Padovo (italePadova [pAdova]) estas urbo kun ĉirkaŭ 210mil loĝantoj, ĉefurbo de samnoma provinco en la regiono Veneto.
Ĝi estas sidejo de malnova universitato kaj posedas multajn atestaĵojn de glora kultura kaj arta pasinteco. Pro tio Padovo estas celo de multaj turistoj, kaj nuntempe ankaŭ grava ekonomia centro.
Tradicio asertas, ke Padovon (same kiel Romon) fondis grupo da rifuĝintoj el Trojo, gvidataj de Antenoro.
La antikva Padovo (nomata de la romianoj Patavium) situis ĉe rivero Brenta, kiu tiam nomiĝis Medoacus kaj fluis en la nuna fluejo de rivero Bachiglione [bakiljOne]. Ĝi estis unu el la ĉefaj centroj de la praveneta kulturo.
Tito Livio skribas ke en 302 a.K. ŝipoj el Sparto atingis la buŝon de la rivero kaj la spartanaj militistoj atakis la urbon, kiu tamen sukcesis defendi sin kaj eĉ detrui plejparte la spartanajn ŝipojn.[1]
Patavium estigis aliancon kun Romo kontraŭ la padanaj gaŭloj ekde 226 a.K.. En 49 a.K. ĝi iĝis romiamunicipo. Ĝi estis unu el la plej riĉaj urboj de la Romia imperio, nelaste danke al la bredado de ĉevaloj.