Errare humanum est, perseverare diabolicum

latina eldiro

"Errare humanum est, perseverare diabolicum" estas latina eldiro, kiu signifas "Erari estas homeca, persisti [en eraro] estas diableca". Ĝi fojfoje estas atribuata al Seneko sed ĝi jam ekzistis antaŭ li.

Historio

La citaĵo estas fojfoje atrubuata al Seneko la Juna, sed ĝi ne estas trovebla en lia verko. Tiun eraron eble kaŭzis mislegado de Controversiae IV.III de Seneko la Maljuna, pro kiu "per humanos... errores" (pro homaj eraroj) iĝis *humanum errare est (eraro estas homeca).

La ideo jam ekzistis en la verko de Menandro, helena aŭtoro de la 4a jarcento a.K: "δίς ἐξαμαρτανεῖν ταὐτον οὐκ ἀνδρὸς σοφοῦ" (Fari la saman eraron dufoje ne estas faro de saĝulo)[1],[2].

Samspeca ideo troveblas en la Philippicae XII.5 de Cicerono: "Cuiusvis hominis est errare: nullius nisi insipientis perseverare in errore" (Erari estas faro de ajna homo: nur malsaĝulo persistas en eraro). Cicerono, kiu scipovis la malnovgrekan, eble aludis la perditan teatraĵon de Eŭripido titolita Hipolito, verkita 4 jarcentoj antaŭe[3].

4 jarcentoj poste, Sankta Hieronimo skribis en siaj Epistolae (57): "Igitur quia et errasse humanum est, et confiteri errorem prudentis" (Ĉar erarinti estas homeca, kaj konfesi eraron estas faro de saĝulo). Dum la sama jarcento, Aŭgusteno de Hipono en siaj Sermonoj (164.14) diris: "Humanum fuit errare, diabolicum est per animositatem in errore manere" (Erari estis homeca, estas diableca impetege en eraro resti)[4].

La plej malfrua konfirmita apero de la unua parto de la eldiro troveblas el la novlatina aŭtoro de la 17a jarcento Melchior de Polignac, kontekste de sia refutado kontraŭ Spinozo, en sia longa peomo Anti-Lucretius.[5] La dua parto eble devenas de la citaĵo de Bernardo de Clairvaux[6]: "ceterum etsi quorumdam hominum sit, non humanum tamen sed diabolicum est in malo perseverare" (tamen, eĉ se tio estas faro de iuj homoj, estas ne homeca sed diableca persisti en malbono)[7].

Senco de la frazo

Temas pri filozofia maksimo per kiu oni celas klarigi kaj ekskuzi kulpon: fuŝadon, maletikaĵon, erarigon, malperfektaĵon, malatenton ktp. El la sermono de Aŭgusteno la maksimo ŝajnas celi "maletikan agon"[8].

Ĉar homo estas laŭnature neperfekta kaj ne ĉioscia, trajto de homo estas erari. Tamen, laŭ la maksimo, tio ne ekskuzu neglekton; eraro estas okazo kaptinda por provi mempliboniĝi, ĉar homo estas perfektigebla. Ĝi tial estas interesa rimedo por memperfektiĝi. La dua parto nin antaŭgardas: tiu, kiu obstinas erari, neprovante sin ĝustigi, neekskuzeblas. Obstineco povas irigi tiun al la vojo de pekado kaj al aliaj eraroj. Ne estas maletika lerni el siaj eraroj, sed eraro mem ja estas[9].

Por pli bone kompreni ĝin, eblas ligi tiun eldiron kun la citaĵon de John Powell: "La nura vera eraro estas tiu, kiu ne instruas".[10]

Aliaj versioj

Troveblas similaj frazoj ĉe aliaj aŭtoroj kiel:

Ekzistas ankaŭ aliaj vortumoj de tiu eldiro:

  • "Errare humanum est, perseverare autem diabolicum"
  • "Errare humanum est, sed perseverare diabolicum"
  • Foje la eldiro mallongigatas kiel "Errare humanum est", kun la senco de "Ĉiu povas erari".

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Errare humanum est, perseverare diabolicum en la franca Vikipedio.

Vidu ankaŭ