Fondaĵo por Batalo kontraŭ Korupto
La Fondaĵo por Batalo kontraŭ Korupto aŭ Fonduso por Kontraŭkorupto (ruse Фонд больше с коррупцией, Fond Borby s Korruptsiyey, akronime ФБК, FBK) estas rusa neprofitcela organizaĵo establita de aktivulo kaj politikisto Aleksej Navalnij en 2011. La ĉefa celo de la fondaĵo estas esplori kaj malkovri kazojn de korupto inter altrangaj rusaj aŭtoritatoj [1]. La organizaĵo estis financita de privataj donacoj [2].
Fondaĵo por Batalo kontraŭ Korupto | ||
---|---|---|
Фонд борьбы с коррупцией | ||
![]() | ||
neprofitcela organizaĵo fondaĵo ![]() | ||
Komenco | 9-a de septembro 2011 vd | |
Fino | 9-a de junio 2021 vd | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Fondinto(j) | Aleksej Navalnij vd | |
Filioj | Popular Politics (en) ![]() ![]() | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | fondaĵo | |
La rusa registaro estis akuzita je reprezalio kun arestoj de la membroj de la fondaĵo plurajn fojojn super iliaj enketoj en ebla korupto [3].
La 9an de oktobro 2019, la FBK estis deklarita "fremdan agenton" fare de la rusa Ministerio de Justico [4][5]. La 9an de junio 2021, la FBK estis nomita kiel ekstremisma organizaĵo kaj sekve estis likvidita fare de la Moskva Urba Tribunalo [6][7]. La 11an de julio 2022, dum malliberigita, Navalnij anoncis la relanĉo de la FBK kiel internacia organizaĵo [8].