiloj