Bajánsenye

vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario

Bajánsenye [bajanŝenje] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas, en subregiono de Őriszentpéter.

Bajánsenye
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hungario
RegionoOkcidenta Transdanubio
Departemento Vas
subregionoŐriszentpéter
Poŝtkodo9944
Telefonkodo94
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro478  (2023) [+]
Loĝdenso22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 16° 23′ O (mapo)46.8016316.3842246° 48′ N, 16° 23′ O (mapo) [+]
Areo21,85 km² (2 185 ha) [+]
HorzonoMezeŭropa tempo [+]
Bajánsenye (Hungario)
Bajánsenye (Hungario)
DEC
Situo de Bajánsenye

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bajánsenye [+]
vdr

Bajánsenye konsistas el 4 iamaj vilaĝoj: Bajánháza, Senyeháza, Dávidháza, Kotormány, kiuj unuiĝis en du manovroj, en 1939 kaj 1950. La lasta vilaĝo estas turkdevana, ja la hungaroj ankaŭ turkaj tribetoj alvenis. La aliaj estas hungaraj nomoj.

Historio

La alvenintaj hungaroj en 895 trovis tie montetojn, deklivojn. La tuta regiono iĝis limgardejo, sentinelserio. Ĉi tie la vilaĝoj konsistis ne el apudaj domoj, sed el sporadaj farmoj. Ĉiu farmo konstruiĝis sur montetopintojn. La loĝdomo, stalo kaj ceteraj konstruaĵoj formis kvadraton, tiel la loko estis defendebla. Tiu sistemo en Hungario troviĝas nur ĉi tie en la ĉirkaŭaĵo. La tataroj kaj la turkoj ne povis detrui tiujn vilaĝojn.

La vilaĝo estas trapasejo kaj fervoje, kaj voje al Slovenio. Apud la komunumo estas artefarita fiŝlago. En la komunumo estas katolika kaj luterana preĝejoj. En la alia flanko de la landlimo estas Hodoš, kun kiu estas frataj kontaktoj.

Kaj en Bajánsenye, kaj en Hodoŝ nuntempe nuliĝis la historiaj farmoj, tamen estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság.