Montaña de Luna

Montaña de Luna ([MonTAnja deLUna], Montaro de (valo de rivero) Luna, Luna Montaro aŭ Okcidenta Montaro) estas komarko en nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.​ Ĝi etendiĝas tra 202 391 ha kaj estas dividita en 13 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri montara areo, kiel sugestas ties nomo. Ĝi limas norde kun Asturio. La plej ampleksaj municipoj estas Riello (235,93 km²), Villablino (228,23 km²) kaj San Emiliano (210,73 km²). Elstaras la riveroj Luna, Sil, Bernesga kaj Omaña, kaj la akvorezervejoj de Barrios de Luna, Villar de Santiago, Las Rozas kaj Selga de Ordás.

Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Luna norde, helblue.
Akvorezervejo de Barrios de Luna.

Municipoj

MunicipoAreo (km²)MunicipoAreo (km²)
Los Barrios de Luna94,29La Robla85,22
Cabrillanes169,16San Emiliano210,73
Carrocera65,98Sena de Luna147,71
Murias de Paredes202,18Soto y Amío69,19
Palacios del Sil181,4Villablino228,23
La Pola de Gordón157,64Villamanín176,25
Riello235,93

Notoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj