La urbo ankoraŭ nun havas aktivan esperantistaron. Ĝi disponas pri vigla movada historio:
En aprilo 1905 fondiĝis la unua urba esperanto-grupo, nomata Libera unuiĝo esperanta, fare de la komercisto Walter Goethel kaj la verkistino Marie Hankel. Ekde tiu jaro W. Goethel faris Esperanto-kursojn laŭ la Berlitz-metodo,[2] ekde la komenco de 1906 Marie Hankel aldone aktiviĝis kiel kursgvidanto kaj havis aparte multajn Esperanto-kursojn.
En la jaro 1908 Dresdeno estis gastiganto de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto. En ĝi estis 1368 kongresanoj el 40 landoj. Okazis la unua kunveno de UEA kaj Esperanto-teatraĵo kun famaj aktoroj.
En 1911 por ruĝkrucanoj estas aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresden. De majo ĝis okobro en la urbo okazis la internacia higiena ekspozicio kun vaste publikigitaj broŝuroj de pluraj institucioj ankaŭ en Esperanto.[4]
En 1913 en sep dresdenaj lernejoj infanoj lernis Esperanton en regulaj kursoj.[4]
La komenciĝo de la Unua mondmilito en 1914 estis forta paŝo malantaŭen. La laborista Esperanto-movado estis malpermesita, regulaj kunvenoj estis interrompitaj dum du jaroj kaj multaj esperantistoj estis devigitaj soldatiĝi.
La 1-an de februaro 1916 la parlamentano kaj klubano Albert Steche faris paroladon en la saksa parlamento pri la kreskanta graveco de Esperanto, kiu estis bone akceptata. La 9-an kaj 19-an de decembro unuafoje dum la milito okazis esperanta kunveno, en la artista domo, kaj ekde la 28-a de decembro la kunvenoj denove regule okazis, kvankam la milito ankoraŭu daŭros du pliajn jarojn.[4]
En 1927Karp Wallon, en Dresden eldonigis lernolibron de sia alfaro pri Esperanta steno „Rapido“.