Ludovikina turo (Kleinkochberg)

Ludovikina turo (germane Luisenturm) estas masonita belvidoturo en Germanujo ĉe la Goeto-migradopado (Vajmaro-Großkochberg) starante sur la 515 metrojn alta Hummelsberg-monto ĉe Kleinkochberg (kvartalo de Uhlstädt-Kirchhasel), ĉe la suda deklivo de la Ilm-Saale-tavolo. Ĝi estas 16 kilometrojn for suden de Blankenhain starigite en 1864. Belvido de ĝi atingas eĉ la Saale-valon, la Saale-Ilm-tavolon ĝis Frankonia Arbaro kaj Turingia Arbaro. Ĉe bonaj veterkondiĉoj videblas eĉ Brocken. Alteco ĝia estas de 18 metroj kaj ĝi havas 78 ŝtupojn. Temas pri la plej alta loko de la menciita aventurpado, kaj samtempe ankaŭ de la komunumo Uhlstädt-Kirchhasel.

Ludovikina turo
observturo Redakti la valoron en Wikidata
LandoGermanio Redakti la valoron en Wikidata vd
SituoUhlstädt-Kirchhasel
Situo
Geografia situo, 11° 21′ 47″ O (mapo)50.78536311.36299250° 47′ 7″ N, 11° 21′ 47″ O (mapo)
Ludovikina turo (Turingio)
Ludovikina turo (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Ludovikina turo
Map
Ludovikina turo
vdr
Ludovikina turo en Kleinkochberg

Historio

Starigitis la turo je honoro de la nepino de Charlotte von Stein, Luise von Stein (1804-1864)[1] fare de la edzo, riĉa brito nome James Patrick von Parry[2] kiu financis ankaŭ Kastelon Hirschhügel. Memortabulo memorigas onin je la donacinto. La turo mem havas stilajn elementojn de malfrua romantiko kiuj ankoraŭ pligrandiĝis per la granda krenela muro ĉirkaŭanta la turon kaj ŝajniganta karakteron de burgo mezepoka. Supre de la enirejo videblas la blazono de Parry, kiu nobeliĝis en Vajmaro. Laŭdire estis tiu ĉi loko la de Luise plej ŝatata ĝenerale. Nerekte la turo ankaŭ servas je la memoro kaj de Charlotte von Stein kaj de Goeto, kun kiu Parry flegis oftajn kontaktojn.[3]

Intertempe minacis kaduko tura. Por malhelpi tion kolektiĝis en 1979 amikoj de Ludovikina turo Freundeskreis Luisenturm el Kleinkochberg kaj la najbaraj komunumoj.[4] En 2006 eblis restaŭro de la tuta muraro sen iu subvencio publika.[5]

Literaturo

  • Hartmut Stabe: Türme im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach. Entdecken – Besuchen – Erwandern. Weimardruck, Weimar 2005, ISBN 3-930687-47-X, p. 45–62.

Eksteraj ligiloj

Notoj