Ante litteram

Ante litteram, adverba latina lokucio (“antaŭ la litero”, intencita, tamen, kiel “antaŭ la didaskalio” por indiki la provan presaĵon kiun oni faris antaŭ ol presi la didaskalion[1]) estas uzata por difini gravulojn, pensfluojn kiuj anticipas karakterizojn de kulturaj, historiaj aŭ sciencaj movadoj plenmanifestiĝantaj en postaj epokoj.

Ekzemploj: Galilejo povas estis konsiderita eksperimenta fizikisto ante litteram; dana filozofo kaj teologo Søren Kierkegaard (1813-18559) reprezentas ekzistadismon ante litteram ĉar liaj filozofiaj temoj estas ekzistadismaj kvankam tiu filozofia pensfluo estas historie posta, pri kiu li estas, do, antaŭanoncanto; Leonardo da Vinci, laŭ kelkaj, estis ante litteram inĝeniero pri aeronaŭtiko ĉar projektis la unuan flugantan vehiklon.

Referencoj

Vidu ankaŭ