Distrikto Klin

Distrikto Klin (Klinskij, ruse Кли́нский райо́н) estas municipa distrikto de Moskva provinco (Rusio). Ĝi situas en nord-okcidenta parto de la provinco kaj limas kun distriktoj Dmitrov, Solneĉnogorsk, Istra, Volokolamsk, Lotoŝino. Krome, ĝi limas kun Tverja provinco.

Situo de la distrikto en Moskva provinco

Administra centro de la distrikto estas la urbo Klin.

Fizika geografio kaj naturo

La teritorio situas sur Klin-Dmitrova altaĵo.

Loĝantaro

Loĝantaro de distrikto Klin laŭ jaroj:

193119591970197919892002200620102014
8288059015532934923048658127938128240127779128199
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo loĝlokoj de distrikto Klin (Moskva provinco).

En la distrikto estas 2 urboj: Klin (79,5 mil loĝantoj), Visokovsk (10,7 mil loĝantoj),

La urbanoj de la administra centro Klin konsistigas proksimume 63 procentaĵojn el la tuta distrikta loĝantaro. Krome estas iom pli ol 260 pliaj loĝlokoj en la teritorio.

Aliaj plej grandaj loĝlokoj (kun pli ol mil loĝantoj): Reŝetnikovo (3,2 mil), Borozda (2,4 mil), loĝloko de Ĉajkovskij (2,0 mil), Narinka (2,0 mil), Vozdviĵenskoje (1,7 mil), Ŝevlakovo (1,7 mil), Spas-Zaulok (1,6 mil), Sloboda (1,4 mil), Malejevka (1,2 mil), Nudol (1,2 mil), Reŝotkino (1,1 mil), Zubovo (1,1 mil).

Vidu ankaŭ