Fingrulino

fabelo de H. C. Andersen

"Fingrulino" (dane Tommelise) estas literatura fabelo verkita de la dana aŭtoro Hans Christian Andersen, unuafoje publikigita de C. A. Reitzel la 16an de Decembro 1835 en Kopenhago, kun aliaj du fabeloj por la dua ero de Eventyr, fortalte for Børn. Første Samling.

Tommelise
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroHans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvodana lingvo
Eldonado
Eldondato1835
Ĝenrofabelo
vdr

Enhavo

"Fingrulino" estas pri eta junulino kaj ŝiaj aventuroj kun ŝajnaj bufoj, talpoj, kaj skaraboj. Ŝi sukcese evitas ties intencojn antaŭ enamiĝi je flor-fea princo ĝuste de sia grando.

"Fingrulino" estas precipe inventaĵo de Andersen, kvankam li havis inspiron el fabeloj de nanaj fikciuloj kiaj "Fingrulo". "Fingrulino" estis publikigita kiel unu el serio de sep fabeloj en 1835 kiuj ne estis bone ricevitaj de la danaj kritikistoj kiuj malŝatis ties neformalan stilon kaj ties manko de moralo. Unu kritikisto, tamen, aplaŭdis "Fingrulino"-n.[1] La plej frua traduko al angla de "Fingrulino" datas el 1846. Tiu fabelo estis adaptita al variaj formatoj kiaj televido kaj animacia filmo.

En Esperanto aperis

Recenzo

 Jen la plej eta libro, kiun mi legis en Esperanto; do, libreto, kiu enhavas nur 16 paĝetojn po ok mallongaj linioj, proksimume. Temas pri unu el la multaj kaj belaj fabeloj de Andersen, kiujn legas ĉiam plezure ne nur infanoj, sed ankaŭ plenkreskuloj. La libreto estas bele ilustrita, kun belkoloraj bildoj ciupaĝe kaj preskaŭ tutpaĝe, kaj ankaŭ bele bindita en kvaronfolia formato. La traduko estas bona. Mi nur trovis du gramatikajn eraretojn: «Ŝi estis tiom delikata kaj kiam eĉ falis la unua neĝero...», anstataŭ: «ke kiam eĉ falis...» Kaj «la araneoj teksis je la doto...», anstataŭ: «teksis la doton...» Mi trovis ankaŭ ŝokaj la interpunkciajn signojn, kiuj sub tiu ornama formo deflankiĝas de la normo, kaj anstataŭ apartigi lafrazojn, ŝajnas ke la komoj kaj punktoj kunligas la vortojn. 
— RIKARDO QUILES. Boletín n053 (maj 1953)

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Andersen, Hans Christian (1983) [1974]. The Complete Fairy Tales and Stories. Erik Christian Haugaard (trad.). New York, NY: Anchor Books. ISBN 0-385-18951-6.
  • Andersen, Hans Christian (2000) [1871]. The Fairy Tale of My Life. New York, NY: Cooper Square Press. ISBN 0-8154-1105-7.
  • Classe, O. (eld.) (2000). Encyclopedia of Literary Translation into English; v.2. Chicago, IL: Fitzroy Dearborn Publishers. ISBN 1-884964-36-2.
  • Eastman, Mary Huse (eld.). Index to Fairy Tales, Myths and Legends. BiblioLife, LLC.
  • Frank, Diane Crone; Jeffrey Frank (2005). The Stories of Hans Christian Andersen. Durham, NC and London, UK: Duke University Press. ISBN 0-8223-3693-6.
  • Loesser, Susan (2000) [1993]. A Most Remarkable Fella: Frank Loesser and the Guys and Dolls in his Life: A Portrait by his Daughter. New York, NY: Hal Leonard Corporation. ISBN 0-634-00927-3.
  • Opie, Iona; Peter Opie (1974). The Classic Fairy Tales. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-211559-6.
  • Sale, Roger (1978). Fairy Tales and After: From Snow White to E.B. White. New Haven, CT: Harvard University Press. ISBN 0-674-29157-3.
  • Siegel, Elaine V. (eld.) (1992). Psychoanalytic Perspectives on Women. New York, NY: Brunner/Mazel, Inc. ISBN 0-87630-655-5.
  • Wullschlager, Jackie (2002). Hans Christian Andersen: The Life of a Storyteller. Chicago, IL: The University of Chicago Press. ISBN 0-226-91747-9.

Eksteraj ligiloj