Clara (Cuqui) Nicola
Clara (Cuqui) Nicola (naskiĝis en 1926 je Havano en Cuba — mortis la 14-a de julio 2017) estis elstara kuba gitaristino kaj edukistino.[1]Ŝi estis fratino de Isaac Nicola, kiu mortis en 1997. En 2012 ŝi estis distingata per la premio “Cubadisco de Honor”.[2]
Clara Nicola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1926 en Havano |
Morto | 13-an de julio 2017 (91-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Kubo |
Familio | |
Frat(in)o | Isaac Nicola |
Okupo | |
Okupo | gitaristo klasika gitaristo |
Kariero
Clara (Cuqui) Nicola studis gitaron ĉe sia patrino Clara Romero de Nicola, renoma gitaristo kaj fondinto de la moderna Kuba Skolo de Gitaro, kaj ŝi finstudis ĉe la Urba Konservatorio de Havano.[1][3] Ŝi ankaŭ partoprenis aktive sub kuratoreco de sia patrino en la porinfana societo pri belaj artoj SIBA, junulara sekcio de la kulturinstitucio “Pro-Arte Musical.”[4][1]
Verkado
Post la Kuba Revolucio de 1959 Clara (Cuqui) Nicola kunlaboris kun sia frato Isaac Nicola same kiel kun aliaj gitaristoj kaj profesoroj kiel Marta Cuervo je la enkonduko de unueca metodo por instrui gitarludon je la muziklernejoj en Kubo. Ŝi realigis valoran kontribuon al la disvolvo de sistema nacia pedagogio de gitarado.[3][5]
Cuqui Nicola laboris kiel profesoro en la Escuela Nacional de Instructores de Arte (ENIA).[6] Inter siaj multaj lernintoj estas menciendaj la fama kuba ĵazgitaristo Carlos Emilio Morales,[7] kaj komponisto Edesio Alejandro.[1]
Ŝi ankaŭ laboris kiel konsultanto de televidprogramoj kiel ekzemple “Aficionados en TV” de 1967 ĝis 1968.[8]
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Marta María Ramírez pri Kubo kaj la kuba gitarskolo Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Jesús Dueñas Becerra: Isaac Nicola. Hijo y padre de la Escuela Cubana de Guitarra. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine