Dančika Nikolić

serba esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Dančika NIKOLIĆ (cirile Данчика Николић, naskiĝis en 1912, mortis la 30-an de majo 1980 en Beogrado, Serbio) estis serba esperantisto.

Dančika Nikolić
Данчика Николић
Persona informo
Naskiĝo1912
Morto30-an de majo 1980 (1980-05-30)
en Beogrado
LingvojEsperanto
ŜtatanecoSocialisma federacia respubliko Jugoslavio (1945–1980)
Demokratia Federacia Jugoslavio (1943–1945)
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (1929–1943)
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (1918–1929)
Serbio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis fakdelegito de UEA pri soci-ekonomia planado. Esperantistiĝinte en 1931, Nikolić estis aktiva en la loka kaj landa movado. Li kunfondis plurajn lokajn Esperanto-societojn, aktivis en SAT, estis vicprezidanto de Serbia Esperanto-Ligo kaj dum multaj jaroj komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo.[1]

Referencoj