Refrancore

komunumo de Italio

Refrancore estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la provinco Asti de la regiono Piemonto. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 574 loĝantoj.

Refrancore
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Piemonto
ProvincoAT Asti
Geografia situo, 8° 21′ O (mapo)44.9372222222228.341944444444444° 56′ N, 8° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo150 m
Areo13.21 km²
Loĝantaro1574 (2023)
Loĝdenso119 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojAsti, Castagnole Monferrato, Castello di Annone, Montemagno, Quattordio (AL) kaj Viarigi


Poŝtkodo14030
Imposta kodoH219
Kodo laŭ ISTAT005089
Telefona prefikso0141
RetpaĝoOficiala retejo
Refrancore (Italio)
Refrancore (Italio)
DEC
Situo de Refrancore

Map

vdr

Najbaras la komunumoj Castagnole Monferrato, Montemagno Monferrato, Quattordio, Asti, Castello di Annone kaj Viarigi.

Kvankam ĝi havas oficiale nur proksimume 1600 loĝantojn, oni tie trovas pli da homoj, unue ĉar multaj homoj ferias tie, due ĉar homoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj venas tien.

La nomo Refrancore venas de batalo inter frankoj kaj lombardoj. La lombardoj venkis, kaj la sango de frankoj ruĝigis lokan rivereton. Rivus ex sanguine Francorum (rivereto de sango de frankoj) fariĝis latina nomo de la loko. Ĝi mallongiĝis unue al Rivusfrancorum kaj post al Refrancore.

Iam ekzistis kasteleto sur monteto apud Refrancore. La lastaj restaĵoj detruiĝis en la 19-a jarcento por prepari konstruon de preĝejo, kiu tamen ne realiĝis. Apude troviĝas fortikaĵeto de la 15-a jarcento, kiu preskaŭ ne damaĝiĝis. Ĝi estas nun uzata kiel infanĝardeno kaj maljunulejo. Ekzistas en ĝi ankaŭ restarigita preĝejeto.

Centre de la vilaĝo troviĝas la sonorila turo de 18-a jarcenta preĝejo. La preĝejo mem tamen estis detruita komence de la 20-a jarcento.

Eksteraj ligiloj