Pristimantis gretathunbergae

Pristimantis gretathunbergae, rano de Greta Thunberg, estas specio de rano en la familio Craugastoridae, indiĝena al Panamo. Ĝi estas nomita honore al klimata aktivulino Greta Thunberg.[1] Ĝi vivas en malgrandaj lagetoj da akvo tenataj en bromeliacoj kreskantaj sur la nubarbaroj de Monto Chucantí kaj aliaj montoj de Panamo.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pristimantis gretathunbergae

Biologia klasado
Regno:Bestoj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Amfibioj Amphibia
Ordo:Anuroj Anura
Familio:Craugastoridae
Genro:Pristimantis
Mebert, González-Pinzón, Miranda, Griffith, Vesely, Schmid & Batista, 2022
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specimenon malkovris internacia teamo de biologoj gviditaj de Abel Batista el Panamo kaj Konrad Mebert (Svislando) en Monto Chucantí, privata rezervejo situanta en provinco Darieno.[3]

La nova specio de rano estas endemia en Panamo; ĝi estis raportita nur en Respubliko Panamo kaj vivas nur en la altaj montoj de Darienio kaj en Centra Panamo.[4]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pristimantis gretathunbergae en la angla Vikipedio.