Fresselines

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Fresselines estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 671 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Fresselines
komunumo en Francio
Administrado
LandoFrancio Francio
RegionoLimoĝio
DepartementoNord Creuse
ArondismentoGuéret
KantonoDun-le-Palestel
INSEE kodo23087 [+]
Poŝtkodo23450
Kodo laŭ INSEE23087
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ro Jean-Claude Dugenest
2008-2014
Demografio
Loĝantaro671 (1 999)
Loĝdenso22 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj46°23′01″N 1°40′58″O  /  46.38361°N, 1.68278°O / 46.38361; 1.68278 (Fresselines) (mapo) 1°40′58″O  /  46.38361°N, 1.68278°O / 46.38361; 1.68278 (Fresselines) (mapo)
Alto200 m - 366 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo30,78 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC +1 (+2 somere)
Situo de Fresselines en Francio
46° 23′ 01″ Nordo 1° 40′ 58″ Oriento / 46.3836111111 °N, 1.68277777778 °O / 46.3836111111; 1.68277777778 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fresselines [+]
vdr

La komunumo situas ĉe la kuniĝo de la riveroj Petite Creuse kaj Creuse.

Geografio

Fresselines etendiĝas sur 30,78 km², kaj havis 671 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 22 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Fresselines situas je alteco de 366 metroj.

Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Fresselines apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Claude Dugenest, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj

La preĝejo Saint-Julien de Brioude (ekkonstruita en la 12-a jarcento) entenas plurajn interesajn statuojn. Ĉe la ekstera fasado estas bronza medaliono fare de Auguste Rodin.

Administrado

Fresselines apartenas al la kantono de Dun-le-Palestel, kies ĉefurbo estas Dun-le-Palestel. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ