Le Gentleman d'Epsom (filmo)

Le gentleman d'Epsom ("La Ĝentlemano de Epsom"), ankaŭ aperinta sub la titolo Les Grands Seigneurs ("La Grandsinjoroj"), estas franca filmo de Gilles Grangier, aperinta en 1962.

Le Gentleman d'Epsom
filmo
Originala titoloLe Gentleman d'Epsom
Originala lingvofranca lingvo
Kina aperdato3 okt. 1962
Ĝenrokomedia filmo
KameraadoLouis Page
Reĝisoro(j)Gilles Grangier
Produktisto(j)Jacques Bar
ScenaroAlbert Simonin • Gilles Grangier • Michel Audiard
Filmita enQ3501090
Loko de rakontoParizo
Muziko deMichel Legrand • Francis Lemarque
RolantojJean Gabin • Louis de Funès • Albert Dinan • Albert Michel • Alexandre Rignault • Aline Bertrand • Catherine Langeais • Charles Millot • Claude Joseph • Edith Ker • Édouard Francomme • Frank Villard • François Nadal • Georgette Peyron • Jacques Marin • Jean Bérard • Jean Degrave • Jean Lefebvre • Jean Martinelli • Jean-Claude Rémoleux • Joëlle Bernard • Josée Steiner • Léon Zitrone • Léonce Corne • Louis Saintève • Madeleine Robinson • Marc Arian • Marcel Bernier • Marcel Berteau • Marie-Hélène Dasté • Michel Thomass • Paul Faivre • Paul Frankeur • Paul Mercey • Pierre Collet • Pierre Durou • Pierre Vernet • Raymond Oliver • René Hell • Robert Blomé • Roger Dutoit • Simone Landry • Michel Charrel • Guy Henri
IMDb
vdr

Rakonto

Richard Briand-Charmery estas konata en ĉiuj hipodromoj, kie li estas vokata "Komandanto". En Hipodromo de Longchamp kun Charly, stal-knabo, li trompŝtelas tiujn al kiuj li donas konfidencajn informojn. Buĉisto, estro de nokta klubo, lia amiko Arthur... kaj restoraciisto: Gaspard Ripeux. Ĉiujn tagojn de malriĉaj periodoj, li vespermanĝas ĉe sia fratino Thérèse, ignorante sarkasmojn de sia bofrato Hubert. Richard renkontas Maud, virinon kiun li amis antaŭ longe. Li invitas ŝin al restoracio kaj grandsinjore pagas adicion de 280,000 frankoj per senproviza ĉeko. Li trudakiras 100,000 frankojn kiujn li vole vetas je ĉevalaĉo. La ĉevalo gajnas. Li konvinkas Ripeux re-veti ĉion, kion li supozeble gajnis je ĉevalo, kiu povas gajnigi milionojn. La ĉevalo malgajnas. En alia kurado, oni erare donas al li biletojn por alia partoprenanto. Li kolere ĵetas ilin. Ĉi tiu ĉevalo gajnas. Richard retrovas la biletojn kaj enspezas grandan monsumon.

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: Le gentleman d'Epsom
  • Reĝisoro: Gilles Grangier
  • Scenaro: Albert Simonin
  • Adapto: Albert Simonin, Gilles Grangier, Michel Audiard
  • Dialogoj: Michel Audiard
  • Help-reĝisoro: Jacques Rouffio, kaj Claude Clément por la dua skipo
  • Bildoj: Louis Page
  • Operatoro: André Dumaine, helpita de Pierre Charvey kaj Maurice Kaminsky kaj Albert Militon (por la dua skipo)
  • Sono: Jean Rieul
  • Registristo: Gabriel Salagnac
  • Mikrofonisto: Marcel Corvaisier
  • Dekoroj: Jacques Colombier, helpita de Olivier Girard, Georges Richard
  • Muntado: Lucien Desagneaux, helpita de Roger Cacheux
  • Muziko: Francis Lemarque, Michel Legrand; (Eldonoj France Mélodie) - "La valse triste" de Sibélius (Eldonoj Breitkopf kaj Martel Wiesbaden)
  • Inspektoro: René Fargeas
  • Help-inspektoro: Jean Drouin
  • Kunmetado: Albert Volper
  • Ŝminkado: Yvonne Gasperina, Marcel Bordenave
  • Kostumoj: Jean Gabin estas vestita de Opelka
  • Platforma fotisto: Marcel Dole
  • Akcesoraĵisto: René Albouze
  • Skriptistino: Martine Guillou
  • Formato: 35 mm - nigra-blanka
  • Rivelado: C.T.M, studioj "Franstudio" de Saint-Maurice
  • Trukoj: LAX
  • Registrado: Poste Parisien, Westrex Recording
  • Filmado en studioj de "Franstudio"
  • Produkto: Cité Films - Cipra Films - (Parizo), Compagnia Cinématografica Mondiale (Romo) - Franca-Itala
  • Ĉefo de produkto: Jacques Bar
  • Direktoro de produkto: Jacques Juranville
  • Unua apero: la 3-an de oktobro 1962
  • Daŭro: 82 minutoj (1h 22mn)
  • Ĝenro: Komedio

Rolularo

  • Jean Gabin: Richard Briand-Charmery, alinomita "La Komandanto"
  • Louis de Funès: Gaspard Ripeux, kormalsana aŭvernja restoraciisto
  • Jean Lefebvre: Charly la "tubisto"
  • Paul Frankeur: Arthur, estro de ludejo
  • Franck Villard: Lucien, estro de nokta klubo
  • Madeleine Robinson: Maud, eksa amatino
  • Joëlle Bernard: Ginette, edzino de Lucien
  • Josée Steiner: Béatrice, nevino de Richard
  • Marie-Hélène Dasté: Onklino Berthe
  • Aline Bertrand: trinkejestrino
  • Camille Fournier: Thérèse, fratino de Richard
  • Georgette Peyron: Ludantino
  • Jean Martinelli: Hubert, edzo de Thérèse
  • Paul Mercey: Oscar Robineau, provincano
  • Alexandre Rignault: Charlot
  • Albert Dinan: Léon, ŝtelkarta ludisto
  • Jacques Marin: Raoul, vetkura buĉisto
  • Léonce Corne: S-ro Freedman, ludanto
  • Albert Michel: Ludanto
  • Marcel Bernier: Ludanto
  • Edouard Francomme: Ludanto
  • René Hell: Ludanto
  • Robert Blome: Ludanto
  • Léon Zitrone: En propra rolo, komentisto
  • Raymond Oliver: En propra rolo en televido
  • Paul Faivre: Registranto de vetoj en vetkuro
  • Roger Dutoit: Spektanto en keglo-ludo
  • Charles Millot: Direktoro de rusa nokta klubo
  • Pierre Collet: Vetanto kun dulorneto
  • Michel Thomass: Rusa kantisto de la klubo
  • Pierre Durou: Ludanto
  • Jean Bérard: Ludanto
  • Edith Ker: Sinjorino en vestejo en restoracio
  • Marc Arian: Kelnero en restoracio
  • Simone Landry
  • François Nadal
  • Jean-Claude Remoleux
  • Louis Saintève
  • Marcel Bertheau
  • Jean Degrave
  • Pierre Vernet

Videoteko

Aperis DVD de la filmo.

Eksteraj ligiloj