Aguatón

Aguatón [agŭaTON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.

Aguatón
municipality of Aragon

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo44382
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro15  (2023) [+]
Loĝdenso1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 14′ U (mapo)40.6715322-1.2343587 [+]
Alto1 225 m [+]
Areo21,636378 km² ( 216 3.6 378 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Aguatón (Provinco Teruelo)
Aguatón (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Aguatón
Aguatón (Hispanio)
Aguatón (Hispanio)
DEC
Situo de Aguatón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguatón [+]
vdr

Geografio

Ĝi estas je 46 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj nordoriente de Torrelacárcel ĉe la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. Aliflanke (oriente) estas Argente kaj Visiedo.

Historio

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Aguatón oni malaltiĝis el preskaŭ 200 en 1930 ĝis nunaj 17 loĝantoj.

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj