Miraflores de la Sierra

Miraflores de la Sierra estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio. Ĝi situas je 49 km de Madrido, ĉe valo difinita pro la du grandaj blokoj de la Centra Sistemo. Ĝi havas 5.811 loĝantojn, sed tio pliiĝas konsiderinde dum la somero.

Miraflores de la Sierra
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo28792
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro6 945  (2023) [+]
Loĝdenso123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 46′ U (mapo)40.811388888889-3.7686111111111 [+]
Alto1 147 m [+]
Areo56,56 km² (5 656 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Miraflores de la Sierra (Madrido)
Miraflores de la Sierra (Madrido)
DEC
Situo de Miraflores de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miraflores de la Sierra [+]
vdr

Ĝi estis fondita fine de la 13-a jarcento da segoviaj loĝantoj, sub la nomo Porquerizas de la Sierra kio eble signifas "Porkejoj de la Montaro" aŭ pro la porkbredejoj aŭ pro abundo de aproj en la kamparo. La nomo verŝajne estis ŝanĝita en 1627 pere de la reĝino Izabela de Burbono, edzino de Filipo la 4-a kiu survoje al la Monaĥejo Sankta Maria de El Paular tra la Reĝa Vojo de la Morcuera haltis por ripozi kaj ekrigardis la vilaĝon Porquerizas kaj vidante la abundon de floroj ŝi proponis la dignigadon de la nomo al Miraflores (Rigardu-florojn) anstataŭ Porquerizas (Porkejoj).

Eksteraj ligiloj