Somera Esperanto-Studado

ĉiujara internacia okazaĵo por lernantoj de Esperanto

Somera Esperanto-Studado, en 2007 nomata Slava Esperanto-Studado, (mallongigo SES) estas la plej granda internacia Esperanto-renkontiĝo celanta lernadon de Esperanto. Ĉiujare, ekde 2007, ĝi okazas somere en Slovakio, kun escepto en 2014, kiam ĝi krom Slovakio okazis ankaŭ en Rusio. Ĝia programo krom instruado konsistas ankaŭ de akompanaj kultur-amuzaj programeroj.[1]

SES
Simbolo
NomoSomera Esperanto-Studado
RegionoSlovakio
Periodoĉiujare somere
OrganizantoE@I, SKEJ, dum unuopaj jaroj ankaŭ aliaj kunorganizantoj
Ekzistas ekde2007
CelgrupoLernantoj de Esperanto
Informa retpaĝoses.ikso.net
Fota retpaĝoFotaroj
vdr

Someran Esperanto-Studadon organizas E@I kaj Slovakia Esperanta Junularo, unuajn jarojn kunorganizis lernu![2], poste ankaŭ gastigaj urboj kaj, kaze de la Rusia SES, Rusiaj Esperantaj organizoj. Aŭspicion super la renkontiĝo plurfoje transprenis tegmentaj Esperantaj organizoj UEA kaj TEJO, Slovakiaj ministroj de edukado, prezidantoj de gasta memadministra regiono kaj urbestroj de gastaj urboj. Lasta ĉeesta SES okazis en 2019 en Nitra.

Historio

NumeroJaroUrboLandoPartoprenintoj
152022Kroměříž  Ĉeĥione okazis
142020Interreto[noto 1]
132019Nitra  Slovakio164[3]
122018Liptovský Mikuláš  Slovakio258
112017Banská Štiavnica  Slovakio173
102015Martin  Slovakio190
92014Koltiŝevo  Rusio87
82014Nitro  Slovakio248
72013Martin  Slovakio230
62012Nitro  Slovakio250
52011Nitro  Slovakio191
42010Piešťany  Slovakio190
32009Modra-Harmónia  Slovakio90
22008Modra-Harmónia  Slovakio105
12007Pribylina  Slovakio50

SES 2007

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Slava Esperanto-Studado.

Unuan fojon, ankoraŭ sub la nomo Slava Esperanto-Studado, okazis SES en la jaro 2007 en Pribylina, Slovakio. Ĝi estis organizita de SKEJ kaj Liptova Esperanto-klubo partnere de MASI kaj PEJ.[4] La renkontiĝo volis provizi alternativon al precipe amuzigaj kaj ripozaj Esperantaj renkontiĝoj kaj krom instruado de Esperanto celis ankaŭ konatiĝon kun slavaj kulturoj.[5] Laŭplane devus ĉiun jaron SES okazi en alia slava lando.[6] Tiun jaron partoprenis 50 homojn.

SES 2008

Partoprenintoj de SES 2008 dum la ekskurso en la kastelo Smolenice

En la jaro 2008 estis la nomo ŝanĝita al ĝisnuna „Somera Esperanto-Studado”. Organizadon ne plu partoprenis Liptova Esperanto-klubo; tamen al SKEJ aliĝis E@I kaj lernu!. La renkontiĝo funkciis kiel unua eksterreta renkontiĝo de uzantoj kaj kreantoj de lernu!.[4][7]

SES 2008 okazis inter la 9-a kaj la 17-a de aŭgusto 2008 en Modra-Harmónia (Slovakio). Partoprenis ĝin 105 partoprenantoj de 25 landoj. Instruis jenaj instruistoj:[7]

SES 2009

En 2009 SES okazis de la 10-a ĝis la 18-a de julio en Modra, Slovakio. Estis 90 partoprenantoj el 25 landoj.[8]

SES 2010

Partoprenintoj de SES 2010.

En 2010 SES okazis inter la 2-a kaj la 10-a de julio en la urbo Piešťany en Slovakio, 80 km de la Slovakia ĉefurbo Bratislavo, kun neantaŭvidite alta nombro de pli ol 200 aliĝintoj kaj ĉirkaŭ 190 partoprenintoj.

SES 2011

Instruistoj de SES 2011.
De maldekstre dekstren estas: Xosé Conde, Nina Pietuchowska, Dalia Pileckienė, Radojica Petrović, Márta Kovács, Stano Marček, Petra Smidéliusz, Julián Hernández Angulo.

En 2011 SES okazis inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto en la urbo Nitro en Slovakio, 90 km de la Slovakia ĉefurbo Bratislavo. Ĝin partoprenis 191 homoj el 28 landoj.[9]

Esperanto-muzikistoj kiel sveda alternativa La Perdita Generacio, litova familia grupo Asorti, Kuba kantaŭtoro Julian kaj germana pianisto Johannes Mueller prezentiĝis dum la aranĝo.[10] Ene de la nacia vespero la folklora ensemblo de familio Hlubocký prezentis tradiciajn slovakajn kantojn kaj poste sekvis gustumado de slovakaj vinoj.

Instruis jenaj instruistoj:

SES 2012

En 2012 SES okazis inter la 21-a kaj la 29-a de julio, denove en la urbo Nitro en Slovakio, 90 km de la Slovakia ĉefurbo Bratislavo. Komence de majo 2012 la kvanto de aliĝintoj jam superis 200. Fine la interretaj aliĝintoj estis 292 kaj la aranĝon efektive partoprenis 250 homoj el 23 landoj. Aŭspicion super la renkontiĝo transprenis Dušan Čaplovič, ministro de edukado de Slovakio kaj Jozef Dvonč, urbestro de Nitro.[11]

Esperanto-muzikistoj kiel JoMo kaj Martin Wiese prezentiĝis dum la aranĝo. Kantaŭtoro Georgo Handzlik krom muzika prezento aktoris kun S. Pilipovič en teatra farso pri kutimoj de esperantistoj.[12] Ene de la nacia vespero la folklora ensemblo Verešvaran prezentis tradiciajn slovakajn kantojn kaj poste sekvis gustumado de slovakaj vinoj el Topoľčianky.

Instruis jenaj instruistoj:

Fine de la aranĝo okazis ankaŭ parolaj kaj skribaj ekzamenoj laŭ la Komuna eŭropa referenckadro (KER) – ekzamenis Petra Smideliusz kaj Márta Kovács.

SES 2013

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo SES 2013.

Somera Esperanto-Studado okazis de la 12-a ĝis la 20-a de julio 2013 en Martin (Slovakio). Partoprenis ĝin 230 personoj el 27 landoj.[13] Aŭspicion transprenis Dušan Čaplovič, ministro de edukado en Slovakio, Juraj Blanár, prezidanto de memadministra regiono de Žilina kaj Andrej Hrnčiar, urbestro de Martin.[14] La 28-an de Decembro 2012, okaze de la 4-a JES, estis lanĉita nova retpaĝaro de SES je la adreso http://ses.ikso.net/ , sendepende de la rekonstruata retejo lernu!.

Dum SES 2013 estis aĉetebla la unua presita lernolibro de la filozofia planlingvo tokipono.[15] Krom Esperantaj artistoj koncertis ankaŭ la slovaka muzikisto Peter Bažík kun sia tiama grupo S.H.O.P, kiuj prezentis 2 siajn unuajn kantojn en Esperanto.[14]

Dum SES estis unuafoje plialtigita prezo de vianda manĝaĵo, kompare kun senvianda; temis pri 1 krome eŭro po tago. La organizantoj tiun ĉi plialtigon nomis „kruel-imposto“, kio estigis viglan diskutadon ĉe la forumo de lernu! (kunorganizanto) kaj ĉe sendependa reta gazeto Libera Folio. Peter Baláž, ĉeforganizanto de SES kaj iniciatinto de la imposto, publike defendis sian decidon:[16]

 Mi fakte unue vegetaraniĝis, mallonge poste ankaŭ iĝis Esperantisto. Kaj estas por mi daŭre iom strange, ke multaj Esperantistoj ne vidas la paralelon en tiuj ĉi du alternativoj (verda lingvo - verda manĝo). Ili ambaŭ celas pacigi, harmoniigi kaj plibonigi la mondon. 
— Peter Baláž

Post kelkaj tagoj, la organizantoj decidis ŝanĝi la nomon de „kruel-imposto“ al „verda rabato“. Samtempe estis plialtigo por vianda manĝaĵo ŝanĝita al rabato por senvianda.[17]

SES 2014

Jorge Camacho
Nicola Ruggiero

En la jaro 2014 SES unuafoje okazis en du lokoj. Aŭspicion super ambaŭ renkontiĝoj transprenis UEA kaj TEJO.

Ekde la 12-a ĝis la 20-a de julio ĝi okazis en Nitro, kiu estis unu el kunorganizantoj. Aŭspicion transprenis Dušan Čaplovič, ministro de edukado de Slovakio, Milan Bielica, prezidanto de la memadministra regiono de Nitro kaj Jozef Dvonč, urbestro de Nitro.[18] Estis 248 partoprenantoj el 28 landoj.[19] En la programon estis unuan fojon enkondukita speciala kurso pri Esperantaj literaturo kaj kulturo, kiu okazadis dum la tuta semajno paralele al lingvaj kursoj. Gvidis ĝin rekonataj Esperantlingvaj poetoj Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero. Ili ambaŭ estis pro sia antaŭa agado premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, Camacho fondis belartan revuon Beletra Almanako kaj Ruggiero prezidis Esperantlingvan Verkistan Asocion.

Irina Gonĉarova kunorganizis la unuan SESon ekster Slovakio

Tiujare unuafoje SES okazis ekster Slovakio, en Rusio, de la 17-a ĝis la 25-a de aŭgusto, en la vilaĝo Koltiŝevo (Колтышево, distrikto Solneĉnogorsk, Moskva provinco). La unuan ekster-Slovakian SESon partoprenis 87 personoj de 10 landoj.[20] En la organiza teamo estis krom E@I ankaŭ Moskva Esperanto-Asocio "MASI" kaj Rusia Esperantista Unio. Krom instruado de Esperanto estis provizitaj ankaŭ kurso pri tradukado kaj de la rusa lingvo.[21]

Origine la organizantoj konsideris okazigon de tiu ĉi SES ankaŭ en Brazilo[17] antaŭ la 70-a IJK, sed tiu ĉi ideo estis forlasita.

SES 2015

La 10-a SES okazis ekde la 11-a ĝis la 19-a de julio 2015 en la urbo Martin, Slovakio. Aŭspicion transprenis tutmondaj Esperantaj organizoj UEA kaj TEJO; Juraj Draxler, ministro de edukado de Slovakio, Juraj Blanár, prezidanto de Memadministra regiono de Žilina kaj Andrej Hrnčiar, urbestro de Martin.[22] Laŭ originala plano ĝi devis okazi en la urbo Banská Bystrica.

La kurson pri Esperantaj literaturo kaj kulturo gvidis Nicola Ruggiero kaj Russ Williams. Russ Williams, devene de Usono loĝanta en Pollando, estas verkisto kaj tradukisto, laŭreato de belarta konkurso Liro en 2004.[23]

SES 2017

La 11-a SES okazis de la 15-a ĝis 23-a de julio en Banská Štiavnica.

SES 2018

La 12-a SES okazis de la 14-a ĝis 22-a de julio 2018 en Liptovský Mikuláš.

Instruis jenaj instruistoj:

SES 2019

La 13-a SES okazis de la 12-a ĝis 20-a de julio 2019 en Nitra. Partoprenis ĝin entute 164 homoj el 30 landoj.[3] Dum ĝi unuafoje okazis ankaŭ akompana aranĝo Somera Esperanto-Programado (mallonge SEP), dum kiu la partoprenintoj laboris pri Esperanto-rilataj komputilaj projektoj.[24]

SES 2020

La 14-a SES estis planita okazi inter la 18-a kaj la 26-a de julio 2020[25] en la urbo Kroměříž, Ĉeĥio.

Pro la kronvirusa pandemio de 2019-2020, la organizantoj ŝanĝis SES-n 2020 de ĉeesta al virtuala formo. La datoj restis samaj.[26]

Notoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Letná škola esperanta en la slovaka Vikipedio.