Faido (komunumaro)

Komunumaro de Kantono Tiĉino, Svislando

La komunumaro Faido estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la Distrikto Leventina. Ĝi havis 1949 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Faido.

Komunumaro Faido
Blazono de la komunumaro Faido
Turniĝtuneloj de Faido
Mapo de la komunumaro Faido
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
ĈeflokoFaido
Koordinatoj 46° 29′ N 8° 48′ O / 46.483 °N, 8.800 °O / 46.483; 8.800 (mapo) 8° 48′ O / 46.483 °N, 8.800 °O / 46.483; 8.800 (mapo)
Nombro de loĝantoj1949 (2011-12-31)
Areo126,3 km²
Loĝantardenseco15 loĝantoj/km²

Geografio

La komunumaro Faido, kies teritorio kongruas kun la teritorio de la komunumo Faido, situas en la mezo de la Valo Leventina, ambaŭflanke de la rivero Tiĉino.

Trafiko

Tra Faido pasas la kantona ĉefovojo n-ro 2, la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava gotarda linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj.

Komunumoj de la komunumaro Faido

La komunumaro Faido konsistas ekde la komunuma kuniĝo de la 26-a de januaro 2006 el nur unu sla komunumo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Faido1949126,35072
Totale11949123,6--

Historio

La komunumaro Faido estis kreiita en la jaro 1803 kiel subdivido de la Distrikto Leventina de la tiam kreita Kantono Tiĉino. Ĝis la 25-a de januaro 2006 la komunumaro konsistis el la komunumoj Anzonico, Calonico, Calpiogna, Campello, Cavagnago, Chiggiogna, Faido, Mairengo, Osco kaj Rossura. Surbaze de baloto el la jaro 2004 kun efiko de la 26-a de januaro 2006 en unua etapo la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Rossura, Calonico kaj Chiggiogna integriĝis al la komunumo Faido. La ceteraj komunumoj kiuj en 2004 malakceptis la kuniĝon aliĝis post dua baloto ankaŭ al Faido sed nur kun efiko de la 1-a de aprilo 2012[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj