Svahillingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la svahila lingvo

La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003.[1] Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.

Svahillingva Vikipedio
Retadresosw.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvosvahila
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 28-a de marto 2024
Artikolnombro79 594
Profundeco10.4
Paĝoj172 228
Redaktoj1 322 177
Uzantoj66 132
Aktivaj uzantoj121
Administrantoj17
Dosieroj2 290
v • d • r

La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio.[2] En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. [3] La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 28-an de marto 2024 ĝi enhavas 79 594 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj