Líjar

Líjar [LIĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio.La areo de la municipo estas 28 km2 kie loĝas 496 geloĝantoj, do loĝdenso estas 17.7 loĝ./km2.Líjar situas je 86 km de la provinca ĉefurbo Almería, en la centro de la provinco kaj komarko Valo de Almanzora; ĝia municipa teritorio limas kun la municipoj Chercos, Cóbdar, Alcudia de Monteagud, Fines, Albanchez, Cantoria kaj Macael.

Líjar
Líjar (Almería, Andaluzio)
Líjar (Almería, Andaluzio)
Líjar (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
StatusoMunicipo
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Almería
MunicipoLíjar
Poŝtkodo04859
RetpaĝaroLíjar.es
Politiko
Loka registaroAyuntamiento de Líjar
Demografio
Loĝantaro496 [1]
Loĝdenso17,7 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj37°17′N 2°13′U  /  37.283°N, 2.217°U / 37.283; -2.217 (Líjar) (mapo) 2°13′U  /  37.283°N, 2.217°U / 37.283; -2.217 (Líjar) (mapo)
Alto612 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo28 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC+01:00 [+]
Líjar (Andaluzio)
Líjar (Andaluzio)
DMS
Líjar
Líjar sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Líjar [+]
vdr

Historio

Estis homoj en la zono jam ekde la prahistorio. Same kiel en aliaj marbordaj regionoj de la nuna Andaluzio, ankaŭ tie estis okupado fare de kartaganoj kaj romianoj, altiritaj de minerala riĉo de la komarko. Dum la araba okupado plej gravis la agrikulturo; krome estis industrio de fajnaj toloj, kiel el lino kaj silko. En informo de 1846 ankoraŭ oni kalkulis en Líjar 25 teksilojn, sed tiu sektoro artmetia ne pluis en la 20a jarcento.[2]

Anekdoto

En 1883, post la Francia-Prusia Milito de la jaroj 1870 kaj 1871, la hispana reĝo Alfonso la 12-a vizitis Parizon post certigi al prusianoj hispanan estontan apogon kaj vestante prusian uniformon; tial li estis huadita de parizanoj. Sekve la municipestroj de Líjar deklaris militon al Francio (kio neniam okazis). Nur post unu jarcento, en 1983, oni okazigis ceremonion por pacdeklaro inter reprezentantoj de Francio kaj Líjar.

Demografio

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-07-18 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 496 geloĝantoj de la municipo Líjar estas 239 inoj kaj 257 viroj. En la 28-kvadratkilometra teritorio estas 3 setlejoj, kie loĝas 454 geloĝantoj, kaj aliaj 42 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 9, 5 inoj kaj 4 viroj, kaj mortis 8, 4 inoj kaj 4 viroj. Tiel la natura kresko estis 1 (0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 196 homoj (39.5%).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj