Vikipedio en Esperanto

esperanta versio de Vikipedio

Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 351 586 artikolojn kaj 313 aktivajn redaktantojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.[1]

Vikipedio en Esperanto
Retadresoeo.wikipedia.org
KategorioVikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvoesperanta
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de marto 2024
Artikolnombro351 586
Profundeco16.8
Paĝoj784 999
Redaktoj8 653 206
Uzantoj221 851
Aktivaj uzantoj313
Administrantoj14
Dosieroj17 382
v • d • r

Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estas la 36-a plej granda lingvoversio de Vikipedio.[2] Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.[3] Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en konstruita lingvo aŭ planlingvo.[4][5]

Frontpaĝo de la Esperanta Vikipedio, 3 Oktobro 2018

Fondiĝo

En decembro 2001, Chuck Smith laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Unu jaron post fondiĝo ekzistis 51 vikipediistoj, dudek el ili "tre aktivaj" (pli ol cent redaktoj monate). Komune ili produktis 4.200 artikolojn.

Redaktantoj kaj artikoloj

En januaro 2008, la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94 000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100 000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. La 13-an de aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200 000 artikoloj,[6] kaj la 18-an de julio 2021 la nombron de 300 000 artikoloj.[7]

Evoluo de la nombro de tre aktivaj redaktantoj (pli ol 100 redaktoj monate) ekde la jaro 2002
Evoluo de la nombro de artikoloj ekde la jaro 2001



Deveno de la redaktantoj

Inter aprilo 2011 kaj marto 2012, el ĉiuj redaktoj en la Vikipedio en Esperanto, 17,1 % estis faritaj el Francio, 13,2 % el Germanio, 11,6 % el Rumanio, 10,1 % el Hispanio, po 8,5 % el Ĉeĥio kaj Svislando, 5,4 % el Usono, 4,7 % el Hungario, 3,9 % el Pollando, 3,1 % el Belgio kaj po 1,6 % el Nederlando kaj Kolombio. Tio igas ĝin la plej internacia el la observitaj lingvaj versioj de Vikipedio, konkurante nur kun la Arablingva Vikipedio, en kiu tamen 42,8 % da redaktoj venis el nur du landoj.[3]

Deveno de redaktaĵoj (10/2013) Fonto[8]
Germanio
  
20.0%
Francio
  
11.8%
Hispanio
  
10.9%
Rumanio
  
10.0%
Svislando
  
7.3%
Rusio
  
6.4%
Belgio
  
5.5%
Hungario
  
5.5%
Pollando
  
5.5%
Nederlando
  
3.6%
Ĉeĥio
  
1.8%
Kanado
  
1.8%
Italio
  
1.8%
Serbio
  
0.9%
Brazilo
  
0.9%
Usono
  
0.9%
Malajzio
  
0.9%
Islando
  
0.9%
Aŭstralio
  
0.9%
Litovio
  
0.9%
Aŭstrio
  
0.9%
Kolombio
  
0.9%

Graveco por la lingvo

La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: Enciklopedio de Esperanto (fakvortaro el 1934) kaj Esperanto en Perspektivo (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ Scienca Revuo, sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto.

Grava teksto-donaco konsistas el la Enciklopedio el 1934. Kelkaj libro-aŭtoroj permesis onin uzi aŭ preni tekstojn el konkreta libro, same la magazino Monato. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el nacilingvaj vikipedioj kaj posta redaktado.

Iniciatoj

Esperanto-organizoj ne rekte kontribuas, sed subtenas la Vikipedion en Esperanto diversmaniere, ekzemple disponigas ĉambrojn dum renkontiĝoj por informado kaj trejnado. Dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (2008) okazis du vikipediaj kunvenoj kaj prelego dum la Esperantologia Konferenco. UEA, EEU kaj E@I subtenis Esperanto-informilon. Aparte E@I daŭre iniciatas vikipedian agadon en la interreto kaj lige al Esperanto-renkontiĝoj.

Petro Chrdle, en sia artikolo SAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio rakontas pri la fakterminaraj taskoj fare ekde 1978 de foje AEST foje SAEST, poste KAEST. Ekde 2002 la afero okazis en Dobřichovice, kiel sidejo de la agentejo mem, en 2002 mem kun ĉeftemo pri elektronikaj rimedoj. Tiuokaze elstara prelego estis tiu de Chuck Smith, fondinto de la esperantlingva Vikipedio kiel unu el la unuaj ne-anglalingvaj versioj en 2001, samjare kun la ĝenerala sistemo. Ekde tiam la rilatoj inter KAEST kaj vikipediistoj estis oftaj. En 2008 okazis trejnseminario por vikipedi-kontribuantoj fare de Pavla Dvořáková kun partopreno de Yves Nevelsteen, redaktoro de manlibro pri Vikipedio. Ĉiuj menciitaj eventoj kaj prelegoj estis kolektitaj en la korespondaj prelegokolektoj.[9]

Historio

Vidu ankaŭ: Vikipedio:Historio

Dekjariĝo

Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en 2011, Pavla Dvořáková (estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kunlabore kun E@I okazigis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro en Svitavy (Ĉeĥio) la unuan esperantistan Vikimanion - unikan internacian renkontiĝon de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio.

Solena prelega kaj muzika programo omaĝe al dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la 28-an de oktobro 2011 en kultura salonego de la Domo de Ottendorfer en Svitavy (Ĉeĥio) kadre de la aranĝo Esperanta Vikimanio. Sekve la fondinto Chuck Smith faris toston en la Esperanto-muzeo troviĝanta en teretaĝo de la domo. La dekjariĝan solenaĵon partoprenis proksimume 66 personoj, inkluzive de Miroslav Malovec, esperantisto kaj fondinto de la Ĉeĥa Vikipedio, kaj David Šimek, urbestro de Svitavy.

Dudekjariĝo

Malferme de la jaro 2021 ILEI publikigis tekston de Mireille Grosjean pri la dudekjariĝo de la esperantlingva versio de vikipedio.[10] Sekvis UEA, kiu same kiel ILEI alvokis al kontribuado cele al atingo de 300 000 artikoloj. La 20-an de julio 2021 tiu artikolonombro estis atingita.[11]

Galerio

Hungara Vikipedio kaj la Esperanto-komunumo

Kelkaj el la artikoloj pri Esperanto en hungara Vikipedio uzas artikolojn el la Enciklopedio de Esperanto kiel fonton[12].

Referencoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj