Gusztáv Morelli
Gusztáv Morelli [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Morelli Gusztáv estis hungara ksilografisto, ilustristo, altlerneja instruisto.
Gusztáv Morelli | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Morelli Gusztáv |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1848 en ![]() |
Morto | 21-an de marto 1909 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 17/2-2-5 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Gusztáv Morelli [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1848 en Pest (urbo), li mortis la 21-an de marto 1909 en Budapeŝto.
Biografio
Gusztáv Morelli studis en Debrecen kaj en sia naskiĝurbo, poste li havis grafikajn laborojn en instituto de Károly Rusz ĝis 1868. En la sekva jaro li ricevis ŝtatan stipendion kaj li vivis en Parizo, poste en Londono kaj Lejpcigo ĝis 1872, fine li hejmenvenis. Ekde 1873 li instruis en Reĝa Modela Desegna Lernejo, ekde 1883 en Reĝa Industriarta Lernejo. Li longe estis ilustristo de Vasárnapi Újság Li instruis ĝismorte. Li ricevis premiojn.
Elektitaj ksilografiaĵoj
- pri pentraĵoj de Mihály Munkácsy kaj Géza Mészöly
- pri Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo) (1895, la ksilografiaĵo estas 4,5 m longa)
- al Balázs Orbán: Székelyföld leírása
- poemlibro de Sándor Petőfi (1874)
- Osztrák-Magyar Monarchia írásban és képben (kun 600 ksilografiaĵoj)
- A Vajai kastély
- Hegyvidék fametszet
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun foto
- germanlingva biografio
- Pécs en la 19-a jarcento
- Parlamentejo (Budapeŝto) en 1900
- Ĉasistaj pavilonoj
- Agrikultura pavilono
- Kroata agrikultura pavilono
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojAlgoritmo de LuhnEsperantoHarvey-saŭcoDua MondmilitoVikipedioHelpo:EnhavoUzanto:男神輿/provejoVikipedio:KontaktojKategorioVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoVikipedio:DiskutejoUzanto:DominikFajliloFlava galioVikipedio:Forigendaj artikolojHiphopoVikipedio:AktualaĵojAmiotrofa lateralsklerozoSeksumadoMilena VelbaSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioGiorgia MeloniBottropEjakuloPetr SepéšiDistrikto Borkenre4v1UsonoCharles Antoine Houdar de La MotteEmscher-KooperativoXXXTentacionValutoKrystyna Łuczak-Surówka