Novembro de 2021

monato de la jaro 2021
novembro
lumameĵavesadi
123
45678910
11121314151617
18192021222324
252627282930
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en novembro 2021:

3-a de novembro 2021
5-a de novembro 2021
  • Sieraleono Eksplodo de naftokamiono okazigis pli ol 90 mortoj, ĉefe de homoj kiuj venis preni nafton el akcidentita kamiono.
10-a de novembro 2021
13-a de novembro 2021
  • Barato Pro poluo, Nov-Delhio fermis siajn lernejojn por unu semajno.
13-a de novembro 2021
15-a de novembro 2021
  • Etiopio Dum la ribeluloj el la norda regiono Tigrajo alproksimiĝis al Adisabebo, ĉefurbo de Etiopio, tie okazis tajdo de arestoj de tigrajanoj pro etna deveno.
16-a de novembro 2021
20-a de novembro 2021
  • Maroko 33 konkoj, uzitaj por ornamado kaj datrilatantaj al antaŭ proksimume 150 000 jaroj, estis malkovritaj en kaverno (Artnet) de Maroko.
19-a de novembro 2021
21-a de novembro 2021
  • Libio Almenaŭ 75 migrantoj mortis pro boatakcidento dum provo atingi Italion el Libio, kio totalis jam pli ol 500 mortintojn kaj pli ol 700 malaperintojn tiukadre en la jaro.
  • Belgio Nederlando Aŭstrio Protestoj en Belgio, Nederlando kaj Aŭstrio kontraŭ novaj limigoj pro nova pliigo de kazoj de KOVIM-19.
  • Ĉilio Unua raŭndo de prezidentaj balotoj en Ĉilio finiĝis per preskaŭ egaleco kaj okazos dua raŭndo.
  • Venezuelo Lokaj kaj regionaj balotoj en Venezuelo.
23-a de novembro 2021
24-a de novembro 2021
  • Francio Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Mortis pro renversiĝo de boato 31 enmigrintoj, kiuj klopodis atingi Brition el Francio.
  • Svedio Sveda ĉefministro Magdalena Andersson eksiĝas kelkajn horojn post sia elektiĝo, pro disfalo de la parlamenta koalicio.
  • Rusio Vakcino kontraŭ KOVIM-19 por adoleskantoj estas registrita en Rusio. Ĝi baziĝas sur Sputnik V. Laŭdire pli ol 30 mil rusiaj adoleskantoj malsanas je KOVIM-19 nun.
  • Litovio Popola Respubliko Ĉinio Diplomatia krizo okazas inter Ĉinio kaj Litovio post malfermo de oficejo de Tajvana reprezentanto en Vilno.
  • Usono Sukcesis la lanĉo de la kosmosondilo DART, kies celo estas elprovi metodon por deviigi asteroidon, ĉi-okaze la sateliton de la asteroido 65803 Didimo.
25-a de novembro 2021
  • Esperanto la komitato de TEJO ne subtenis la proponon pri kvotoj laŭ genro kaj loĝloko por kandidatoj al postenoj en la organizo.
  • Rusio Almenaŭ 52 laboristoj mortintaj pro eksplodo de metano en mino de Siberio.
  • Eŭropa Unio La 25-a de novembro estas deklarita Internacia Tago por la Eliminado de la Perforto kontraŭ Virinoj, kaj en diversaj landoj okazis protestoj kontraŭ malaktiveco de registaroj por eviti tian fiagadon.
  • Germanio Oni anoncis por Germanio kreadon de tripartia registaro (socialdemokratoj, liberaloj kaj verduloj) kun kanceliero Olaf Scholz, post 16 jaroj de regado de CDU kaj Angela Merkel.
26-a de novembro 2021
29-a de novembro 2021
  • Turkio Ŝtorma vento damaĝis aŭtojn, arbojn kaj domojn en Istanbulo, kvar homoj mortis de vundoj.
  • Svedio La unua virina ĉefministro de Svedio, Magdalena Andersson estas reelektita de la parlamento denove, post kvintaga paŭzo, kaj enoficiĝas, gvidanta socialdemokratian minoritatan registaron.
30-a de novembro 2021