István Altorjay


István Altorjay [iŝtvAn altorjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Altorjay István estis hungara kuracisto, kirurgo pri infanoj, profesoro. Lia origina familia nomo estis Sefcsik [ŝevĉik] ĝis 1942.

István Altorjay
Persona informo
Naskiĝo25-an de septembro 1921 (1921-09-25)
en Raĥiv
Morto4-an de septembro 1999 (1999-09-04) (77-jaraĝa)
en Szeged
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Debrecen (–1947) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
InfanoTamás Altorjay (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokuracisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Altorjay [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1921 en Ĉeĥoslovakio en Rachov (nuntempa Raĥiv en Ukrainio). Li mortis la 4-an de septembro 1999 en Szeged.

Biografio

István Altorjay apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitatojn en Debrecen kaj Szeged inter 1941 kaj 1947. Li akiris kuracistan diplomon en 1947, poste li laboris en hospitalo de Cegléd. Li akiris fakdiplomojn pri kirurgio en 1951, pri ortopedio en 1955, pri traŭmatologio en 1959. Inter 1950-1986 li laboris en universitata kliniko en Szeged, poste precipe li instruis en Scienca Universitato de Szeged kiel universitata profesoro. Li estis nomumita docento en 1963, li kandidatiĝis en 1983.

Li studvojaĝis nelonge al Prago en 1960, Leningrado 1961, Varsovio 1968, Turku kaj Helsinko 1975, poste helpe de stipendio li studis klinikojn de Okcidenta Germanio. Li ricevis 6 premiojn inter 1976-1998.

Elektitaj publikaĵoj

  • Haláloki tényezők a Szegedi I. sz. Sebészeti Klinika 15 éves beteganyagában (1960)
  • Az alsó végtagok hosszkülönbségének műtéti correctiója (1971)
  • Gyermeksebészet és határterületei (1987) - libro

Memorigiloj

  • memortabulo en Szeged

Fontoj