Állatkert (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto

La Állatkert (=Bestoĝardeno) estis tersurfaca stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La nomo venis de la Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto), kie haltis la metroo.

Állatkert
La tersurfaca parto ĉe Állatkert (pri la metrostacio mankas foto)
La tersurfaca parto ĉe Állatkert (pri la metrostacio mankas foto)
fantoma metrostacio • metrostacio
Situo
LandoHungario Hungario
UrboBudapeŝto
Geografia situo, 19° 4′ 51″ O (mapo)47.517219.080847° 31′ 2″ N, 19° 4′ 51″ O (mapo)
Állatkert (Budapeŝto)
Állatkert (Budapeŝto)
DEC
Állatkert
Situo de Állatkert
Map
Állatkert
Ecoj
Tipotersurfaca
Kajoj2 flankaj
Historio
Inaŭguro1896
Malfermo1896
Fermo1973
Administrado kaj utiligado
ProprietuloMetroo de Budapeŝto
TrafikantoBKV
Linio
Antaŭa stacioPosta stacio
Hősök tereSzéchenyi fürdő
vdr
Ponto super la herbejo. Se vi ne scias celon de la ponto, vi ekscios tion ĉe fino de la artikolo.

Historio

La subkrusta elektra tramo forlasanta la Placon de Herooj kuris al la surfaco, kie granda parko etendiĝas. Nature estis transira parto, kiu estis nekovrita elfosaĵo. Heĝo defendis la elfosaĵon. La haltejo funkciis ĝis 1973, poste ĝi plene neniiĝis, nuntempe eĉ la loko forgesiĝis.

Haltejo

La haltejo konsistis el simplaj 2 flankaj peronoj, kontraŭ pluvoj estis ankaŭ ŝirmiloj. Inter la peronoj estis la reloj, ligilo estis superirejo (ponto) por la pasaĝeroj, ja sur la reloj homoj ne rajtis paŝi. Antaŭ la haltejo estis alia relparo, kiu kuris al la remizo (jam ne ekzistanta).

Kontaktoj

Ĉe la haltejo funkcias la Bestĝardeno kun la ĉefurba cirko.

Ponto

Por trairi la elfosaĵon kun reloj oni konstruis ankaŭ ponton, kiu estis la unua hungara ferbetona ponto en Hungario. Longo estas 11 metrojn, interna larĝo estas 2 metrojn. Depost 1973 la stacio estis plene malkonstruita, la elfosaĵo estis enterigita (vidu la foton supre!). La unusola restaĵo estas la ferbetona ponto mem, kiu estis deklarita historia monumento.

Vidu ankaŭ

Fontoj