Muzeo Field

muzeo en Usono

La Muzeo Field aŭ oficiale angle The Field Museum of Natural History (mallongigita kutime al Field Museum) estas situanta en Ĉikago, Ilinojso, Usono. Ĝi kuŝas ĉe la marborda Lake Shore Drive ĉe la Lago Miĉigano, parto de sceneca komplekso konata kiel muzeejo Museum Campus Chicago. La muzeaj kolektoj enhavas ĉirkaŭ 21 milionojn da specimenoj,[1] el kiuj nur malgranda parto estas konstante memmontrata. La prezidento de la muzeo estas Richard W. Lariviere.[2]

Muzeo Field
Field Museum of Natural History
muzeo de natura historio
muzea konstruaĵo
eldonejo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
LandoUsono vd
SituoĈikago
Adreso1400 S Lake Shore Dr, Chicago, IL 60605-2827
Situanta surLake Shore Drive
Konstrustilo(j)novgreka arkitekturo vd
Estiĝo16-a de septembro 1893
Malfermo16-a de septembro 1893
Koordinatoj, 87° 37′ 1″ U (mapo)41.866278-87.61703941° 51′ 59″ N, 87° 37′ 1″ U (mapo)
Muzeo Field (Ilinojso)
Muzeo Field (Ilinojso)
DEC
Situo de Muzeo Field
Map
Muzeo Field
Jaraj vizitantoj:1 385 255 (2015) Redakti la valoron en Wikidata
Retpaĝohttps://www.fieldmuseum.org/
vdr
Ĉefa Salono.

Kelkaj interesaj montraĵoj en la Muzeo Field Museum estas granda kolekto d dinosaŭraj skeletoj, kompleta serio de homa kultura antropologio (kun objektoj el antikva Egipto, la Pacifika Nordokcidento, la Pacifikaj Insuloj, kaj Tibeto), granda kaj diversa kolekto de taksidermio (kun multaj grandaj animaloj, kiaj du aprezataj afrikaj elefantoj kaj la famaj Cavaj Leonoj aperintaj en la filmo de 1996 The Ghost and the Darkness), la ekspozicio Antikva Ameriko dediĉita al granda kolekto de objektoj el Indianoj, kaj Sue (nome la plej granda kaj plej kompleta skeleto de Tiranosaŭro nune konata).

Fieldiana

La Muzeo publikigas kvar sciencajn revuseriojn kiel monografio laŭ la kolektiva titolo Fieldiana, dediĉite al antropologio, botaniko, geologio kaj zoologio.[3] Monografioj de tiaj serioj estas atingeblaj pere de Internet Archive.[4]

Notoj