Sankta bovino

La esprimo sankta bovino signifas

  1. en la etnologio bovinon, kiun oni - el religia kredo - ne rajtas buĉi, ties viandon konsumi aŭ la beston ĝeni, bati. Tio karakterizas la hinduisman kredon en Barato. En multaj paŝtad-ekonomiaj nomadaj kulturoj, la bovino estas simbolo kaj montrilo de la riĉeco, tiel ties buĉado egalas al neniigo de la riĉeco. (vidu ankaŭ nutrotabuo)
  2. en figura senco en la ĉiutaga lingvo, ĝi estas tabuo, do ĝi estas ne altuŝebla, ŝanĝebla (militistaj, patrujdefenda elspezoj ekz.).