Somera Olimpiko 2020

la 32-a somera olimpiko, prokrastita al 2021

[1]

XXXII Somera Olimpiko
Loko:Tokio ( Japanio)
Komenca dato:La 23-a de julio 2021
Fina dato:La 8-a de aŭgusto 2021
Nombro de nacioj:
205 + EOR
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
11 656
( / )
Nombroj de sportoj:
33 (50 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 20162024 →
Vintra olimpiko
← 20182022 →
vdr

La Somera Olimpiko de 2020, oficiale la Ludoj de la 32-a Olimpiado kaj markitaj Tokio 2020 (東京2020), estis internacia multsporta evento okazinta de la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio, kun kelkaj preparaj eventoj kiuj komencis je la 21-a de julio.

La 125-a sesio de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en Bonaero, Argentino elektis Tokion gastiga urbo je la 7-a de septembro 2013.[2] Oni originale intencis okazigi la ludojn de la 24-a de julio ĝis la 9-a de aŭgusto 2020, sed en marto 2020 oni postdatigis la eventon pro la kronvirusa pandemio, la unua tia okazaĵo en la historio de la Olimpikaj ludoj (antaŭaj ludoj estis nuligitaj sed neniam postdatigita).[3] Tamen, la evento retenis la nomon Tokio 2020 por merkataj kaj markaj celoj.[4] Ĝi estis plejparte okazigita sen publikaj spektantoj permesitaj pro la deklaro de stato de krizo en la Granda Tokia Areo responde al la pandemio.[noto 1] Sekvanta la olimpiko, la somera Paralimpiko estis ŝovitaj al inter la 24-a de aŭgusto kaj la 5-a de septembro 2021, 16 tagoj post la fino de la Olimpiko.[6]

Litova poŝtmarko pri la 32a Somera Olimpiko de Tokio. La bildoj de la diversaj sportoj ŝajnas stiligitaj japanaj literoj.

Ĉi tiu estis la kvara Olimpiko en Japanio, post Tokio 1964 (somero), Sapporo 1972 (vintro) kaj Nagano 1998 (vintro).[noto 2] Tokio estis la unua urbo en Azio kiu gastigis la somerajn ludojn dufoje. La Olimpiko de 2020 estis la dua el tri sinsekvaj Olimpikoj en Orienta Azio, post la Vintra Olimpiko de 2018 en Pjonĉango, Sud-Koreio kaj antaŭ la Vintra Olimpiko de 2022 en Pekino, Ĉinio.

En la plursporta evento okazis 339 konkursoj de 50 sportfakoj de 33 sportoj.[8] Novaj eventoj por 2020 inkluzivis triopan korbopilkon, liberstilan BMX-n, kaj la revenon de medisona biciklado por viroj kaj enkonduko de la sama evento por inoj. Novaj politikoj de la IOK ankaŭ permesis, ke la gastiga organizanta komitato aldonu novajn sportojn al la Olimpika programo por nur unu Olimpiko. La sportofakoj aldonitaj de la japana Olimpika Komitato estis bazopilko kaj softbalo, karateo, sporta grimpado, surfado, kaj rultabulado. La lastaj kvar el ĉi tiuj okazis la unuan fojon en Olimpiko.[9]

Usono ricevis la plej multajn medalojn laŭ kaj oraj medaloj (39) kaj medaloj entute (113), kaj Ĉinio estis dua laŭ ambaŭ kalkuloj (38 kaj 88). Gastiga nacio Japanio estis tria, kun la plej multaj oraj (27) kaj entutaj (58) medaloj gajnitaj de la japana delegacio ĉe Olimpiko. Britio estis kvara, kun entute 22 orajn kaj 65 medalojn, la unua nacio ĉe la someraj Olimpikoj kiu pliigis aŭ egalis siajn entutajn medaojn gajnitajn en la du Olimpikoj post gastigi ilin. La rusa delegacio konkurencante kiel la ROC estis kvina kun 20 oraj medaloj, kaj tria en la entuta medala kalkulo, kun 71 medaloj. Bermudo, Filipinoj, kaj Kataro ĉiu gajnis sian unuan Olimpikan oran medalon.[10][11][12] Burkino, San Marino, kaj Turkmenio gajnis sian unuan Olimpikan medalon.[13][14]

Kandidatintaj urboj

La nove konstruita Japana Nacia Stadiono en Tokio gastigis la malferman kaj ferman ceremoniojn kaj atletikon.

Ĝis la 1-a de septembro 2011 Nacia Olimpika Komitato devis anonci, ke urbo de ties lando volas aranĝi la Olimpiajn ludojn. La ses urboj, kiuj kandidatiĝis estis: Bakuo (Azerbajĝano), Doho (Kataro), Istanbulo (Turkio), Madrido (Hispanio), Romo (Italio) kaj Tokio (Japanio).[15] Duonan jaron poste Romo rezignis sian kandidatiĝon, ĉar la itala registaro ne volis subteni la ludojn finance.[16] La 23-an de majo 2012 la IOK anoncis tri urbojn el kiuj la membroj de la IOK elektis la aranĝontan urbon. Ili estis Istanbulo, Madrido, kaj Tokio.[17] En kunsido je la 7-a de Septembro 2013 urbo bezonis almenaŭ 50 procentoj de la voĉoj por esti la aranĝonta loko. Neniu urbo atingis tion en la unua voĉdono. Ĉar Istanbulo kaj Madrido ricevis la saman nombron de voĉoj, okazis decida voĉdono inter tiuj urboj. La nombro de la voĉdonintoj ŝanĝiĝis, ĉar neniu membro rajtas voĉdoni kiam urbo de ties ŝtato estas elektebla. Oni ankaŭ supozas, ke iuj voĉodonintoj estas subaĉetitaj.

Elekto de la gastigonta urbo
UrboŜtato1-a voĉdonodecida voĉdono2-a voĉdono
Tokio  Japanio4260
Istanbulo  Turkio264936
Madrido  Hispanio2645
Voĉdonintoj949496

Sportoj

La 9-an de junio 2017 la estraro de la IOK aprobis la programon de la ludoj.[18] Okazis 339 konkursoj en 33 sportoj ampleksante 50 fakojn. Kompare al la ludoj de 2016 tio estas pligrandigo de 15 konkursoj. Samtempe tamen la nombro de sportistoj estas 285 homoj malpli granda ol antaŭ kvar jaroj. Kvin sportoj unuafoje estas en la programo: Karateo, ondorajdado, softbalo, sporta grimpado, kaj rultabulado. Ĉiuj sportoj de 2016 reaperis en tiuj ludoj.

La 12-an de februaro 2013 la estraro de la IOK anoncis la 25 kernosportojn, kiujn ĝi rekomendas kune kun la du novaj sportoj de 2016 – golfo kaj rugbeo sepopa.[19] Surprize estis, ke luktado unue ne estis rekomendita. La sporto jam estis en la antikvaj Olimpiaj ludoj kaj krom 1900 en ĉiuj modernaj ludoj. La IOK bazis sian decidon sur analizo de la 26 sportoj per 39 kriterioj ekz. spektantoj, venditaj biletoj, aŭ membronombro. Pri la 28-a sporto la estraro el ok sportoj elektis tri. El tiuj kunsido de la IOK je la 8-a de septembro 2013 elektis luktadon. Laŭ la Agendo 2020 la gastigonto ankaŭ povas proponi sportojn. El la proponitaj sportoj la 3-an de aŭgusto 2016 la IOK anoncis, ke la kvin sportoj bazopilko/softbalo, karateo, ondorajdado, sporta grimpado, kaj rultabulado estoi en la programo. Tiu decido validis nur por ĉi tiuj Olimpiaj ludoj.

En la jena tabelo la ŝanĝoj al la ludoj de 2016 estas listigitaj. Se ne alie indikite, temas pri po unu konkurso por viroj kaj virinoj.

Datoj

Postdatigo

La 3-an de marto 2020 proparolanto de la IOK anoncis, ke la ludoj okazos kiel planitaj.[20] La 23-an de marto la japana ĉefministro Ŝinzo Abe esprimis subtenon de postdatigo. Kanado tiam jam decidis retiri sian teamon.[21] Post longa hezito Ŝinzo Abe kaj la prezidanto de la IOK Thomas Bach anoncis postdatigon de la ludoj pro la kronvirusa pandemio. Unue estis nur klara, ke ili ne okazos pli poste ol somero de 2021. La 30-an de marto 2020 la IOK kaj la Tokia Aranĝanta Komitato anoncis la novan daton de la ludoj. Ili estis okazontaj preskaŭ unu jaron post la origina dato. La malferma ceremonio okazis la 23-an de julio 2021 kaj la malferma la 8-an de aŭgusto 2021. Tio ankaŭ signifis, ke ili ree okazus dum la somero kiam oni atendis malfacile elteneblan varmegon. Tio estis la unua fojo, ke ili ne okazis en la komencojaro de Olimpiado.

Programo

   Malferma kaj ferma ceremonio       Kvalifika konkurso     x Finalaj konkursoj

Lasta kolumno: tuta nombro de decidoj en la unuopaj sportaj branĉoj

Programo de la Olimpiaj ludoj de 2020 (kun nombro de la medalaj aljuĝoj)
JulioAŭgusto
Sportofakoj21
Me
22
Ĵa
23
Ve
24
Sa
25
Di
26
Lu
27
Ma
28
Me
29
Ĵa
30
Ve
31
Sa
01
Di
02
Lu
03
Ma
04
Me
05
Ĵa
06
Ve
07
Sa
08
Di
Entute
Ceremonio
Arkopafado111115
Atletiko235565777148
Badmintono11125
Bazopilkado/
Softbalo
Bazopilkado11
Softbalo11
BicikladoBMX liberstila22
BMX vetkura22
Montobiciklado112
Traka biciklado121221312
Voja biciklado1124
Boksado21114413
FlugpilkadoHala112
Plaĝa112
Futbalo112
GimnastikoArta gimnastiko111143314
Ritma gimnastiko112
Trampolina gimnastiko112
Golfo112
Halterlevado121212121114
Hokeo112
Ĵudo2222222115
Kajakado-kanuadoMallongdistanca kurumo44412
Slalomo11114
Karateo3328
KorbopilkadoKorbopilkado 3×322
Korbopilkado112
Luktado33333318
Manpilkado112
Moderna kvinbatalo112
NaĝadoAkvopilkado112
Maratona naĝado112
Naĝado4445544535
Plonĝado111111118
Sinkrona naĝado112
Ondorajdado2****2
Sporta pafadoFusilo kaj pistolo22211210
Kartoĉa fusilo2215
RajdadoDresrajdado112
Tritaga konkurso22
Ĉevalsaltado112
Remado244414
Rugbeo sepopa112
RultabuladoParko112
Strato112
Skermo22211111112
Sporta grimpado112
Tabloteniso111115
Tekvondo22228
Teniso1135
Triatlono1113
Velado2222210
Medalaj aljuĝoj11182122231722192622141728223413339
21
Me
22
Ĵa
23
Ve
24
Sa
25
Di
26
Lu
27
Ma
28
Me
29
Ĵa
30
Ve
31
Sa
01
Di
02
Lu
03
Ma
04
Me
05
Ĵa
06
Ve
07
Sa
08
Di
Entute
fonto: https://tokyo2020.org/en/games/schedule/olympic/

* = Ĉar ondorajdado ege dependas de la eco de la ondoj, la tempoplano povis esti ŝanĝita.

Emblemo

La emblemo de la ludoj estis prezentita al la publiko la 24-an de Julio 2015. Ĝi montras stiligitan T kun ruĝa disko. La T reprezentu la anglajn vortojn Tokyo (Tokio), Tomorrow (morgaŭ) kaj Team (teamo). La ruĝa disko reprezentu povon de batanta koro kaj la Japanan flagon.[22] La kreinto de la emblemo de la Théâtre de Liège, Olivier Debi, juĝe volis preventi ties uzon, ĉar ĝi siaopinie estis plagiato de sia emblemo.[23] La 1-an de Septembro 2015 oni anoncis, ke oni elektos novan emblemon. La 8-an de aprilo 2016 ĝi estis prezentita. Ĝin kreis Asao Tokolo. La emblemo montras multajn indigajn rektangulojn, kiuj formas cirklon. La indiga koloro estas tradicia Japana koloro. La rektanguloj en tri diversaj formoj reprezentu diversajn landojn, kulturojn kaj pensmanierojn. Tio enhavu la mesaĝon „unueco en diverseco“.

Partoprenantoj

Mapo de la kvalifikitaj landoj

Atletoj de ĉiuj Naciaj Olimpiaj Komitatoj (NOK) povis kvalifiki sin por la ludoj. Tamen la 9-an de decembro 2019 la monda kontraŭdopa organizaĵo WADA malpermesis al atletoj partopreni sub Rusia flago por daŭro de kvar jaroj. Tiu decido estis rezulto de la ŝtata dopa skandalo.[24][25] Atletoj el la Rusa Federacio nur rajtas partopreni sub neŭtrala flago kaj kiam ili povas pruvi, ke ili ne dopas.

Nord-Makedonio unuafoje partoprenis per sia nova nomo. La gastiginto Japanio en multaj konkursoj estis aŭtomate kvalifikita.

Atletoj kaj sportistoj el 205 landoj, kaj duafoje olimpika teamo de rifuĝintoj (EOR), partoprenis la ludojn. Nord-Koreio estis la sola lando, kiu elektis ne partopreni la ludojn pro tio, ke ĝi protektis siajn sportistojn kontraŭ la korona pandemio.

Afriko (54 NOK)
Ameriko (41 NOK)
Azio (43 NOK)
Eŭropo (49 NOK)
Oceanio (17 NOK)
Aliaj

Klarigo: Teamoj kun klinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.

Konkursejoj

La Olimpia vilaĝo troviĝas en la kvartalo Ĉuo. Ĝi havas litojn por 18 000 personoj. Post la paralimpiaj ludoj la loĝejoj estos vendataj kiel apartamentoj. La ludoj okazis en 42 konkursejoj. La areo ĉirkaŭ la Olimpia vilaĝo estas dividata en du subareoj: la hereda areo kaj la Tokia golfa areo. La plejparto de la konkursejoj troviĝas ene de ok kilometroj de la Olimpia vilaĝo. La malferma kaj ferma ceremonioj okazis en la Nova Nacia Stadiono (Olimpia Stadiono). Ĝi estas nove konstruita stadiono sur la sama loko de la Olimpia stadiono de 1964.

Hereda areo

  1. Olimpia stadiono:
    Malferma kaj ferma ceremonio
    Atletiko
    Futbalo
  2. Tokia urbega gimnastejo:
    Tabloteniso
  3. Nacia stadiono de Yoyogi:
    Manpilkado
  4. Nippon Budokan:
    Ĵudo
    Karateo
  5. Internacia forumo de Tokio:
    Halterlevado
  6. Areno de Kokugikan:
    Boksado
  7. Ĉevalosporta parko:
    Rajdado
  8. Musashino Forest Sport Plaza:
    Badmintono
    Moderna pentatlono (skermo)
  9. Stadiono de Tokio:
    Futbalo
    Moderna pentatlono (kurado, naĝado, rajdado, skermo)
    Rugbeo
  10. Parko de Musashinonomori:
    Voja biciklado (starto de la voja konkurso)

Malproksimaj konkursejoj

  1. Ondorajdada plaĝo de Tsurigasaki:
    Ondorajdado
  2. Saitama Super Arena:
    Korbopilkado
  3. Pafadejo de Asaka:
    Pafado
  4. Kasumigaseki Country Club:
    Golfo
  5. Jaĥta haveno de Enoshima:
    Velado
  6. Ciklodromo de Izu:
    Traka biciklado
  7. Montobicikla konkursejo de Izu:
    Montobiciklado
  8. Fuji International Speedway:
    Voja biciklado (individua tempokurumo, fino de voja biciklado)
  9. Bazopilkada stadiono de Fukushima Azuma:
    Bazopilkado
    Softbalo
  10. Bazopilkada stadiono de Yokohama:
    Bazopilkado
    Softbalo
  11. Kupolo de Sapporo:
    Futbalo
  12. Stadiono de Miyagi:
    Futbalo
  13. Stadiono de Ibaraki Kashima:
    Futbalo
  14. Stadiono de Saitama:
    Futbalo
  15. Internacia stadiono de Yokohama:
    Futbalo
  16. Parko Odori:
    Atletiko (Maratono, marŝkurado)

Tokia golfa areo

  1. Areno de Ariake:
    Flugpilkado (hala)
  2. Gimnastika centro de Ariake:
    Gimnastiko
  3. Urba sporta parko de Ariake:
    Biciklado (BMX liberstila)
    Biciklado (BMX vetkura)
    Rultabulado
  4. Tenisa parko de Ariake:
    Teniso
  5. Mara parko de Odaiba:
    Maratona naĝado
    Triatlono
  6. Parko de Shiokaze:
    Flugpilkado (plaĝa)
  7. Urba sporta parko de Aomi:
    Korbopilkado 3×3
    Sporta grimpado
  8. Hokeo stadiono de Oi:
    Hokeo
  9. Sea Forest Cross-Country Course:
    Tritaga konkurso (Tratereno)
  10. Sea Forest Waterway:
    Mallongdistanca kajakado-kanuado
    Remado
  11. Kajakado-Kanuada slaloma centro de Kasai:
    Kajakado-kanuada slalomo
  12. Arkpafada parko de Yumenoshima:
    Arpafado
  13. Akvosporta centro de Tokio:
    Naĝkonkurenco
    Plonĝado
    Sinkrona naĝado
  14. Akvopilkada centro de Tatsumi:
    Akvopilkado
  15. Makuhari Messe Hall A:
    Luktado
    Tekvondo
  16. Makuhari Messe Hall B:
    Skermo

Aliaj gravaj ejoj

  1. Olimpia vilaĝo
  2. Tokyo Big Sight:
    Internacia dissenda centro
    Ĉefa amaskomunikila centro
  3. Imperia hotelo:
    Sidejo de la IOK
La Olimpia stadiono
Nacia stadiono de Yoyogi
La Areno de Ariake
Konstruejo de la urba sporta parko de Ariake
Akvosporta centro de Tokio
Akvopilkada centro de Tatsumi
Tokyo Big Sight

Torĉa stafetokuro

La torĉo estis flamigita de la olimpika flamo per la tradicia ceremonio la 12-an de marto 2020 en la antikva Olimpio. Post semajno en Grekio la torĉo alvenis al Japanio la 20-an de marto. Unue ĝi estis speciale elmontrita en la tri gubernioj, kiuj estis plej severe trafitaj de la tertremo de Sendajo en 2011. La torĉa stafetokuro mem devis komenci la 26-an de marto en Fukuŝima kaj fini la 24-an de julio dum la malferma ceremonio en la Nova Nacia Stadiono en Tokio. Pro la prokrastro de la ludoj da stafetkuro rekomencis la 25-an de marto 2021. La torĉo vojaĝis dum 121 tagoj tra ĉiu de la 47 Gubernioj de Japanio. Ĝi pasigis pro tri tagojn en la gubernioj Fukuŝima, Iŭate kaj Mijagi (La tri plej severe trafitaj gubernioj). La torĉo ankaŭ pasigis po tri tagojn en Ĉiba, Kanagava, Sajtama kaj Ŝizuoka. Tie okazas pluraj konkursoj dum la Olimpiaj ludoj. En la gubernio Tokio la torĉo restis 15 tagojn kaj en la aliaj 39 gubernioj po du tagojn. Ĉar estas tro malfacile teni la Olimpian fajron en la stadiono dum la ludoj, alia fajro flamas ĉe la ponto Yume-on-Ohashi en Ariake.[26]

La unuaj torĉoportantoj estis la japanaj virinaj futbalaj ĉampionoj de 2011. Ili komencis la stafeton en trejnocentro 18 km for de la nuklea centralo Fukuŝima 1. En tiu futbala trejnocentro laboristoj, kiuj forigis radioaktivan rubon, estis loĝigitaj.[27]

La torĉo longas 71 cm kaj pezas 1,2 kg. 30% de la materialo estas reuzita Aluminio, kion oni uzis en konstruado de portempaj loĝejoj por homoj, kiuj perdis iliajn hejmojn dum la katastrofo.[27]

Efikoj de pandemio KOVIM-19

Pro la Pandemio COVID-19, tiuj ĉi olimpikaj ludoj estas malsamaj kompare kun antaŭaj okazintaj ĝis nun. La Ludoj okazis sen publiko, kaj la solaj eksterlandanoj rajtigitaj eniri Japanion estis la delegacioj mem, arbitraciistoj, teknikistoj, membroj de la Internacia Olimpika Komitato kaj ĵurnalistoj.

La atletoj, la delegacioj, la juĝistoj kaj la ĵurnalistoj estis en vezikaj kondiĉoj. Atletoj estis malpermesitaj forlasi la olimpikan vilaĝon krom trejnado kaj konkursoj. Kaj devis porti maskon ĉiam en publikaj spacoj krom dum trejnado, konkurado, manĝado kaj trinkado. Atleto, kiu finis la konkurson, havis ĝis 48 horojn por forlasi la landon tuj. Ĉiuj, kiuj venis al Tokio, kaj la atletoj kaj la ĵurnalistoj ofte suferis koronajn testojn (almenaŭ unufoje tage), kaj kun totala malpermeso iri ekster la olimpikaj kompleksoj, precipe por restoracioj kaj turismaj lokoj.

Atletoj devis alŝuti al siaj telefonoj spuran programon nome de la gastiganta japana registaro kaj ne rajtis viziti turismajn ejojn. Ankaŭ akomponantoj estis malpermitaj kanti kaj hurai.

Teknologiaj progresoj

Laŭ la deklaroj de la ĝenerala direktoro de la organiza komitato ĉe la olimpikaj ludoj en Tokio - Mori Yoshiro, kiuj estis diritaj en la somero de 2016 - estis vasta uzo de modernaj kaj unikaj teknologioj kiel:

  • Robotoj, kiuj estos uzataj en la manĝoprovizejo por la miloj da atletoj kaj aliaj akompanantoj, kaj ankaŭ aliajn gastojn, kiuj alvenos tien.
  • 3D-fotado kun pliigita realeca teknologio (Pliigita realo).
  • Plena 8K-foto-kvalito.
  • Uzo de ekologiaj sistemoj, de reciklado de materialoj.

Malferma ceremonio

Sceno de la Malferma Ceremonio ĉe la Olimpika Stadiono, kun dronoj ĉirkaŭflugantaj kaj kreanta la oficialan emblemon de la Ludoj

La malferma ceremonio okazis en Tokia Nacia Stadiono la 23-an de julio, 2021, sen spektantaro kaj kun marŝoj de delegacioj en grupeto por malhelpi homamason. Ĝi inkluzivis la tradician paradon de nacioj. Imperiestro Naruhito formale malfermis la Ludojn, kaj ĉe la fino de la torĉa stafetado la olimpikan kaldronon ekbruligis japana tenisisto Naomi Osaka. Dum la ceremonio, la masakro de israelaj atletoj en la Somera Olimpiko de 1972 en Munkeno estis eksplicite menciita kaj por la unua fojo en la historio de la olimpikaj ludoj minuto da silento estis observita en ilia memoro, en memoro de tiuj mortigitaj en ĉiuj olimpikoj kaj en memoro de tiuj mortigitaj en la koronvirusa epidemio.[28]

Por la unua fojo en la olimpika historio en 2020, estis decidite, ke enirante la stadiono unu viro kaj unu ino de ĉiu landa delegacio portu kune iliaj nacian flagon fronte de iliaj nacia delegitaro en la parado.

Spektantoj

En la komenco de Julio 2021 la gastiganto anoncis, ke la ludoj okazis sen spektantoj ĉe la konkursejoj. Antaŭe la ministroprezidanto starigis kvaran krizan staton pro la kreskanta nombro de infektitoj. Ĝi daŭris ĝis post la olimpiaj ludoj.[29] Du monatojn antaŭe la IOK anoncis, ke eksterlandaj spektantoj ne ĉeestu la ludojn. Tio ankaŭ koncernis kaj familianoj de sportistoj kaj helpantoj.[30]

Biletoj

Biletoj por la malferma ceremonio kostis inter 12 000 kaj 300 000 Japanaj enoj. Por la ferma ceremonio ili kostis inter 12 000 kaj 220 000 enoj. Por vidi konkurson oni povis pagi inter 2500 kaj 130 000 enoj. Grandajn partojn de la maratonoj, voja biciklado, triatlonoj kaj marŝkurado oni povis spekti senpage. 50% de la biletoj kostis maksimume ĝis 8000 enoj. Iuj biletoj kostis nur simbolan prezon de 2020 enoj. Familioj, grupoj, kiuj inkluzivas infanojn, emeritojn aŭ malkapablulojn povis aĉeti ilin. La sama prezo ankaŭ validis por lernejanoj kadre de lerneja programo.[31]

En Japanio oni povis aĉeti biletojn en 40 000 vendejoj.[32] Eksterlande nur "rajtigitaj bileto-revendejoj" povis vendi biletojn ekde la 15-a de junio 2019.

Loĝantoj de Japanujo estis la unuaj, kiuj povis aĉeti biletojn interrete. Ili estis venditaj en tri etapoj en 2019 kaj 2020. La du unuaj estis lotadoj. Por la unua lotado 7,5 milionoj da homoj registriĝis por gajni unu el la pli ol 3,2 milionoj da biletoj inter la 9-a kaj 28-a de Majo 2019. Pro la multo da vizitantoj okazis alia lotado de la 8-a ĝis la 19-a de aŭgusto, kiam 350 000 biletoj estis lotumitaj. En la dua lotado pli ol unu milionoj da biletoj estis lotumitaj de la 13-a ĝis al 26-a de novembro. Se la ludoj estus okazinta laŭplane, en la tria etapo la biletoj estis venditaj al la plej rapidaj aĉetanoj. Tiam ankaŭ loĝantoj ekster Japanujo povis aĉeti biletojn interrete per la oficiala paĝo.[33]

Medaloj

La 24-an de julio 2019, unu jaron antaŭ la origina komenco de la ludoj, la medaloj estis prezentitaj al la publiko. La antaŭa flanko montras Nikon (la helena dio de venko) antaŭ la Tut-Atena Stadiono. Sur la malantaŭa flanko videblas la emblemo inkluzive la angla nomo Tokyo 2020 kaj la kvin Olimpiaj ringoj. La aspekton fasonis Junichi Kawanichi. Kawanichi estas venkinto de konkurso por fasoni la medalojn. En tiu konkurso partoprenis 400 fasonistoj kaj fasono-studantoj. La medaloj estas produktitaj el reuzitaj noblaj metaloj. Ilin oni gajnis el elektronikaj iloj kiel saĝtelefonoj aŭ similaj iloj, kiujn homoj donacis.[34]

Gajnintoj

Ankaŭ vidu apartan artikolon Medaltabelo de la Somera Olimpiko 2020.

  *   Lando de la gastiga urbo

Medaloj de la Somera Olimpiko 2020[35]
RangoTeamoOroArĝentoBronzoEntute
1  Usono (USA)394133113
2  Ĉinio (CHN)38321888
3  Japanio (JPN)*27141758
4  Britio (GBR)22212265
5 Rusia Olimpika Komitato (ROC)20282371
6  Aŭstralio (AUS)1772246
7  Nederlando (NED)10121436
8  Francio (FRA)10121133
9  Germanio (GER)10111637
10  Italio (ITA)10102040
11–93Aliaj teamoj137150206493
Entute (93 teamoj)3403384021080
En du eventoj, unu lando gajnis ĉiujn medalojn
DatoSportoEventoTeamoOroArĝentoBronzoRef
27a de julioBicikladoIna XC-montobiciklado SvislandoJolanda NeffSina FreiLinda Indergand[36]
31a de julioAtletikoIna 100 metroj JamajkoElaine Thompson-HerahShelly-Ann Fraser-PryceShericka Jackson[37]

Olimpika spirito: elstaraj momentoj kaj unuaj en la olimpika historio

La Tokiaj Ludoj estas la "unuaj Ludoj pri genro-ekvilibro en la historio". Preskaŭ 49% de la atletoj konkurantaj estas virinoj. La paralimpikoj ankaŭ havas rekordan nombron de inaj konkurencantoj.

En elmontro de sportema kaj olimpika spirito, itala Gianmarco Tamberi kaj katara Mutaz Essa Barshim konsentis disdividi la oran medalon anstataŭ decidi la gajninton en alta salto. La du atletoj klarigis, ke ĝi estas "mesaĝo al la pli juna generacio: dividi kun amiko estas pli bela, kaj ĝi estas pli ol sporto".

Kiam Isaiah Jewett, la 800-metra medalisto, estis faligita de Nijel Amos el Bocvano, li ne kriis pro ĉagreno al sia kolego, kiu ankaŭ falis, sed helpis lin supren kaj finis la vetkuron kun li mano en mano. Javat konfesis, ke li estas seniluziigita, sed aldonis, ke ĝuste tiu estis la momento por montri sian homan flankon, ĉar "li kreskis kun bildstraj superherooj, kiuj superis sin en malfacilaj momentoj".

Alana Smith, usona rultabulisto, estis la unua malkaŝe neduuma atleto konkuranta ĉe la Ludoj, partoprenanta en la unua konkuro de virina strata rultabulado[38] la 25-an de julio, la lasta el dudek, kaj sekve ne avancinta al la finalo. Alana uzas la anglan pluralan pronomon "they" (ili) por si kaj skribis la vortojn "they/them" sur sian roltabulon. En Instagram-afiŝo ili skribis, ke sia celo por la Ludoj estis "esti feliĉa kaj esti vida reprezento por homoj kiel mi." Britaj aktivistoj de neduuma anglalingva gramatiko poste plendis ke pluraj britaj ĵurnalistoj ne referis al Alana per plurala pronomo kaj asertis ke la usonaj ĵurnalistoj jes sukcesus pri tio.[39]

Dum transgenraj sportistoj estas bonvenaj konkuri en la olimpikoj ekde 2004, kanada futbalisto Quinn fariĝis la unua malkaŝe transa atleto, kiu gajnis olimpikan medalon kadre de la virina futbala teamo de Kanado kiu gajnis ormedalon.

Unuaj olimpikaj medaloj iris al la teamoj de San-Marino kaj Turkmenio. Kaj la filipina pezlevisto Hidilyn Diaz gajnis la plej unuan oran medalon al sia lando, levinte 127 kg.

Simone Biles de Usono estis la plej medaldekorita atleto kiam ŝi venis al tiu ĉi olimpiko, sed ŝi travivis mensan krizon, kiu tuŝis ŝin ĝis vivminaca, do ŝi decidis retiriĝi. Responde, ŝi ricevis malkomplimentojn, ĉefe de konservativaj komentistoj dirinte ke ŝi "seniluziigis sian grupon" kaj eĉ "hontigis la landon". Sed ŝi klarigis, ke "finfine ni ne estas nur sportistoj aŭ amuzistoj, ni estas homoj kun emocioj, kaj aferoj malantaŭ la kulisoj influas nin kiam ni konkurencas. Homoj ne scias pri kio ili parolas." Ŝi ja revenis al la konkurencoj kaj gajnis medalon.

Kiam Caeleb Dressel, la atleto, kiu gajnis la plej multajn medalojn en Tokio 2020, diris al raportistoj, ke li estas "sufiĉe laca naĝi" kaj ke li planas longajn feriojn post la ludoj, li montris, ke inteligenta moderna atleto scias ne nur puŝi mem, sed ankaŭ lasi ĝin, kiam necesas.

La dekdujaraĝa tablotenisa stelulino Hend Zaza el Sirio estis la plej juna konkuranto iam ajn en sia sporto en olimpika historio. La dektrijaraĝa rultabulistino de la brita teamo Sky Brown estis la plej juna atleto de sia lando partopreninta en la Someraj Ludoj, kaj la dekdujaraĝa japana rultabulistino Kokona Hiraki ankaŭ estis la plej juna somerolimpikulo por sia lando: la knabinoj Kokona (arĝenta medalo) kaj Sky (bronza) konkuris en la sama konkurso.

Kritiko

Suspekto de subaĉeto

En decembro de 2015 Parizaj financkrimaj enketistoj komencis enketi du pagojn de Japana konto al la Singapura konsila firmao Black Tidings.[40] Temas pri kvanto de 2,8 milionoj da singapuraj dolaroj. La pagoj okazis en junio kaj oktobro de 2013 kun la rimarko „Tokio 2020 Olimpiaj Ludoj-kandidatiĝo“ (Tokyo 2020 Olympic Game Bid).[41] La tenanto de Black Tidings, Tan Tong Han, estas proksimulo de Papa Massata Diack - filo de Lamine Diack, kiu estas eksa estro la IAAF.[42] Ĉi tiu enketo komenciĝis ene de alia enketo pri aliaj suspektoj de subaĉeto kaj ĉantiĝo de ambaŭ. Pri Lamine Diack estas konata, ke li havis influon sur kelkaj afrikaj membroj de la IOK.

En januaro de 2019 la Francaj enketistoj ankaŭ komencis enketi pri Tsunekazu Takeda, la tiama prezidanto de la Japana Olimpia komitato kaj estrarano de la IOK. Laŭ la enketistoj li aprobis la du pagojn al la Singapura firmao.[43] Pro la enketo li anoncis en marto 2019, ke li rezignis siajn postenojn.[42]

Varmego

La ludoj povos esti la plej varmaj de la historio. Kiam Tokio aranĝis la ludojn en 1964 ili okazis dum oktobro por eviti la varmegon de la somero. En la dek lastaj jaroj antaŭ ĉi tiuj ludoj la mezuma taga temperaturo de Aŭgusto estis 28 °C - jam 1,4 °C pli varma ol antaŭ 1964.[44] Krom la tutmonda varmiĝo ankaŭ la efiko de la urba varmo-insulo malhelpas al la situacio.[45] Laŭ Dick Pound (eks-ano de la Olimpia Komitato kaj Televida Negoaca Komitato) la ĉefa kialo, kial la ludoj tamen okazos en somero, estas la granda influo de la usona televido. La usona televida firmao NBC estas respondeca por la duono da enspezoj de la telekomunikaj sendorajtoj, kiuj mem konsistigas tri kvaronojn de la enspezoj de la IOK.[44]

La 1-an de novembro 2019 la IOK decidis alilokigi la maratonojn kaj marŝkuradon al Sapporo pro la varmego - 800 km for de Tokio. Tio i.a. rezultis el la spertoj dum la Atletika monda ĉampionumo en Kataro en 2019, kiam multaj kuristoj rezignis dum la maratonoj.

Notoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj


Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936,(1940)II,(1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904,(1906)*, 1908, 1912,(1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936,(1940)II,(1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024