Julio Cobos

argentina politikisto

Julio César Cleto COBOS (Godoy Cruz[1], Mendoza, 30-a de aprilo de 1955) estas politikisto argentina. Li estis vicprezidento de Argentino inter 2007 kaj 2011. Estas ŝtata deputito por la Provinco Mendoza.

Julio Cobos
Persona informo
Julio Cobos
Naskiĝo30-an de aprilo 1955 (1955-04-30) (68-jaraĝa)
en Mendoza
Religiokatolikismo vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoArgentino vd
Alma materNational Technological University vd
PartioUnuiĝo Civitana Radikala vd
Subskribo Julio Cobos
Profesio
Okupoinĝenieropolitikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Cobos apartenas al la radikala partio Unión Cívica Radical, el kiu li estis elpelita pro prezentado kiel kandidato al vicprezidento por la Frente para la Victoria,[2] kvankam poste tiu elpelo estis nuligita, kaj Cobos akceptis reveni al la partio post la fino de sia periodo en la posteno de vicprezidento.[3]

Por la ĝenerala balotado de 2009, li renomigis la politikan partion kreita ĉirkaŭ li kiel Consenso Federal (ConFe), kiu poste iĝus parto de Acuerdo Cívico y Social (ACyS). Tamen tiu partio estos disigita antaŭ la balotado pro jura decido bazita sur la postulo de la aŭtonomista partio por retiriĝis el ConFe.

Li montris deziron iĝi prezidenta kandidato por la prezidenta elektado de 2011, kvankam fine li rezignis el tiu kandidatiĝo.[4][5] Fine de 2012 anoncis sian kandidatiĝon por ŝtata deputito por Mendoza ene de la Unión Cívica Radical por la ĝenerala balotado de 2013, en kiuj li rezultis venkinto, kun la Frente Progresista, Civico y Social (FPCyS).[6]

Notoj