Lehel Both


Lehel Both [bot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Both Lehel estas hungara pianisto, altlerneja instruisto.

Lehel Both
Persona informo
Naskiĝo22-an de marto 1942 (1942-03-22) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma materMuzikakademio Franz Liszt (–1965) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopianisto
tubjisto
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lehel Both [1] naskiĝis la 22-an de marto 1942 en Budapeŝto.

Biografio

Lehel Both frue komencis lerni pianludon en sia naskiĝurbo. Li akiris diplomon en la Muzikakademio en 1965. Post siaj studoj li estis pianisto de Gaja Teatro, poste li ricevis dujaran stipendion por konservatorio de Leningrado. Inter 1968 kaj 1972 li instruis en Budapeŝto en ambasadorejo de Sovetunio, samtempe ankaŭ en muzika mezlernejo. Inter 1974-1989 li estis katedrestro en Pedagogia Instituto de la Muzikakademio (inter 1976-1989 estis vicinstitutestro). Inter 1989-1992 li instruis en Japanio, hejmenveninta li denove estis katedrestro, inter 1996-2004 li estis institutestro, poste li emeritiĝis. En tiu longa periodo li ankaŭ faris koncertojn en la tuta mondo, ofte duope kun japanino. Li ricevis kelkajn premiojn. Li edziĝis en Dorog, kie li poste vivas. 2 filinoj naskiĝis.

Fontoj

Elektitaj disĉiploj

Referencoj