Sarntal

komunumo de Italio

Sarntal - por kiu aldona itallingva nomo Sarentino estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 7 181 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Franzensfeste, Freienfeld, Hafling, Jenesien, Klausen, Mölten, Ratschings, Ritten, St. Leonhard in Passeier, Schenna, Vahrn, Villanders kaj Vöran.

Sarntal (Sarentino)
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
ProvincoBZ Bolzano
Geografia situo, 11° 21′ O (mapo)46.6511.3546° 39′ N, 11° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo900 m
Areo302 km²
Loĝantaro7181 (2023)
Loĝdenso24 loĝantoj/km²
SubdividaĵojAberstückl, Agratsberg, Astfeld, Auen, Außerpens, Dick, Durnholz, Essenberg, Gebracksberg, Gentersberg, Glern, Innerpens, Kandelsberg, Muls, Niederwangen, Nordheim, Öttenbach, Putzen, Rabenstein, Reinswald, Riedelsberg, Sarnthein, Steet, Trienbach, Unterreinswald, Vormeswald, Weißenbach, Windlahn
Najbaraj komunumojFranzensfeste, Freienfeld, Hafling, Jenesien, Klausen, Mölten, Ratschings, Ritten, St. Leonhard in Passeier, Schenna, Vahrn, Villanders kaj Vöran
Patronoĉielenpreno de Maria
Festa tago15-a de aŭgusto
Nomo de loĝantojSarntaler (itale sarentini)
Poŝtkodo39058
Imposta kodoI431
Kodo laŭ ISTAT021086
Telefona prefikso0471
Retpaĝooficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr

La komunumo ampleksas grandan parton de la samnoma alpa valo Sarntal, kaj aldone inkluzivas plurajn pli malgrandajn flankajn valojn kaj la ĉirkaŭajn montajn areojn. Temas pri la laŭ areo plej granda komunumo de Sudtirolo, kiu sume konsistas el 28 loĝlokoj, kiuj oficiale kalkuliĝas kiel komunumopartoj. La administra centro estas la loĝloko Sarnthein. En 1810 iĝis katolika paroĥestro surloke Johann Nepomuk von Tschiderer.

Lingva distribuo

La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj

la valo Sarntal, vidita al norda direkto
kastelo Reinegg
la paroĥa kirko de la ĉefa loĝloko Sarnthein