John Banville

John BANVILLE (naskita decembron 8, 1945 ) estas irlanda verkisto, dramisto kaj scenaristo. Ankaŭ verkas sub la plumnomo "Benjamin Black". Lia verko estas karakterizita per spriteco kaj nigra humuro [1].

John Banville
Persona informo
Naskiĝo8-an de decembro 1945 (1945-12-08) (78-jaraĝa)
en Wexford
Etnoirlandanoj vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoIrlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materInternacia Verkada Programo
St Peter's College, Wexford (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
GefratojVincent Banville (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoBenjamin Black vd
Okuposcenaristo
literaturkritikisto
ĵurnalisto
dramaturgo
romanisto
verkisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enDublino vd
Aktiva dum1970– vd
Verkado
VerkojThe Book of Evidence ❦
Ghosts ❦
Eclipse ❦
Shroud ❦
The Sea ❦
The Infinities ❦
Ancient Light vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Banville gajnis la Man Booker Prize en 2005 por sia libro The Sea. En 2011 li gajnis la premion Franz Kafka [2]. En 2013 li gajnis premion de la irlanda branĉo de la Internacia klubo PEN kaj la Aŭstra Premio por Eŭropa Literaturo. En 2014 li gajnis la Premion Princo de Asturio [3].

Kvankam li estis priskribita kiel "la heredanto al Proust, tra Nabokov", Banville si mem konsideras ke W. B. Yeats kaj Henry James estas la du veraj influoj sur lia verkado [4][5].

Vivo

John Banville

Banville estis naskita kaj levita en Wexford, Irlando al Angus kaj Martin Banville. Li estas la plej juna de tri fratoj kaj fratinoj. Lia pli maljuna frato, Vincent, ankaŭ estas verkisto (skribas sub la plumnomo Vincent Lawrence kaj sub sia reala nomo). Post siaj studoj en kolegio, li laboris kiel komizo ĉe la aviadkompanio Aer Lingus. En 1969 li aliĝis al la "Irish Press" gazeto kaj funkciis kiel redaktisto. En la jaroj 1988 ĝis 1999, li funkciis kiel literatura redaktisto ĉe la Irish Times.

En la aĝo de 12 jaroj li komencis verki prozon leginte la libron Dubliners de James Joyce. En 1970 li publikigis sian unuan libron, kolekton de noveloj nomitaj "Long Lankin". Jaron poste li publikigis sian debutan romanon, "Nightspawn". Ekde tiam li verkis multajn romanojn, teatraĵojn kaj scenaro por filmojn. Li ankaŭ verkis sub la plumnomo Benjamin Black, detektivajn suspensfilmojn, inkluzive de serio de libroj kies ĉefa protagonisto estas Quark, patologiisto en Dublino.

Banville estis edziĝinta al la usona teksartisto Janet Dunham, kaj la du havas du filojn. Lia nuna partnero estas Patricia Quinn, iama direktoro de la Artkonsilio de Irlando, kaj la du havas du filinojn.

Verkaro

  • Nightspawn. London: Secker & Warburg, 1971
  • Birchwood. London: Secker & Warburg, 1973
  • The Revolutions Trilogy:
    • Doctor Copernicus. London: Secker & Warburg, 1976
    • Kepler. London: Secker & Warburg, 1981
    • The Newton Letter. London: Secker & Warburg, 1982
  • Mefisto. London: Secker & Warburg, 1986
  • The Frames Trilogy
    • The Book of Evidence. London: Secker & Warburg, 1989
    • Ghosts. London: Secker & Warburg, 1993
    • Athena. London: Secker & Warburg, 1995
  • The Untouchable. London: Picador, 1997
  • The Alexander and Cass Cleave Trilogy
    • Eclipse. London: Picador, 2000
    • Shroud. London: Picador, 2002
    • Ancient Light. London: Viking Penguin, 2012
  • The Sea. London: Picador, 2005
  • The Infinities. London: Picador, 2009
  • The Blue Guitar. London: Viking Penguin, 2015
  • Mrs Osmond. London: Penguin, 2017
  • Snow. London: Faber & Faber, 2020 (ISBN 978-1335230003)
  • April in Spain. London: Faber & Faber, 2021
  • The Singularities. London: Knopf, 2022

Por plia legado

Referencoj

Eksteraj ligiloj